Al la enhavo

Laŭ vi, kiaj estas la ĉefaj akceliloj de la disvastigo de Esperanto?

de morico, 2017-aprilo-04

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

morico (Montri la profilon) 2017-aprilo-04 09:50:46

Laŭ historia klasifikado estas interalie:
1- la kvalecoj de la lingvo: facileco, tio estas kune simpleco ( eta nombro da lernad-elementoj), reguleco (nenia escepto), klareco, stabileco ( Fundamento); granda internacieco de la radikoj kaj de la vort-farado...
2- la interna ideo, do la internaciismo por la paco;
3- la movado ekde kvin generacioj, ĉiuj kiuj parolas kaj disvastigas la Internacian Lingvon (ILon)
4- la kvaleco de la lernad-metodoj;
5- la defendo de famaj homoj: Tolstoj, Ĵul Vern (Jules Vernes), Ghandi, Tito, Robert Kennedy ktp.
6- la agnosko de UNESKO;
7- Interreto ktp

Aliaj?

Vinisus (Montri la profilon) 2017-aprilo-04 11:59:58

La disvastigado de Esperanto dependas de ĉiu el ni, ĉar Esperanto ne havas patrion; la patrio de Esperanto estas la koroj de la veraj esperantistoj, kiuj troviĝas en pluraj lokoj de la tersurfaco.

morico (Montri la profilon) 2017-aprilo-04 14:31:16

Vinisus:La disvastigado de Esperanto dependas de ĉiu el ni, ĉar Esperanto ne havas patrion; la patrio de Esperanto estas la koroj de la veraj esperantistoj, kiuj troviĝas en pluraj lokoj de la tersurfaco.
Tio estas por mi proksime de la "interna ideo" de ĉiu esperantisto, kune la koro kaj la racio.

Tamen kial Esperanto kreskas pli rapide dum kelkaj historiaj periodoj kaj pli malrapide dum aliaj?

Vestitor (Montri la profilon) 2017-aprilo-04 16:47:24

morico:
Vinisus:La disvastigado de Esperanto dependas de ĉiu el ni, ĉar Esperanto ne havas patrion; la patrio de Esperanto estas la koroj de la veraj esperantistoj, kiuj troviĝas en pluraj lokoj de la tersurfaco.
Tio estas por mi proksime de la "interna ideo" de ĉiu esperantisto, kune la koro kaj la racio.

Tamen kial Esperanto kreskas pli rapide dum kelkaj historiaj periodoj kaj pli malrapide dum aliaj?
Esperanto estas ankaŭ subigita al la influo de mondaferoj - historie ĝi havis amikojn kaj malamikojn je egalaj mezuroj. Oni devas kredi ke Esperanto indas la penon kaj por multaj homoj ĝi ŝajnas esti senutila. Tio ne signifas ke ĝi fakte estas senutila, sed ĝi konkuras kun la Angla lingvo, tio estas kiel Davido kaj Goliato (sed ni scias la rezulton de tiu batalo!) . Nuntempe, la percepto estas ke angla havas la cefan valoron rilate al mondkomunikado.

Aŭ mallonge: se la mondo ŝajnas paroli la anglan, homoj volos lerni ĝin. Modoj estas nekonstantaj, sed ili ne estas tute hazardaj. La mondo ankoraŭ bezonas helplingvon kaj la tasko estas montri la valoro de Esperanto.

SEN7759 (Montri la profilon) 2017-aprilo-04 21:17:03

La mesaĝo estas kaŝita.

Vestitor (Montri la profilon) 2017-aprilo-05 00:08:57

SEN7759:https://lernu.net/forumo/temo/17826
Bonege, sed ĝi estas nur rilatas al ĉi tiu fadeno, ĝi ne estas anstataŭigo.

Grown (Montri la profilon) 2017-aprilo-05 07:20:59

Laŭ mi, la ĉefaj akceliloj de la disvastigo de Esperanto estas korespondado, intereso, kaj malkonformo. Homoj volas konformi, do ili elektas por ke, ties lingvo konformu al naturaj lingvoj. Mi ne konformas ĉar mi ne estas ŝtatisto. Mi estas eks-Vikipediano, kaj la anglaĵo tie konfuzas min, do mi konsciis ke la angla ne estas mia lingvo. La angla estas la lingvo de mia patro kaj mia patrino. Loĵbano ankaŭ ne estas mia lingvo, ĉar estas tro multe psikologio tie. Do nun kiam mi korespondis, mi scias Esperanton.

Mi preferas por ke, la legolibro estu nefikcio. Nefikcio povas esti pli racia ol fikcio, ĉar fikcio bezonas konflikton kaj kanajlon. Fikcio estas arto unue, kaj povas esti scienca, sed la scienceco estas due al la arteco. Sciencfikcio estas sensenca ideo, oni sambone havus malmolan sciencmuzikon. En fikcio, la aŭtoro uzu artan planon por ke, la rakonto eksponu narativan sencon. Sed la uzo signifas ke verŝajnon portretu maladekvate, kaj do la rakonto estas kompreneblaĵo kaj formulaĵo. Mi havis artan planon ankaŭ, kaj la plano ne estis malbona, la plano ankoraŭ estis komprenebla kaj formula. Ekzemple, mi ne diras ke Ancillary Justice estas malbona romano. Ne aljuĝas Hugaj premiojn al malbonaj romanoj. Sed Nina Allen diris ke ĉar Ancillary Justice malkrize enhavas ekzemplojn de sciencfikciajn tropojn kaj malkontentigante simplajn ideojn ekzemple ke imperioj malrajtegas, Ancillary Justice estas tradicia romano, do tio senlace enhavas ekzemplojn de generajn normojn kaj estas pli-malpli nepenetrebla al eksteruloj. Mi ne preferas Ancillary Justice ĉar tio estas militserva fikcio, kaj mi estas civilulo. Sed laŭ iu opinio, la komprenebleco kaj formuleco estas bone, ĉar publiko ne povas kompreni la rakonton alie. Ekzemple, krom se la rakonto estas in media res, kaj la ĉe la eko, kiu estas fakte la fino, la heroo mortas, la heroo travivu la rakonton. Ambaŭflanke, ĉu la heroo travivas aŭ mortas estas kompreneblo. Se la heroo mortas en la mezo, do la publiko opinius ke tio estas malbona verko.

Plie, fikcio ofte ne estas enua, sed estas ne enua ĉar la rakonto estas flava. Estas plena kun multe da sekseco kaj perforto. Tio ne diras ke fikcio estas malbona. A Deepness in the Sky estas tute fi-bonega. Sed iafoje la publiko deziras ion bonan malfie.

Mi mencias La Teorion Nakamuran sendiskute kaj sen malsukcesege.

Sed ludo estas malsama. Tio kio faras verŝajnan sencon anstataŭ rakontan sencon estas permesita, do ekzemple la heroo eblas morti en la mezo. Estas ankaŭ pli interaga, do laŭ teorio, la publiko ne bezonas ke la ludo simulu ke la ŝipoj launcas unu gigatunajn nukleajn misilojn kontraŭ la alia, por ke, la publiko ne enuu. Oni povas ludi pacajn tabulludojn ekzemple ŝakon, aŭ Monopolon.

morico (Montri la profilon) 2017-aprilo-05 08:00:08

La kredebleco de la oficialaj respondoj pri la bezono de internacia lingvo estas laŭ la periodoj akcelilo aŭ bremso por la disvastigo de nia ILo.
De 1887 ĝis 1922 la oficiala respondo estis lerni la plej grandajn lingvojn kiuj estis la plej utilaj por la internacia komunikado: angla, franca, germana. Tre malmulte da homoj konis bone la tri kaj esperanto (Eo) kreskis rapide.

Kontraŭe, post 1922 la malkonsento de la franca registaro kaj de la Ligo de Nacioj pri la oficiala studado de esperanto en la lernejoj bremsis ĝian kreskadon .
Post 1930 la diktatoraj registaroj de Stalin, Hitler, Franko ktp., subpremis kaj ofte mortigis esperantistojn.
Post 1945 la super-potenco de Usono kaj de la angla en la mondo estis la pli granda, escepte la komunistaj registaroj en Oriento. La U.N.O agnoskis ses internaciajn lingvojn, la pli parolataj en pluraj landoj. La nombro de agnoskitaj landoj en la U.N.O. kreskis de proksimume 80 ĝis 200.
Post 1991, la malapero de Sovetunio kreskigis ankoraŭ pli la anglan.

Tamen, post 2000, la parto de Usona ekonomio en la mondo malkreskigas, la Ĉinio iĝas la unua ekonomio ekde 2016.
Multe da gentoj kredas ke la angla sufiĉas, sed la plimulto de ne naskiĝ-parolantoj ne parolas ĝin aŭ nur fuŝ-anglan.
Fakte, ĝi estas multe pli rapide lerni fuŝ-anglan aŭ flughaven-anglan kaj esperanton ol lerni nur la bonan anglan. La lern-metodoj sur Interreto ebligas al ĉiu taksi la rapidecon de lernado de la ILo. La periodo iĝas pli favora.

SEN7759 (Montri la profilon) 2017-aprilo-05 21:04:15

En “Lingvo — Stilo — Formo” (1931, p. 51-52) K. KALOCSAY skribas:

“Devas ekzisti limita vortprovizo, la trunko de la lingvo. Ĉiu, kiu volas uzi la lingvon nur por ĉiutagaj bezonoj, devas koni ĉi tiun lingvo-trunkon, sed ne bezonas nepre koni pli multe. Ĉiu, kiu volas esti certa pri tio, ke oni lin komprenos, devas uzi nur ĉi tiun trunkan vortprovizon, alie li riskas miskomprenon. Sekve, ĉiuj lernolibroj devas enhavi ĉi tiun vortprovizon, sed nenion pli.
Kaj ĉi tiu principo tute ne estas speciale kaj ekskluzive Esperanta; tute la saman ni trovas ankaŭ en la lerno de la naciaj lingvoj. Ja en ĉiu natura lingvo oni povas distingi ĉi tiun vulgaran vortprovizon, konsistantan el la ĉiutage uzataj vortoj. Ĝin enhavas la bonaj lernolibroj; post ĝia funda ellerno, oni jam povas kompreni kaj sin komprenigi, eĉ flue interparoli kaj korespondi pri ordinaraj temoj. Kaj se iu per sia gepatra lingvo parolas al fremdulo, li ja instinkte parolas “pli simple”, t.e. li uzas nur ĉi tiun vortprovizon. Sed certe neniu pretendas, sciante sole ĝin, kompreni senmanke la literaturajn ĉefverkojn de la respektiva lingvo; ĉiu, tute kompreneble, konsultas por tio bonan vortaron, kaj tiel, dum lego, iom post iom li kompletigas sian lingvokonon.”

La simpleco de Esperanto ne estas uzata sufiĉe. Simpla ideo.
1. Spertaj esperantistoj devos krei altkvalitan bazan lernolibron (< 100 paĝoj),
kiu havos fiksan optimuman aron da morfemoj
(ekzemple, 900 https://lernu.net/forumo/temo/16776

. Por facila komunikado en diversaj simplaj situacioj) kaj optimuman gramatikon (Analogo de la Unua Libro. Normo).
2. La lernolibro devos havi altan statuson/rangon (per la helpo de UK
aŭ UEA/AdE).
3. Oni tradukos la lernolibron en aliajn lingvojn, konsiderante la specifajn detalojn de chiu lingvo k metodikojn.
4. La lernolibro devos havi la liberan licencon (kaj devos havi dosierojn (pdf, txt)).
5. Chiuj esperantistoj vaste reklamos la lernolibron.

https://lernu.net/forumo/temo/17826/1#p274787

Grown (Montri la profilon) 2017-aprilo-06 04:29:13

SEN7759:En “Lingvo — Stilo — Formo” (1931, p. 51-52) K. KALOCSAY skribas:

Bonvolu reklami ne! Mi ne ŝategas reklamojn. Se oni farbikus ion kiun homoj deziras, do ili alvenus.

La legolibro estu pri scienco. Tiuj artikoloj estu la plejparte de la legolibro: https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Elstaraj_a...

Reen al la supro