У садржају

Angla "where" -> esperanto

од ba200ka, 05. март 2017.

Поруке: 7

Језик: Esperanto

ba200ka (Погледати профил) 05. март 2017. 03.18.07

Mi vidis multe da tia "eraro" je Vikipedio, evidente temas pri paĝoj tradukintaj el la angla.

Ekzemplo
En matematiko, hipergrafeo estas aro (V , E), kie V estas aro de elementoj
Klare, la "kie" ĉifraze ne temas pri loko sed tre malmola traduko de la angla "where".

Kiel oni pli taŭge diru ĉi-cirkonstance? Kies? Kia?

ps. Mi ankaŭ pensas ke "aro da elementoj" pli proksimumas al klasiko esperanto.

sergejm (Погледати профил) 05. март 2017. 06.58.14

Loko, kiun indikas "kie", estas "(V, E)". Do "kie" estas uzita taŭge.
Sed mi ankaŭ pensas, ke pli bone estas diri "aro da elementoj".

ba200ka (Погледати профил) 05. март 2017. 07.36.05

sergejm:Loko, kiun indikas "kie", estas "(V, E)". Do "kie" estas uzita taŭge.
Sed mi ankaŭ pensas, ke pli bone estas diri "aro da elementoj".
Saluton, kaj dankon por respondo. mi vidas la argumenton. Do se mi komprenas ĝuste, la "loko" ne estas spaca koncepto sed temas pri kunteksto. OK mi vidas la argumenton. Se tio estas la kunveno per kiu oni skribas pri matematiko mi nepre sekvu ĝin.

Grown (Погледати профил) 05. март 2017. 08.31.39

ba200ka:
sergejm:Loko, kiun indikas "kie", estas "(V, E)". Do "kie" estas uzita taŭge.
Sed mi ankaŭ pensas, ke pli bone estas diri "aro da elementoj".
Saluton, kaj dankon por respondo. mi vidas la argumenton. Do se mi komprenas ĝuste, la "loko" ne estas spaca koncepto sed temas pri kunteksto. OK mi vidas la argumenton. Se tio estas la kunveno per kiu oni skribas pri matematiko mi nepre sekvu ĝin.
"konvencio". Kunveno estas kie homoj renkontas unun la alian. Ankaŭ la "kie" ne estas strikte malkorekta. Spacon modeligas per aro kun plia strukturo, kaj sekvenco estas ia strukturo. La V estas unua, do tia sekvenco signifas ke la V estas en ia loko. Do ne estas strike malkorekta ke la artikolo uzis la vorton, "kie", sed tio ne estas taŭga. Mi opinias ke "kies" ja estas pli taŭga.

thyrolf (Погледати профил) 05. март 2017. 10.56.08

Laŭ la elektronika PIV (vortaro.net):

konvencio
1 Tio, kio estas starigita per esprimita aŭ neesprimita konsento inter la homoj: sociaj konvencioj (➞ konveneco); teatraj konvencioj; ili baras al si la sanan naturon per sensencaj konvenciojZ; konvencia valoro de la papermono; konvencia alfabeto, ĵargono. ☞ kondiĉo.
2 ⚖ Nomo de diversaj interkonsentoj faritaj inter ŝtatoj aŭ en la kadro de interŝtataj organizoj, precipe pri praktikaj aŭ teknikaj aferoj: konvencio gardanta la aŭtorajn rajtojn; la poŝta konvencio de Berno. ☞ interkonsento, traktato.
3 Usona kunveno de parti-delegitoj, por elekti kandidaton al la regna prezidanteco.
Konvencio ♜ Franca konstitucianta asembleo (1792—1795).
konvencia. Rilata al aŭ rezultanta de konvencio: konvencia klaŭzo.

kunveno.
Kolektiĝo de personoj por speciala celo, eventuale sen statuta aŭ reglamenta kadro: privata kunveno de pacifistoj; prezenti tiun projekton en unu el la kunvenoj de la Pariza Grupo, k en mia nomo demandi la kunvenon pri la sekvantaj punktojZ; ĉu la kunveno trovas, ke la dissendo de tia Deklaracio estus utilaZ; en la kunvenoj gloru DionX. ☞ asembleo, kunsido.

sergejm (Погледати профил) 05. март 2017. 16.21.31

ba200ka:Ekzemplo
En matematiko, hipergrafeo estas aro (V , E), kie V estas aro de elementoj
"(V , E)" estas ne aro, sed kiel menciis Grown, sekvenco aŭ strukturo.
Maldekstre de "kie" povus esti ankaŭ funkcio aŭ alia matematika formulo.
Por aro, sekvenco aŭ strukturo oni povus diri "kies elemento", por funkcio — "kies argumento", sed ne por ajna formulo.
Krom tio, ĉi tio estas tro longa. "Kie" estas malpli longa kaj taŭgas ĉiam.

ba200ka (Погледати профил) 05. март 2017. 21.58.44

Grown:"konvencio". Kunveno estas kie homoj renkontas unun la alian. ...
thyrolf:Laŭ la elektronika PIV (vortaro.net):

konvencio
1 Tio, kio estas starigita per esprimita aŭ neesprimita konsento inter la homoj: sociaj konvencioj (➞ konveneco); teatraj konvencioj; ili baras al si la sanan naturon per sensencaj konvenciojZ; konvencia valoro de la papermono; konvencia alfabeto, ĵargono. ☞ kondiĉo.
2 ⚖ Nomo de diversaj interkonsentoj faritaj inter ŝtatoj aŭ en la kadro de interŝtataj organizoj, precipe pri praktikaj aŭ teknikaj aferoj: konvencio gardanta la aŭtorajn rajtojn; la poŝta konvencio de Berno. ☞ interkonsento, traktato.
3 Usona kunveno de parti-delegitoj, por elekti kandidaton al la regna prezidanteco.
Konvencio ♜ Franca konstitucianta asembleo (1792—1795).
konvencia. Rilata al aŭ rezultanta de konvencio: konvencia klaŭzo.

kunveno.
Kolektiĝo de personoj por speciala celo, eventuale sen statuta aŭ reglamenta kadro: privata kunveno de pacifistoj; prezenti tiun projekton en unu el la kunvenoj de la Pariza Grupo, k en mia nomo demandi la kunvenon pri la sekvantaj punktojZ; ĉu la kunveno trovas, ke la dissendo de tia Deklaracio estus utilaZ; en la kunvenoj gloru DionX. ☞ asembleo, kunsido.
Dankon por la korekto lango.gif Mi eraris.

Вратите се горе