본문으로

kiel vi nomiĝas? kial oni diras KIEL por demandi al iu la nomon?

글쓴이: amigueo, 2017년 3월 28일

글: 7

언어: Esperanto

amigueo (프로필 보기) 2017년 3월 28일 오후 6:13:37

"nomo
"mia nomo, ies nomo, nomo de io
"mia nomo estas Karlo
""kio" estas via nomo? ĝi estas Karlo (??)
"iu nomas min Vicento
"la vorto "Vicento" nomas min (??)
"mi ne nomiĝas Vicento

mi pensas ke NOMI havas brakojn: iu, min, Vicento
"Vicento" ne estas normala kazo, eble inda je "je"

nu, ankaŭ ESTI havas du brakoj en nominativo, kvankam ili ne estas samaj. oni ne diras TIO ESTAS JE ARBO malgraŭ unta pliklareco

"mi ne nomiĝas je Vicento; nu, mi ne nomiĝas Vicento
"je kio vi nomiĝas?, nu, kiel vi nomiĝas?

kial oni diras KIEL por demandi al iu la nomon?

Roch (프로필 보기) 2017년 3월 28일 오후 8:23:07

La nomo (antaŭnomo) estas Vincento ne Vicento! rideto.gif

redakti

Ho, portugala: Vicente okulumo.gif

Grown (프로필 보기) 2017년 3월 29일 오전 4:55:30

amigueo:"nomo
"mia nomo, ies nomo, nomo de io
"mia nomo estas Karlo
""kio" estas via nomo? ĝi estas Karlo (??)
"iu nomas min Vicento
"la vorto "Vicento" nomas min (??)
"mi ne nomiĝas Vicento

mi pensas ke NOMI havas brakojn: iu, min, Vicento
"Vicento" ne estas normala kazo, eble inda je "je"

nu, ankaŭ ESTI havas du brakoj en nominativo, kvankam ili ne estas samaj. oni ne diras TIO ESTAS JE ARBO malgraŭ unta pliklareco

"mi ne nomiĝas je Vicento; nu, mi ne nomiĝas Vicento
"je kio vi nomiĝas?, nu, kiel vi nomiĝas?

kial oni diras KIEL por demandi al iu la nomon?

nornen (프로필 보기) 2017년 3월 30일 오후 8:36:22

amigueo:kial oni diras KIEL por demandi al iu la nomon?
Interese.

ĉemizojn, kolumojn […] ni nomas tolaĵo [Z]
Ŝajne nomi estas transitiva verbo kaj la nomo estas predikativo sur la objekto.
Mi nomas ŝin mia amo.
Do mi ne vidas kialon pro kio ne uzi predikativon ankaŭ ĉe demandoj:
Mi nomas ŝin mia amo.
Kio mi nomas ŝin?
Ili nomas tiajn aĵojn "puub'".
Kio ili nomas tiajn aĵojn?

Tamen Z mem uzis: Kiel oni nomas tiun ilon?

Malsamaj lingvoj havas malsamajn manierojn por demandi ies nomon. "Kio estas via nomo", "Kiu estas via nomo", "Kiel vi nomiĝas", "Kiel oni nomas vin", "Kiel vi nomas vin", "Kio vi nomas vin", "Kion vi nomas vin", "Kio estas nomo al vi", "Kiu estas nomo al vi", ktp. Ekzemplo iom stranga por hindeŭropaj oreloj: Ani laak'ab'a'? = Who is your name? (kaj ne "what" or "which")

Same kun la aĝo de persono: oni estas dekjara, aŭ oni havas dek jarojn, aŭ oni estas dek jarojn maljuna, aŭ al oni estas dek jaroj, ktp

Grown (프로필 보기) 2017년 3월 31일 오전 2:37:26

nornen:
amigueo:kial oni diras KIEL por demandi al iu la nomon?
Interese.

ĉemizojn, kolumojn […] ni nomas tolaĵo [Z]
Ŝajne nomi estas transitiva verbo kaj la nomo estas predikativo sur la objekto.
Mi nomas ŝin mia amo.
Do mi ne vidas kialon pro kio ne uzi predikativon ankaŭ ĉe demandoj:
Mi nomas ŝin mia amo.
Kio mi nomas ŝin?
Ili nomas tiajn aĵojn "puub'".
Kio ili nomas tiajn aĵojn?
Malgramatike. Oni devas diri la vorton, "kiel". En Loĵbano, verboj povas havi pli ol du eksprimaĵojn kiu helpas kompleti la signifon de verbo.

thyrolf (프로필 보기) 2017년 3월 31일 오후 8:53:25

글을 감추었습니다.

Altebrilas (프로필 보기) 2017년 4월 13일 오후 2:02:05

Kiu estas mia nomo? - Mia nomo estas Altebrilas.
Kio estas mia nomo? Mia nomo estas deklitera vorto.
Kiel mi nomiĝas? Mi nomiĝas per la nomo "Altebrilas"; (mallonge) Mi nomiĝas Altebrilas
Mi taksas lin kreteno kaj mi nomas lin tia.

다시 위로