Kial ne ekzistas multe pli da vortkombinoj en Esperantujo parole?
di kristamanto, 23 febbraio 2017
Messaggi: 18
Lingua: Esperanto
kristamanto (Mostra il profilo) 23 febbraio 2017 00:56:53
Se la esperanto estas ia lingvo plurŝanca kaj plurvortunuigebla, Do kial La Esperantistaro NE InterkomunikiĝasVORTKOMBINE PAROLE?
Tio eblus ne esti vera fakto, ĉar beletre oni trovas kaj legas multe da relegindaj verkoj bele provizita de Vortkrearto. Sed PAROLE, oni ne trovas tion. Almenaŭ retume.
Kio okazigas ĉi tiun fenomenon? Kial ili parolas la bonan lingvon tiom "eŭropastile"
Mi tute ne celas devigi ian lingvo-uzmaniero laŭvole, kvazaŭ gvidate de deziraĉoj, sed, kial ni tian belegaĵon maloftigas vidi al aliuloj?
Roch (Mostra il profilo) 23 febbraio 2017 20:28:55
kristamanto:Kialesperantoparolantojtromaloftevortkonstruikuraĝas?
Selaesperantoestasialingvoplurŝancakajplurvortunuigebla, DokialLaEsperantistaro NEInterkomunikiĝasVORTKOMBINEPAROLE?
Tioeblusneestiverafakto, ĉarbeletreonitrovaskajlegasmultedarelegindajverkojbeleprovizitadeVortkrearto. SedPAROLE, oninetrovastion. Almenaŭretume.
Kiookazigasĉitiunfenomenon? Kialiliparolaslabonanlingvontiom"eŭropastile"
Mitutenecelasdevigiianlingvo-uzmanierolaŭvole, kvazaŭgvidatededeziraĉoj, sed, kialnitianbelegaĵonmaloftigasvidialaliuloj?
Vinisus (Mostra il profilo) 24 febbraio 2017 12:01:28
Mustelvulpo (Mostra il profilo) 24 febbraio 2017 14:39:29
Vestitor (Mostra il profilo) 24 febbraio 2017 18:22:20
Mustelvulpo:Iam, nelonge post mi komencis lerni Esperanton, mi renkontis la vorton "pasagerelirejo." Per vortaro, mi trovis la signifon. Se la vortumado estis "elirejo por pasageroj" mi ne bezonis vortaron. Komunikado estas perdita se la leganto aŭ aŭskultanto devas solvi vortojn kvazaŭ enigmoj.Jes. Ĉi tiu estas la definitiva respondo. Por maso-komunikado ĉiuj lingvoj inklinas al plej simpla uzado; sed tio ne signifas la plej simplaj ideoj. La supozo ke komplikaj ideoj ĉiam bezonas komplikajn konstruojn estas erara supozo.
nornen (Mostra il profilo) 24 febbraio 2017 19:44:41
Ekzemple la hispana estas tre malalte produktiva, dum la germana estas tre alte produktiva. La federala leĝo kiu regulas la financojn de politikaj partioj, nomiĝus germane "Bundesparteienfinanzierungsgesetz", tamen hispane "ley federal del financiamento de los partidos políticos". Do estas imagineble, ke unu parolanto preferus "Partifinancleĝo" dum alia preferus "Leĝo pri la financo de la partioj". Eble eĉ por germanulo (kaj parolantoj de aliaj lingvoj morfologie produktivaj) estas pli facile dishaki vortojn kiel "pasagerelirejo" [1], ol por parolanto de lingvoj morfologie malproduktivaj.
----
[1] La germanoj sukcese dishakas Rindfleischetikettierungsüberwachungsaufgabenübertragungsgesetz... do, "pasagerelirejo" estas infanludeto... Passagierausstiegsbereich.
Vestitor (Mostra il profilo) 24 febbraio 2017 20:59:44
La vorto-komponaĵoj sistemoj de lingvoj kiel la germana/nederlanda ne estas tute identa al la Esperanta sistemo, sed vi eble pravas.
Mi suspektas ke kelkaj Esperantistoj intence uzas vortoj faranta el multnombraj komponaĵoj por konvinki ĉiuj ke ili estas altnivelaj lingvoj spertuloj. Estas afero de statuso.
raffadalbo (Mostra il profilo) 25 febbraio 2017 19:39:35
nornen:Eble la vortfarado uzata de parolanto ankaŭ dependas de la denaska lingvo de tiu mem parolanto.Mi ege konsentas. Sed tio estas la forto de Esperanto: ĝi povas adaptiĝi al pluraj denaskaj nacioj kaj resti komprenebla (eble kun la helpo de vortaro, sed ja komprenebla) por ĉiuj.
Malgraŭ tio, mi kredas ke en la parolata Esperanto ĉiuj uzas prefere mallongajn vortojn...
henryleonardi (Mostra il profilo) 25 febbraio 2017 19:43:44
thyrolf (Mostra il profilo) 26 febbraio 2017 12:05:42