Więcej

Kiu estas la plej enmanĝinda restoracio?

od Grown, 5 maja 2017

Wpisy: 1

Język: Esperanto

Grown (Pokaż profil) 5 maja 2017, 10:33:00

Mi manĝis en restoracio proksime al vendejaro. Mi manĝis rizon kun spica oleo. Mi ŝatis la manĝon, sed mi estis malsata. Mi alie manĝus ion alian.

Mi vizitonta dentkuraciston manĝis en alia restoracio. Mi ne sendube memoras la nomon, sed mi memoras "Joshua and Joina". La manĝo estis iel enua, sed estis enua interese. Ĝi estis rizo enhavanta sojon, kun ia planta kaĉo sur plasta pleto. Ĝi enhavis nur tiom salon kaj spicon, por ke, ĝi estu manĝebla. Ĝi sendube estis institucia. Mi opinias ke precize tian kaĉon surtabligas en prizono, sed en prizono la kaĉa grandeco estas malpli granda. Ĝi estis tiom enua, por ke, ĝi estu interesa ree, ĉar ĝi ne nur estis enua, ĝi estis ankaŭ pri enuo. Mi ne suspektas ke ĝi estis rapidmanĝaĵo, do mi opinias ke ĝi estis eĉ paca kaj leĝa. Ĝi estis satiganta. Do mi rekomendas la restoracion al iu kiu adoras socian ordon.

Kaj vi? Kiun restoracion vi rekomendas, kaj kion vi opinias pri restoracioj?

Wróć do góry