إلى المحتويات

Kial Microsoft ne apogas Esperanta provlegadon?

من cimmic, 4 مايو، 2017

المشاركات: 10

لغة: Esperanto

cimmic (عرض الملف الشخصي) 4 مايو، 2017 8:00:59 ص

Ĉu Microsoft ne ŝatas Esperanton, aŭ ili nur ankoraŭ ne pensis por aldoni Esperanton kiel lingvo, kiu Word (k.c.) povas provlegi?
Word povas provlegi la islandan, kiu havas ĉ. 300 000 parolantojn, sed estas 2 000 000 esperantistoj.
Do Word devas vere apogi Esperantan provlegadon.

Grown (عرض الملف الشخصي) 4 مايو، 2017 9:55:18 ص

cimmic:Ĉu Microsoft ne ŝatas Esperanto, aŭ ili nur ankoraŭ ne pensis por aldoni Esperanton kiel lingvo, kiu Word (k.c.) povas provlegi?
Word povas provlegi la islanda, kiu havas ĉ. 300 000 parolantojn, sed estas 2 000 000 esperantistoj.
Do Word devas vera apogi Esperantan provlegadon.
Negramatike. Kaj krom se vi volas signifi "Ĉu Esperanto ne ŝatas Microsoft-on", vi forgesis la akuzativon.

cimmic (عرض الملف الشخصي) 4 مايو، 2017 3:28:59 م

Dankon.

mkj1887 (عرض الملف الشخصي) 4 مايو، 2017 5:50:31 م

Sufiĉe ironia demando, ĉu ne?

mkj1887 (عرض الملف الشخصي) 4 مايو، 2017 6:32:03 م

cimmic:Ĉu Microsoft ne ŝatas Esperanton, aŭ ili nur ankoraŭ ne pensis por aldoni Esperanton kiel lingvo, kiu Word (k.c.) povas provlegi?
Word povas provlegi la islandan, kiu havas ĉ. 300 000 parolantojn, sed estas 2 000 000 esperantistoj.
Do Word devas vere apogi Esperantan provlegadon.
Eble ne temas simple pri kvanto da parolantoj.

Ĉiukaze, ni havas la jenon el ‘Libera Folio’:

Nova takso: 60.000 parolas Esperanton

Fenris_kcf (عرض الملف الشخصي) 4 مايو، 2017 6:37:23 م

Per Esperanto oni ne povas gajni sufiĉe da mono.
La simpla solvo estas, ke oni uzas liberan programon, ekzemple Libre Office je Esperanto

Grown (عرض الملف الشخصي) 5 مايو، 2017 6:31:23 ص

Oni povas ŝanĝi la titolon de fadenoj kiun si kreis. Negramatike estas "Kial Microsoft ne apogas Esperanta provlegadon?".

Fenris_kcf (عرض الملف الشخصي) 5 مايو، 2017 6:46:38 ص

Ul', ĉu vi ankaŭ havas komenton pri la temo aŭ ĉu vi nur volas ludi gramatik-policon?

Grown (عرض الملف الشخصي) 5 مايو، 2017 6:57:35 ص

Fenris_kcf:Ul', ĉu vi ankaŭ havas komenton pri la temo aŭ ĉu vi nur volas ludi gramatik-policon?
Mi nenion policas. Mi nure korektigas.

Vestitor (عرض الملف الشخصي) 8 مايو، 2017 11:20:51 م

Ĝi ne estas via tasko, kaj vi ne estas kvalifikita por fari ĝin. Ĝi ankaŭ estas ege ĝena. Kial vi ne komprenas tiun?

عودة للاعلى