去目錄頁

Ĉu ekzistas reguloj pri signifo-ŝanĝo rilate al vortfinaĵo?

Neodivert, 2017年2月6日

讯息: 4

语言: Esperanto

Neodivert (显示个人资料) 2017年2月6日下午8:41:32

Saluton!

La regulo de Esperanto parolas pri kio okazas al la tipo de vorto kiam oni anstataŭas ĝian finaĵon. Ekzemple: kiam oni anstataŭas la -o finaĵon per -i, la nomo iĝas verbon.

Jen mia demando: ĉu ekzistas (ne) oficialaj reguloj pri kio okazas al signifo de la vorto?. Ekzemploj de tia regulo estus
  • "Se la nomo temas pri aĵon, ĝia verbo temas pri konsumi tiun aĵon (ekz. trinko / trinki)"
  • "Se la nomo temas pri homo, ĝia verbo temas pri esti tia homo (ekz. amiko / amiki)"
Ĉu tiaj reguloj ekzistas?

Dankon

Grown (显示个人资料) 2017年2月7日上午7:21:39

Tio estas interesante demando. Iuj vortoj, eĉ en Esperanto, havas pli ol unu signifon. Ekzemple, "klabo" povas signifi per kio oni klabas, aŭ per kio viro seksas. Ankaŭ, kiam vorto ŝanĝas sian parolparton, kion la nova vorto signifas eblas esti malklare. Ekzemple, kiam verbo substantiviĝas, ĉu la verbo signifas agon, ilon, aŭ aĵon? Mi opinias ke iam oni nur divenu, ĉar parolpartoj iafoje estas tro ĝenerala. La sama problemo okazas en la angla, ĉar adverboj eksponas malsaman gramatikon unu ol la alia.

Kirilo81 (显示个人资料) 2017年2月7日下午12:19:21

Jes, tiaj reguloj ekzistas, ili estas eĉ tre gravaj por kompreni la lingvon.

La bazo de ĉio estas la t.n. radikkaraktero, tio estas, ĉu laŭ la baza signifo de la radiko la plej baza vorto estas substantivo, adjektivo/adverbo aŭ verbo.
Via ekzempla trink' estas verba radiko, do la baza vorto estas trinki, kaj de tie vi venas al trinko, ne inverse!
Kutime la signifo de la radiko jam sufiĉas por vidi, kian karakteron ĝi havas: aĵoj (ŝton', amik') estas substantivoj, ecoj (bel', grand') estas adjektivoj, kaj adoj (mort', bat') estas verboj.

Depende de la radikkaraktero la transformoj en alian vortspecon povas havi malsamajn signifojn:
Verbo de adjektiva radiko indikas kutime tian staton: belabeli = "esti bela", dum verbo derivita de substantivo povas havi tre varian signifon, jen tian staton (ŝtoni ) "esti ŝtono"), jen ties uzon (marteli = "uzi martelon"), jen ties produktadon (feki = 'eligi fekon'), jen agi tiel (aktori = "agi kiel aktori") ktp.

Kp. http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/inde...

Neodivert (显示个人资料) 2017年2月11日下午2:02:40

Interese. Dankegon al ambaŭ! ridulo.gif

回到上端