Al la enhavo

Kial Microsoft ne apogas Esperanta provlegadon?

de cimmic, 2017-majo-04

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

cimmic (Montri la profilon) 2017-majo-04 08:00:59

Ĉu Microsoft ne ŝatas Esperanton, aŭ ili nur ankoraŭ ne pensis por aldoni Esperanton kiel lingvo, kiu Word (k.c.) povas provlegi?
Word povas provlegi la islandan, kiu havas ĉ. 300 000 parolantojn, sed estas 2 000 000 esperantistoj.
Do Word devas vere apogi Esperantan provlegadon.

Grown (Montri la profilon) 2017-majo-04 09:55:18

cimmic:Ĉu Microsoft ne ŝatas Esperanto, aŭ ili nur ankoraŭ ne pensis por aldoni Esperanton kiel lingvo, kiu Word (k.c.) povas provlegi?
Word povas provlegi la islanda, kiu havas ĉ. 300 000 parolantojn, sed estas 2 000 000 esperantistoj.
Do Word devas vera apogi Esperantan provlegadon.
Negramatike. Kaj krom se vi volas signifi "Ĉu Esperanto ne ŝatas Microsoft-on", vi forgesis la akuzativon.

cimmic (Montri la profilon) 2017-majo-04 15:28:59

Dankon.

mkj1887 (Montri la profilon) 2017-majo-04 17:50:31

Sufiĉe ironia demando, ĉu ne?

mkj1887 (Montri la profilon) 2017-majo-04 18:32:03

cimmic:Ĉu Microsoft ne ŝatas Esperanton, aŭ ili nur ankoraŭ ne pensis por aldoni Esperanton kiel lingvo, kiu Word (k.c.) povas provlegi?
Word povas provlegi la islandan, kiu havas ĉ. 300 000 parolantojn, sed estas 2 000 000 esperantistoj.
Do Word devas vere apogi Esperantan provlegadon.
Eble ne temas simple pri kvanto da parolantoj.

Ĉiukaze, ni havas la jenon el ‘Libera Folio’:

Nova takso: 60.000 parolas Esperanton

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2017-majo-04 18:37:23

Per Esperanto oni ne povas gajni sufiĉe da mono.
La simpla solvo estas, ke oni uzas liberan programon, ekzemple Libre Office je Esperanto

Grown (Montri la profilon) 2017-majo-05 06:31:23

Oni povas ŝanĝi la titolon de fadenoj kiun si kreis. Negramatike estas "Kial Microsoft ne apogas Esperanta provlegadon?".

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2017-majo-05 06:46:38

Ul', ĉu vi ankaŭ havas komenton pri la temo aŭ ĉu vi nur volas ludi gramatik-policon?

Grown (Montri la profilon) 2017-majo-05 06:57:35

Fenris_kcf:Ul', ĉu vi ankaŭ havas komenton pri la temo aŭ ĉu vi nur volas ludi gramatik-policon?
Mi nenion policas. Mi nure korektigas.

Vestitor (Montri la profilon) 2017-majo-08 23:20:51

Ĝi ne estas via tasko, kaj vi ne estas kvalifikita por fari ĝin. Ĝi ankaŭ estas ege ĝena. Kial vi ne komprenas tiun?

Reen al la supro