Към съдържанието

Esperanto-Numismatika Asocio ENA

от renate, 02 март 2017

Съобщения: 1

Език: Esperanto

renate (Покажи профила) 02 март 2017, 10:51:00

En 2012 Albert Boon en Belgio fondis la Esperanto-Numismatikan Asocion (ENA), pri kiu troviĝas informoj en la jarlibro de UEA. La membreco kaj la retgazeto “Esperanta Numismatiko”, kiu aperas kvarfoje en la jaro, estas senkostaj. Por membriĝi sufiĉas simpla retletero al bert.boon@skynet.be. Poste oni ricevas rete ĉiujn jam aperintajn numerojn de tiu gazeto, en kiu troviĝas multaj informoj, kiujn oni ne povas ricevi aŭ malfacile ricevas el aliaj fontoj. Tiu kreskanta faka asocio havas preskaŭ cent membrojn.

Обратно нагоре