Tartalom

printempas (?)

Frano-tól, 2017. április 29.

Hozzászólások: 8

Nyelv: Esperanto

Frano (Profil megtekintése) 2017. április 29. 15:18:20

Ĉu oni uzas vortojn "lundus" , "oktobros", "vintris", k.t.p. ?
(Laŭ analogio al "pluvas", "neĝis" ...)

Ekzemple:
Du mil deksepa jaras.
Printempas, majas, mardas.
Nun noktas, se matenus - sunbrilus tiam, helus.
Ĉu vi memoras: vintris, neĝis?
Someros baldaŭ, ĉu ne varmegos tro?

dombola (Profil megtekintése) 2017. május 3. 2:00:57

Estas eble uzi tiajn tempajn kaj sezonajn vortojn, sed ne ĉiam en la senco indikita de vi.

Someri = somerumi = trasomerumi = Pasigi ferie la someron en agrabla loko.

Ekemple: "Ĉi-foje ni somerumos ĉe la marbordo."
= "Ĉi-foje ni someros ĉe la marbordo."

Jen interesaj trovaĵoj pensigaj:

El vortaro.net:
nokti (ntr) = Pasigi la nokton ie aŭ iel: La aglo noktas sur dento de roko.
matenas = Estas mateno: "Matenas, vesperas,kaj tago malaperas."

El tekstaro.com:
Kiam fine someriĝis kaj li ankoraŭ ne venis, ...

thyrolf (Profil megtekintése) 2017. május 3. 5:59:53

Mi kontrolis la fonton kaj vidis, ke la vorto "nokti" kiel de vi menciite originas el la biblio tradukita de Zamenhof mem (do mi ne povas diri ion ajn kontraŭ ridulo.gif ). Sub la sama artikolo "nokto" vi ankaŭ trovas la vorton "tranokti" samigita al la verbo "nokti". Mi preferus klareccele uzi "tranokti", kiam ajn tio eblas.

Ĉiukaze mi supozas (!), ke oni ANKAŬ povas uzi "nokti" en la senco "estas nokto". Vi ekzemple ne trovas "mateni" aŭ "someriĝi" en vortaro.net, sed tamen oni povas dedukti tiujn formojn laŭ la vortformaj principoj de Esperanto. Oni povas ekzemple diri "la suno jam foriris kaj rapide noktiĝas nun".

Cetere: la biblia lingvaĵo kelkfoje estas aparta, poezia.

Frano (Profil megtekintése) 2017. május 3. 7:59:16

Dankon!
El viaj ekzemploj mi konkludis ke signifo dependas de uzado aŭ neuzado de substantivo (pronomo) :
1. ni someras, aglo noktas, ... = ago de iu
2. someras, noktas, ... = estas io
Ĉu ne?

thyrolf (Profil megtekintése) 2017. május 3. 10:56:09

Ne precize tiel.

Estas interese, ke en vortaro.net (kiu ja estas la enreta versio de la Plena Ilustrita Vortaro (PIV), ) ja aperas "nokti", sed ne "tagi" kaj ne "someri". Mi kaŝe supozas, ke tio okazis, ĉar Zamenhof mem uzis "nokti" en sia traduko de la biblio (Londona Eldono, ili notas kaŝita sub la X).

someri tagi pluvi neĝi blui ktp. estas facile dedukteblaj el la radikoj, pli malpli en la senco de "estas somero", "estas tago" ... Same certe statas kun "noktas" en la senco "estas nokto".

Se oni tiel supozas, ili aldonis la KROMAN sencon de "nokti" nur tial al la PIV, ĉar ili ne povis neglekti la proprajn vortojn de Zamenhof. Do tiu ĉi kazo ŝajnas iomete speciala.

Mi persone traktus la sencon de "nokti=pasigi la nokton ... " kiel biblia aŭ poezia lingvaĵo, kaj uzus "tranokti" kaj analoge "trasomeri", aŭ pli klare: "pasigi al someron". Sed tio estas mia opinio kaj neniu konsilo.

Frano (Profil megtekintése) 2017. május 3. 15:57:09

Mi trovis pri "nokti" en Reta Vortaro:
1.(sensubjekta) Esti tempo de nokto
2.(evitinde) = tranokti
en la vojo fariĝis nokto, kaj ili restis sur la kampo nokti *

* Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 3, anekdotoj

raffadalbo (Profil megtekintése) 2017. május 6. 7:05:00

Mi kredas ke indas disigi tion kio estas permesata de tio kio estas konvena.

PERMESATA
De ĉiu radiko oni povas fari verbon, adjektivon, substantivon, adverbon. Do, de nokt- oni povas fari nokti, nokta, nokto, nokte; de tag- oni fari tagi, taga, tago, tage; de lund- lundi, lunda, lundo, lunde; de vintr- vintri, vintra, vintro, vintre.

Mi asertas ke tio estas normala Esperanto. Ne necesas serĉi vortarojn por ekscii ke ĉiu esperantisto rajtas kunmeti la vortojn tiel; sufiĉas ke la radiko ekzistas.

KONVENA
Aliflanke, vortoj devas estas utilaj kaj klare kompreneblaj. Mi kredas ke lundi estas senutila vorto. Tiel malofte necesas diri "iĝi lundo" aŭ eble "[tra]lundi" kaj tiel ofte estus risko de malkompreno, ke ne indas uzi "lundi", kvankam permesate.

Ankaŭ, mi ŝatas la sugeston de Reta Vortaro, uzi "nokti" por "esti tempo de nokto" (eble ankaŭ "igi...") kaj prefere uzi "tranokti" por "pasigi la nokton". Tio helpas la komprenon.

La sama Reta Vortaro uzas "vintri" kun la signifo de "travintri" (kiel ankaŭ PIV-vortaro.net). La reguloj de Esperanto ne venas tamen de tiaj vortaroj. Mi ne vidas kial oni ne rajtus uzi "vintri" por "esti tempo de vintro", kondiĉe ke, en la teksto kie oni uzas ĝin, la senco estas klara.

Bert (Profil megtekintése) 2017. május 7. 20:48:13

Vi sentas tiujn verbojn "printempas" kpt. strangaj, ĉar ili ne aŭ malofte ekzistas en naciaj lingvoj.
Si vi pensas nur en Esperanto, tiam normalas tiel paroli.

Vissza a tetejére