Al la enhavo

[Baza 1] Semajno 4: Ŝatokupoj

de Junesun, 2008-majo-15

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

TWM (Montri la profilon) 2008-majo-22 21:09:59

Mi ne havas specialajn ŝatokupojn. Mi ŝatas iri al kinejo kaj babili kun geamikoj. Nuntempe mi ne havas multa librotempo ĉar mi devas studi multe por universitato.

Memkompreneble mi ŝatas lerni Esperanton. lango.gif

ohiojohano (Montri la profilon) 2008-majo-23 01:40:11

Mi havas multajn ŝatokupojn. Mi plej ŝatas kanti kaj lerni lingvojn. Mi kantas (baso) en ĥoro. Ni kantas en la latina, sed mi ne komprenas tute. Nuntempe, mi lernas la germanan (la denaska lingvo de mia patrino).

Dozorca (Montri la profilon) 2008-majo-24 11:50:32

Mi tre ŝatas legi libroj,promenoj,vojaĝi,kaj planti mia ĝardeno sal.gif

FrankoVoglero (Montri la profilon) 2008-majo-28 14:16:32

Saluton!

Mia edzino kaj mi amas migri en la naturon. Ĝoje ni venas kun GPS aparato kaj provi trovi malgrandan trezoron (geokashado estas la nomo tio ŝatokupo). Kiam vi volas scii pli de tio, skribu mesaĝon al mi.

Mi tre amas hundojn kaj mi trejnas ilin. Mi ne posedas hundojn ĉar mi ne havas sufiĉan tempon kaj spacon. Tial mi vizitas la bestogardejo pro helpi.

Ĝis baldaŭ
Frank

Reen al la supro