メッセージ: 4
言語: Esperanto
Neodivert (プロフィールを表示) 2017年2月6日 20:41:32
La regulo de Esperanto parolas pri kio okazas al la tipo de vorto kiam oni anstataŭas ĝian finaĵon. Ekzemple: kiam oni anstataŭas la -o finaĵon per -i, la nomo iĝas verbon.
Jen mia demando: ĉu ekzistas (ne) oficialaj reguloj pri kio okazas al signifo de la vorto?. Ekzemploj de tia regulo estus
- "Se la nomo temas pri aĵon, ĝia verbo temas pri konsumi tiun aĵon (ekz. trinko / trinki)"
- "Se la nomo temas pri homo, ĝia verbo temas pri esti tia homo (ekz. amiko / amiki)"
Dankon
Grown (プロフィールを表示) 2017年2月7日 7:21:39
Kirilo81 (プロフィールを表示) 2017年2月7日 12:19:21
La bazo de ĉio estas la t.n. radikkaraktero, tio estas, ĉu laŭ la baza signifo de la radiko la plej baza vorto estas substantivo, adjektivo/adverbo aŭ verbo.
Via ekzempla trink' estas verba radiko, do la baza vorto estas trinki, kaj de tie vi venas al trinko, ne inverse!
Kutime la signifo de la radiko jam sufiĉas por vidi, kian karakteron ĝi havas: aĵoj (ŝton', amik') estas substantivoj, ecoj (bel', grand') estas adjektivoj, kaj adoj (mort', bat') estas verboj.
Depende de la radikkaraktero la transformoj en alian vortspecon povas havi malsamajn signifojn:
Verbo de adjektiva radiko indikas kutime tian staton: bela → beli = "esti bela", dum verbo derivita de substantivo povas havi tre varian signifon, jen tian staton (ŝtoni ) "esti ŝtono"), jen ties uzon (marteli = "uzi martelon"), jen ties produktadon (feki = 'eligi fekon'), jen agi tiel (aktori = "agi kiel aktori") ktp.
Kp. http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/inde...
Neodivert (プロフィールを表示) 2017年2月11日 14:02:40