Al la enhavo

Kio tipo de kredojn havas Esperantistoj?

de StranguloGabeto, 2017-februaro-06

Mesaĝoj: 31

Lingvo: Esperanto

Grown (Montri la profilon) 2017-aprilo-08 05:21:06

ziniamanto:
Grown:
StranguloGabeto:
ziniamanto:Mi estas konservativa monarkxa libertariano (en la usona senso de tiu vorto: https://eo.wikipedia.org/wiki/Libertarianismo)
Kio estas monarkxa?
Bedaŭras: monarĥa. Monarĥa libertariano estas 1. Homo kiu kredas ke la plej bona sistemo por Estro de Ŝtato (kontraŭ Kapo de Registaro) estas monarĥio.2. Homo kiu kredas ke la individuulaj agoj devas esti limigitaj nur kiam tiuj agoj kaŭzas vundon al iu, aŭ se tiuj agoj perfortas la rajtojn de alia homo. Tiuj du konceptoj ne estas reciproke ekskluzivaj
Mi ne diris tion.

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-aprilo-10 10:16:32

Prefere al uzi vortojn kies preciza difino ne ekzistas en esperanto vortaroj, oni diru pri kiu oni kredas, politike. Ekzemple, oni povas respondi al asertoj, dirante se oni konsentas aŭ ne.

Jen miaj respondoj:

- Malriĉuloj estas plejofte pigremuloj, kiuj havas nur tion, kion ili meritas. -> NE

-Merkato superas ŝtaton -> NE, kiam ĝi estas demokrata kaj reprezentas la civitanojn ((korektite)); Ne, pro aliaj kialoj, kiam temas pri diktaturo.

- Religio superas ŝtaton kaj povas trudi siajn leĝojn -> NE, ekcepte kiam la ŝtato disfalis, kaj religio anstataŭas ĝin. Sed tio nur ((korektite)) povas esti provizora.

Oni povas aldoni demandojn al tiu listo.

Grown (Montri la profilon) 2017-aprilo-10 14:06:31

Altebrilas:Prefere al uzi vortojn kies preciza difino ne ekzistas en esperanto vortaroj, oni diru pri kiu oni kredas, politike. Ekzemple, oni povas respondi al asertoj, dirante se oni konsentas aŭ ne.
Mi preferas tion, sed ankoraŭ estas problemoj.

Altebrilas:
Jen miaj respondoj:

- Malriĉuloj estas plejofte pigremuloj, kiuj havas nur tion, kion ili meritas. -> NE
La laŭdiran kanajlon portretas kiel potenĉiulo aŭ riĉulo, kaj la laŭdiran heroon portretas kiel ribelulo.

Altebrilas:
-Merkato superas
Malklare.

Altebrilas:
ŝtaton -> NE, kiam ĝi estas demokrata kaj reprezentas la civitanoj; Ne, pro aliaj kialoj, kiam temas pri diktaturo.
Astroturfe. Politikistoj ne respondas al la voĉdonantoj, ili obeas monon el malgrandaj sociaj retoj.

Altebrilas:
- Religio superas ŝtaton kaj povas trudi siajn leĝojn -> NE, ekcepte kiam la ŝtato disfalis, kaj religio anstataŭas ĝin. Sed tio ne povas esti provizora.
Malklare ree.

Altebrilas:
Oni povas aldoni demandojn al tiu listo.
Bonvolu provi refoje.

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-aprilo-11 21:52:12

Altebrilas:Prefere al uzi vortojn kies preciza difino ne ekzistas en esperanto vortaroj, oni diru pri kiu oni kredas, politike. Ekzemple, oni povas respondi al asertoj, dirante se oni konsentas aŭ ne.
Mi preferas tion, sed ankoraŭ estas problemoj.
-> Kiuj problemoj?

Altebrilas:
Jen miaj respondoj:

- Malriĉuloj estas plejofte pigremuloj, kiuj havas nur tion, kion ili meritas. -> NE
La laŭdiran kanajlon portretas kiel potenĉiulo aŭ riĉulo, kaj la laŭdiran heroon portretas kiel ribelulo.
-> Kie estas la subjekto?

Altebrilas:
-Merkato superas
Malklare.
->"Merkato superas ŝtaton" = Merkato estas super la ŝtato; Preskaŭ ĉio devas esti regata per la merkato.

Altebrilas:
ŝtaton -> NE, kiam ĝi estas demokrata kaj reprezentas la civitanoj; Ne, pro aliaj kialoj, kiam temas pri diktaturo.
Astroturfe. Politikistoj ne respondas al la voĉdonantoj, ili obeas monon el malgrandaj sociaj retoj.
-> Kio estas la rilato kun la temo?

Altebrilas:
- Religio superas ŝtaton kaj povas trudi siajn leĝojn -> NE, ekcepte kiam la ŝtato disfalis, kaj religio anstataŭas ĝin. Sed tio ne povas esti provizora.
Malklare ree.
-> miakulpe. Mi intencis skribi "tio NUR povas esti provizora". Kiel en la Mezepoko, post la disfalo de Romia Imperio.

Altebrilas:
Oni povas aldoni demandojn al tiu listo.
Bonvolu provi refoje.
-> provi kion?

Grown (Montri la profilon) 2017-aprilo-13 08:34:50

Altebrilas:Prefere al uzi vortojn kies preciza difino ne ekzistas en esperanto vortaroj, oni diru pri kiu oni kredas, politike. Ekzemple, oni povas respondi al asertoj, dirante se oni konsentas aŭ ne.
Mi preferas tion, sed ankoraŭ estas problemoj.
-> Kiuj problemoj?
--> Miaj frazoj diris kiuj problemoj estas.

Altebrilas:
Jen miaj respondoj:

- Malriĉuloj estas plejofte pigremuloj, kiuj havas nur tion, kion ili meritas. -> NE
La laŭdiran kanajlon portretas kiel potenĉiulo aŭ riĉulo, kaj la laŭdiran heroon portretas kiel ribelulo.
-> Kie estas la subjekto?
--> La portretanto estas iu ajn kiu uzas la reklaman teknikon. Mi opinias ke la reklama tekniko tiukaze estas astroturfo.

Altebrilas:
-Merkato superas
Malklare.
->"Merkato superas ŝtaton" = Merkato estas super la ŝtato; Preskaŭ ĉio devas esti regata per la merkato.
--> Ĉu vi vere volas diri "Merkato estu pli potencia ol la ŝtato", aŭ "Merkato estas pli potencia ol la ŝtato"?

Altebrilas:
ŝtaton -> NE, kiam ĝi estas demokrata kaj reprezentas la civitanoj; Ne, pro aliaj kialoj, kiam temas pri diktaturo.
Astroturfe. Politikistoj ne respondas al la voĉdonantoj, ili obeas monon el malgrandaj sociaj retoj.
-> Kio estas la rilato kun la temo?
--> StranguloGabeto demandis, "Kio tipo de kredojn havas Esperantistoj?". Li verŝajne devis demandi, "Kiajn kredojn havas Esperantistoj?", sed lia gramatiko ne estas aferkoncerna. Mi supozas ke la temo estas de la fadeno, kaj ke la temo estas pri kiajn kredojn havas Esperantistoj. Responde al la temo, mi eksprimas ke io estas ekzemplo de reklama tekniko ĉar mi kredas ke plejparto de tio kion oni kredas estas nur reklama teknikaĵo, kaj ke plejparto de reklamaj teknikoj estas nur tipoj de unu reklama tekniko: uzi tro multe da vorto.

Altebrilas:
- Religio superas ŝtaton kaj povas trudi siajn leĝojn -> NE, ekcepte kiam la ŝtato disfalis, kaj religio anstataŭas ĝin. Sed tio ne povas esti provizora.
Malklare ree.
-> miakulpe. Mi intencis skribi "tio NUR povas esti provizora". Kiel en la Mezepoko, post la disfalo de Romia Imperio.

Altebrilas:
Oni povas aldoni demandojn al tiu listo.
Bonvolu provi refoje.
-> provi kion?
--> Skribi la aĵon ree, sed la aĵon korektigu laŭ la konversacio.

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-aprilo-13 13:44:45

Mi proponis tiun metodon antaŭsupozante, ke la iniciinto de la fadeno sincere deziras lerni pri la opinioj de la esperantistaro. Tial mi pensis ke, prefere ol uzi nedifinitajn neologismojn konstruitaj laŭ nacilingvajn vortojn kiun ne havas la saman signifon en ĉiuj lingvoj (ekz. "liberala" signifas maldekstrulo en Usono, sed dekstrulo en Francio), oni respondu laŭ listo de asertoj, kiun oni povas aprobi aŭ ne.
Temas pri la demandoj, kiuj kutime politike dividas niajn sociojn.

Ekzemple dekstruloj opinias ke la malriĉuloj kulpas pri sia situacio; Maldekstruloj opinias, ke ili estas viktimoj de la socio.

"Suverenistoj" opinias ke la ŝtato estas pli legitima ol la merkato, kiam ĝiaj reprezentantoj estas demokrate elektitaj. "Novliberaluloj" ŝajne opinias ke la merkato estas natura fenomeno, kiel la pluvo aŭ la vento, kaj ke la ŝtatoj devas adaptiĝi al ĝi.

"Laikistoj" opinias, ke la religioj ne devas trudi siajn leĝojn, ĉefe kiam ili kontraŭdiras tiujn de la ŝtato. "Mallaikistoj" opinias, ke la leĝoj de Dio estas pli gravaj ol tiuj de la ŝtato, do unue obeendaj.

Mi uzis vortojn laŭ la franca leksikono por klarigi la ĉefaj dividoj; Kompreneble mi tute konscias, ke la aliaj landoj havas aliajn dividojn kaj uzas aliajn vortojn. Tial mi proponas tiun metodon. Estas aliaj temoj: Kanabo, Aborto, Eŭtanazio, Geja edziĝo, ktp. kiujn oni povas proponi. Mi ne konas ĉiujn problemojn de ĉiuj landoj.

Grown (Montri la profilon) 2017-aprilo-14 08:05:51

Altebrilas:Mi proponis tiun metodon antaŭsupozante, ke la iniciinto de la fadeno sincere deziras lerni pri la opinioj de la esperantistaro. Tial mi pensis ke, prefere ol uzi nedifinitajn neologismojn konstruitaj laŭ nacilingvajn vortojn kiun ne havas la saman signifon en ĉiuj lingvoj (ekz. "liberala" signifas maldekstrulo en Usono, sed dekstrulo en Francio), oni respondu laŭ listo de asertoj, kiun oni povas aprobi aŭ ne.
Temas pri la demandoj, kiuj kutime politike dividas niajn sociojn.

Ekzemple dekstruloj opinias ke la malriĉuloj kulpas pri sia situacio; Maldekstruloj opinias, ke ili estas viktimoj de la socio.

"Suverenistoj" opinias ke la ŝtato estas pli legitima ol la merkato, kiam ĝiaj reprezentantoj estas demokrate elektitaj. "Novliberaluloj" ŝajne opinias ke la merkato estas natura fenomeno, kiel la pluvo aŭ la vento, kaj ke la ŝtatoj devas adaptiĝi al ĝi.

"Laikistoj" opinias, ke la religioj ne devas trudi siajn leĝojn, ĉefe kiam ili kontraŭdiras tiujn de la ŝtato. "Mallaikistoj" opinias, ke la leĝoj de Dio estas pli gravaj ol tiuj de la ŝtato, do unue obeendaj.

Mi uzis vortojn laŭ la franca leksikono por klarigi la ĉefaj dividoj; Kompreneble mi tute konscias, ke la aliaj landoj havas aliajn dividojn kaj uzas aliajn vortojn. Tial mi proponas tiun metodon. Estas aliaj temoj: Kanabo, Aborto, Eŭtanazio, Geja edziĝo, ktp. kiujn oni povas proponi. Mi ne konas ĉiujn problemojn de ĉiuj landoj.
Pri kiel religio estus veraĵo kaj pri kiel la ŝtato devus agi, mi kredas nenion. Do se via kategoriaro estas pri tio, mi ne estu en via kategoriaro.

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-aprilo-18 21:26:22

Tiu nova aliĝinto de lernu! faras rapidajn progresojn (post unu tago!!!), sed lasas plue kelkajn erarojn... Eble li (ĝi?) uzas aŭtomatan tradukilon...

Christa627 (Montri la profilon) 2017-aprilo-28 06:30:10

Altebrilas:Tiu nova aliĝinto de lernu! faras rapidajn progresojn (post unu tago!!!), sed lasas plue kelkajn erarojn... Eble li (ĝi?) uzas aŭtomatan tradukilon...
Kaj tiu nova "certcert503" parolas tre simile; ĉu eble ili estas ĝemeloj? okulumo.gif

Sed ja mankas al mi la eblo raporti spamon; ŝajne neniu emas forigi la spamon ĝuste nun...

Nu, jen mia politiko:

Ju pli ĉiu prizorgas la proprajn aferojn, des pli bone. La ĉefa tasko de la registaro estas protekti la civitanojn, de atakoj de ekstere kaj krimoj de ene. Ĉiu havas rajton je sia vivo, libereco, kaj propraĵo. Krimo estas rabi aŭ detrui la vivon, liberecon, aŭ propraĵon de aliulo. Se oni ne faras tion, tio kion oni faras ne estas mia afero, nek tiu de la registaro. En-uteraj beboj estas homoj. Protekto de civitanoj povas inkluzivi leĝojn kiel trafik-regulojn; se tiuj ne ekzistus la veturado estus tre danĝera. Sed edukadon, medicinon, kaj almozdonadon plej bone faras la popolo mem; kiam la registaro miksas sin en tiaj aferoj, ĝi fuŝas ĉion kaj ege malŝparemas.

Grown (Montri la profilon) 2017-aprilo-28 07:04:49

Christa627:

Populismo. Vi kaj Bogatov estas libertarianoj. Nepridemande, ĉu vi studis historion, sociologion, aŭ mikroekonomikon?

Reen al la supro