Sadržaj

Amaso de bebaj kadavroj en kloako – kaj la honto de la katolika eklezio

od rapn21, 7. ožujka 2017.

Poruke: 10

Jezik: Esperanto

rapn21 (Prikaz profila) 7. ožujka 2017. 12:53:28

Ĉi-semajne oni eltrovis ŝokan kaj teruran malkovraĵon en Irlando. Ĉe la loko de eks-punejo por “fivirinoj” oni elfosis amastombejon. La viktimoj estis beboj ne plu ol tri-jaraĝa kaj ilia tombejo estis kloako (necesejo). Naskita en peko, forprenita de la patrinoj, kondamnita kaj neamita, suferita pro neglektado kaj forĵetis en putrejo kiel rubaĵo. La malkovro de la kadavraro pligrandigas la honton de la katolika eklezio.

Amaso de bebaj kadavroj en kloako – kaj la honto de la katolika eklezio

Eble vi aŭdis pri ĉi tiu novaĵo, do jen artikolo de irlandano kiu devenas de la sama regiono. Kion vi pensas?

Grown (Prikaz profila) 7. ožujka 2017. 13:38:15

Reklamo estas tie, do mi ne legis la artikolon.

Koracio (Prikaz profila) 11. ožujka 2017. 07:32:06

Laŭ katolika eklezio murdo estas absoluta peko, do neniu kaj el neniu kialo rajtas oni murdi nepekulojn. Ankaŭ seksualaj punoj kaj nepago por laborantoj estas tiaj. Tiuj pastroj havis grandajn pekojn. La eklezio estas el homoj, ne el anĝeloj, kaj homoj havas pekojn. Ni ne povas solvi la problemon okazitan de tiama eklezio; tiu estus tasko de tiama ira episkopo, sed li decidis malbone, ĉar li kredis al liaj pastroj, ne al la aliuloj. La pastroj povis malaperigi pruvojn, kaj timigi atestantojn, do oni ne povis pruvi tiujn pekojn. Sed laŭ la eklezio, se ili ne pardonpetis ĉe Dio sincere, Dio punigas ilin.

Laŭ vi: apartenas tiuj pekoj al pekuloj mem, aŭ al la eklezio? Se ili apartenas al eklezio, la eklezio estis jam punigita, ĉar ankaŭ la viktimoj estis membroj de la eklezio, do en ili estis la eklezio punigita. Se tiuj ne apartenas al la eklezio, vi ankaŭ ne rajtas kondamni la eklezion, nur kiun, kiu faris tiun.

Roch (Prikaz profila) 11. ožujka 2017. 14:58:06

La infanoj ne estis bone traktite ĉar ili estis la “infanoj de peko”.

En 1947, raporto trovis ke multaj infanoj estis tro maldika kaj ne ricevis sufiĉan manĝaĵon. Sed en tiu epoko, oni ne kritikis la eklezion, do neniu ŝanĝiĝis.
...malriĉaj patrinoj forlasis iliajn infanojn al same malriĉa Eklezio.

rapn21 (Prikaz profila) 11. ožujka 2017. 20:48:02

Grown:Reklamo estas tie, do mi ne legis la artikolon.
Mi ne komprenas vin. Kio reklamo?

rapn21 (Prikaz profila) 11. ožujka 2017. 20:49:45

Roch: ...malriĉaj patrinoj forlasis iliajn infanojn al same malriĉa Eklezio.
La patrinoj ĝenerale ne rajtis decidi, oni forprenis aŭ donigis la infanojn. Ankaŭ la eklezio ne estis aŭ estas malriĉa, la katolika eklezio estas unu el la plej riĉaj organizoj en la mondo

Roch (Prikaz profila) 11. ožujka 2017. 23:33:50

Ekzemple, la Siksta Kapelo... Trezoro! Cu vi volas aĉeti ĝin? Ne. La Eklezio ne estas riĉa.


redakti

(en kloakoj estas tamen malmorala...)

... Oh!
3-a de marto
Irlando Eltrovo de nombraj fetaj aŭ bebaj restaĵoj en komuna tombo de katolika ordeno konfirmas ke preskaŭ 800 infanoj dum tri jardekoj mortis anonime en rezidejo por fraŭlaj patrinoj en Tuam, Irlando.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Ĉefpaĝo

Grown (Prikaz profila) 12. ožujka 2017. 10:26:04

rapn21:
Grown:Reklamo estas tie, do mi ne legis la artikolon.
Mi ne komprenas vin. Kio reklamo?
Aperas ke Lazda provas vendi aŭskultilojn.

rapn21 (Prikaz profila) 12. ožujka 2017. 18:29:42

Roch:Ekzemple, la Siksta Kapelo... Trezoro! Cu vi volas aĉeti ĝin? Ne. La Eklezio ne estas riĉa.
Se vi irus al iu preĝejo, vi vidus multan da orojn kaj aliaj valoraĵojn. La eklezio ankaŭ posedas multajn konstruaĵojn kaj lokojn ofte en la mezo de grandaj urboj. Tiuj estas vendeblaj kaj multvaloraj.

Roch (Prikaz profila) 12. ožujka 2017. 21:43:13

guglu: "churches sold for 1 buck"

multan da orojn?

Monaĥinoj fordonis ilian tutan doton kiam ili kunigis monaĥejon, tio ne estas publika mono, sed de iliaj gepatroj.

Natrag na vrh