לתוכן העניינים

Mono - numismatiko - moneroj - Spesmilo - Stelo

של renate, 24 בפברואר 2017

הודעות: 6

שפה: Esperanto

renate (הצגת פרופיל) 24 בפברואר 2017, 12:48:23

1907 Rene de Saussure inventis la Spesmilon. 1959 Universala Ligo eldonis la unuajn Stelo-monerojn.
Plastaj Stelo-moneroj uziĝis antaŭnelonge dum junularaj kongresoj.
Ampleksa artikolo pri tiu temo aperos baldaŭ en la gazeto Esperanto de UEA.
Kiu interesiĝas pri tiu temo?
Kiu vendas al mi Spesmilo-monerojn kaj Stelo-monerojn?
Bonvolu skribi al esperanto@chello.at
Walter

renate (הצגת פרופיל) 24 בפברואר 2017, 13:11:51

המסר הוסתר

Turfalko (הצגת פרופיל) 23 באפריל 2017, 14:41:29

La "vera" Esperanto-mono estas la Stelo. En septembro 2017 aperos nova 100-stela monero (medalo). Unu unco da pura arĝento.

alonsososo (הצגת פרופיל) 10 במאי 2017, 09:46:01

Bona novaĵo. La prezo de arĝeno estas nuntempe pli tro malalta. Kion kaj kie mi povas aĉeti per la stelo?

Turfalko (הצגת פרופיל) 3 בדצמבר 2017, 20:28:13

alonsososo:Bona novaĵo. La prezo de arĝeno estas nuntempe pli tro malalta. Kion kaj kie mi povas aĉeti per la stelo?
Se vi volas ĝin aĉeti, skribu al esperanto@chello.at

Turfalko (הצגת פרופיל) 30 בדצמבר 2017, 10:55:11

La Stelo-mono vivas!

La 9-a Junulara Esperanto-Semajno JES okazas de la
26-a de decembro 2017 ĝis la 2-a de januaro 2018 en Szczecin (Pollando).
Tie oni povas pagi per Steloj, la mono de la Esperanto-komunumo.
Tiu evento estas unu el multaj internaciaj kongresoj, dum kiu oni povas pagi per Steloj.

Aktuale oni uzas monerojn el plasto, kies nominaloj estas unu, tri kaj dek Steloj. Ili pregiĝis 2012, la eldonkvanto estas po 3000.

En Wikipedia commons oni povas admiri 32 bildojn de Stelo-moneroj:
https://commons.wikimedia.org/wiki/Category:Stelo

La iniciatoro de la universala mono estas la sviso René de Saussure:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Ren%C3%A9_de_Saussur...
https://en.wikipedia.org/wiki/Ren%C3%A9_de_Saussur...
Okaze de lia 150a naskiĝdatreveno aperis ĵus 100-Stela arĝenta monero.

Stelo-Tabelo haveblas ĉe: esperanto@chello.at

Salutas Mag. Walter Klag, Vieno, Aŭstrio, Eŭropa Unio.

Postrimarko 1: Mi ĝojus pri eventuala komentario aŭ korekto.
Postrimarko 2: Haveblas senpaga dulingva broŝuro (germana-esperanta) pri la temo. Se vi volas havi ĝin, sciigu al mi vian poŝtan adreson.

לראש הדף