Al la enhavo

Saluton kaj שלום, ĉu iu volas lerni la hebrea?

de skd988, 2017-marto-04

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

skd988 (Montri la profilon) 2017-marto-04 08:02:21

Mi pardonpetas por miaj eraroj, mi ne scipovas paroli esperanton bone ankoraŭ.
Mi komencis lerni esperanton antaŭ kelkaj monatoj, sed nur kun lernu! kaj doulingo. Kompreneble, oni ne povas lerni lingvon tiel. Do mi serĉas iun ke scias esperanton kaj volas lerni la hebrean, mian denaskan lingvon. Mi ankaŭ scias la anglan, ke povas (ne necesas) esti la komuna lingvo.

ĝis!

Luib (Montri la profilon) 2017-marto-04 15:25:54

Kial ne? Simple skribu mesaĝon al mi! (esperante aŭ angle, kiel vi preferas - aŭ eĉ hebree kun traduko?)
Estas bona ideo tiel lernigi lingvojn unu al la alia; mi neniam pensis, ke eblus tiel...

Post kelkaj monatoj da lerno, vi jam parolas bone! Estas nur unu erareto en via mesaĝo (tipika por parolantoj de la angla): vi devus skribi: "iun kiu scias esperanton" kaj "la anglan, kiu povas..." Se en la angla oni povas diri "who" aŭ "which" anstataŭ "that", tiam oni uzu "kiu" en Esperanto.

skd988 (Montri la profilon) 2017-marto-04 17:16:13

Mi feliĉas aŭdi! Bedaŭrinde la mesaĝa sistemo de lernu! ne funkcias. Sed jen estas mia retpoŝta adreso:
skd988@gmail.com

Dankon!

skd988 (Montri la profilon) 2017-marto-10 23:01:17

Mi ne povas sendi retpoŝton al vi, ĝi diras ke ĝi ne povas trovi vian retpoŝtan adreson...

Kazushalom (Montri la profilon) 2017-marto-29 21:20:45

Saluton!
Ankaŭ mi opinias, ke via Esperanto estas sufiĉe lerta. Mi gratulas vin pro via tre rapida lernado.

שלום ולהתראות

Grown (Montri la profilon) 2017-marto-30 04:24:46

Tio surprize okazis bone. Tiaj fadenoj ofte okazas malbone.

skd988 (Montri la profilon) 2017-aprilo-18 17:14:24

Dankon! Mi nur nun vidis la mesaĝojn!

Reen al la supro