Hozzászólások: 8
Nyelv: Esperanto
Frano (Profil megtekintése) 2017. április 29. 15:18:20
(Laŭ analogio al "pluvas", "neĝis" ...)
Ekzemple:
Du mil deksepa jaras.
Printempas, majas, mardas.
Nun noktas, se matenus - sunbrilus tiam, helus.
Ĉu vi memoras: vintris, neĝis?
Someros baldaŭ, ĉu ne varmegos tro?
dombola (Profil megtekintése) 2017. május 3. 2:00:57
Someri = somerumi = trasomerumi = Pasigi ferie la someron en agrabla loko.
Ekemple: "Ĉi-foje ni somerumos ĉe la marbordo."
= "Ĉi-foje ni someros ĉe la marbordo."
Jen interesaj trovaĵoj pensigaj:
El vortaro.net:
nokti (ntr) = Pasigi la nokton ie aŭ iel: La aglo noktas sur dento de roko.
matenas = Estas mateno: "Matenas, vesperas,kaj tago malaperas."
El tekstaro.com:
Kiam fine someriĝis kaj li ankoraŭ ne venis, ...
thyrolf (Profil megtekintése) 2017. május 3. 5:59:53
Ĉiukaze mi supozas (!), ke oni ANKAŬ povas uzi "nokti" en la senco "estas nokto". Vi ekzemple ne trovas "mateni" aŭ "someriĝi" en vortaro.net, sed tamen oni povas dedukti tiujn formojn laŭ la vortformaj principoj de Esperanto. Oni povas ekzemple diri "la suno jam foriris kaj rapide noktiĝas nun".
Cetere: la biblia lingvaĵo kelkfoje estas aparta, poezia.
Frano (Profil megtekintése) 2017. május 3. 7:59:16
El viaj ekzemploj mi konkludis ke signifo dependas de uzado aŭ neuzado de substantivo (pronomo) :
1. ni someras, aglo noktas, ... = ago de iu
2. someras, noktas, ... = estas io
Ĉu ne?
thyrolf (Profil megtekintése) 2017. május 3. 10:56:09
Estas interese, ke en vortaro.net (kiu ja estas la enreta versio de la Plena Ilustrita Vortaro (PIV), ) ja aperas "nokti", sed ne "tagi" kaj ne "someri". Mi kaŝe supozas, ke tio okazis, ĉar Zamenhof mem uzis "nokti" en sia traduko de la biblio (Londona Eldono, ili notas kaŝita sub la X).
someri tagi pluvi neĝi blui ktp. estas facile dedukteblaj el la radikoj, pli malpli en la senco de "estas somero", "estas tago" ... Same certe statas kun "noktas" en la senco "estas nokto".
Se oni tiel supozas, ili aldonis la KROMAN sencon de "nokti" nur tial al la PIV, ĉar ili ne povis neglekti la proprajn vortojn de Zamenhof. Do tiu ĉi kazo ŝajnas iomete speciala.
Mi persone traktus la sencon de "nokti=pasigi la nokton ... " kiel biblia aŭ poezia lingvaĵo, kaj uzus "tranokti" kaj analoge "trasomeri", aŭ pli klare: "pasigi al someron". Sed tio estas mia opinio kaj neniu konsilo.
Frano (Profil megtekintése) 2017. május 3. 15:57:09
1.(sensubjekta) Esti tempo de nokto
2.(evitinde) = tranokti
en la vojo fariĝis nokto, kaj ili restis sur la kampo nokti *
* Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 3, anekdotoj
raffadalbo (Profil megtekintése) 2017. május 6. 7:05:00
PERMESATA
De ĉiu radiko oni povas fari verbon, adjektivon, substantivon, adverbon. Do, de nokt- oni povas fari nokti, nokta, nokto, nokte; de tag- oni fari tagi, taga, tago, tage; de lund- lundi, lunda, lundo, lunde; de vintr- vintri, vintra, vintro, vintre.
Mi asertas ke tio estas normala Esperanto. Ne necesas serĉi vortarojn por ekscii ke ĉiu esperantisto rajtas kunmeti la vortojn tiel; sufiĉas ke la radiko ekzistas.
KONVENA
Aliflanke, vortoj devas estas utilaj kaj klare kompreneblaj. Mi kredas ke lundi estas senutila vorto. Tiel malofte necesas diri "iĝi lundo" aŭ eble "[tra]lundi" kaj tiel ofte estus risko de malkompreno, ke ne indas uzi "lundi", kvankam permesate.
Ankaŭ, mi ŝatas la sugeston de Reta Vortaro, uzi "nokti" por "esti tempo de nokto" (eble ankaŭ "igi...") kaj prefere uzi "tranokti" por "pasigi la nokton". Tio helpas la komprenon.
La sama Reta Vortaro uzas "vintri" kun la signifo de "travintri" (kiel ankaŭ PIV-vortaro.net). La reguloj de Esperanto ne venas tamen de tiaj vortaroj. Mi ne vidas kial oni ne rajtus uzi "vintri" por "esti tempo de vintro", kondiĉe ke, en la teksto kie oni uzas ĝin, la senco estas klara.
Bert (Profil megtekintése) 2017. május 7. 20:48:13
Si vi pensas nur en Esperanto, tiam normalas tiel paroli.