본문으로

Rekte alirebla enhavo

글쓴이: sebetovsky, 2017년 3월 9일

글: 4

언어: Esperanto

sebetovsky (프로필 보기) 2017년 3월 9일 오후 9:51:50

Saluton,

mi alkutimiĝis ligi al lernu.net, kiam mi volis instigi homojn lerni esperanton. Nun mi estas surprizita, ke mi ne trovis kurson, kiu estus alirebla sen registriĝi. Mi pensas, ke por homoj, kiuj nur iom interesiĝas pri Eseranto, estas registriĝo tro granda baro. Ĉu vere ne ekzistas libere alirebla kurso, aŭ mi nur ne kapablis trovi ĝin?

Grown (프로필 보기) 2017년 3월 10일 오전 6:15:09

sebetovsky:Saluton,

mi alkutimiĝis ligi al lernu.net, kiam mi volis instigi homojn lerni esperanton. Nun mi estas surprizita, ke mi ne trovis kurson, kiu estus alirebla sen registriĝi. Mi pensas, ke por homoj, kiuj nur iom interesiĝas pri Eseranto, estas registriĝo tro granda baro. Ĉu vere ne ekzistas libere alirebla kurso, aŭ mi nur ne kapablis trovi ĝin?
estu
Saluton,

Mi kutimiĝis ligi al Lernu-on, kiam mi volis instigi homojn por ke, si lernu Esperanton. Nun mi estas surprizita, ke mi ne trovis neniun kurson, kiu estus alirebla senregistriĝe. Mi opinias ke por homoj, kiuj nur iom interesiĝas pri Eseranto, registriĝo estas tro granda baro. Ĉu libere alirebla kurso vere ne ekzistas, aŭ mi nur ne kapablis trovi ĝin?
Kursosaluton ja ekzistas, kaj ja helpis min kun partoj de gramatiko, ekzemple la "ti*, ki*" parto, sed ĝenerale mi ne rekomendas tion ĉar la studento devus fari la korektaĵon, anstataŭ nure iun ajn alian korektaĵon. Mi rekomendas korespondadon kiel kurso, ĉar tiel la studento permesiĝas fari iun ajn korektaĵon.

mkj1887 (프로필 보기) 2017년 8월 27일 오후 8:03:31

sebetovsky:Saluton,

mi alkutimiĝis ligi al lernu.net, kiam mi volis instigi homojn lerni esperanton. Nun mi estas surprizita, ke mi ne trovis kurson, kiu estus alirebla sen registriĝi. Mi pensas, ke por homoj, kiuj nur iom interesiĝas pri Eseranto, estas registriĝo tro granda baro. Ĉu vere ne ekzistas libere alirebla kurso, aŭ mi nur ne kapablis trovi ĝin?
Nu, mi skribintas iujn libere-atingeblajn artikolojn en Esperanto, pri diversaj temoj.
Jen la adreso:
http://www.public-domain-materials.com/dosierujo-a...

warut92 (프로필 보기) 2017년 8월 29일 오후 12:10:08

sebetovsky:Saluton,

mi alkutimiĝis ligi al lernu.net, kiam mi volis instigi homojn lerni esperanton. Nun mi estas surprizita, ke mi ne trovis kurson, kiu estus alirebla sen registriĝi. Mi pensas, ke por homoj, kiuj nur iom interesiĝas pri Eseranto, estas registriĝo tro granda baro. Ĉu vere ne ekzistas libere alirebla kurso, aŭ mi nur ne kapablis trovi ĝin?
Jen reta Esperanto-kurso, kiun oni povas uzi sen registri: https://learn.esperanto.com/

다시 위로