Skip to the content

Emmanuel Macron estas la nova Prezidento de francio. Ĉu la elekto estas venko por Eŭropo?

by Tram_Amiko, May 7, 2017

Messages: 120

Language: Esperanto

Tram_Amiko (User's profile) June 19, 2017, 9:34:30 PM

Altebrilas:
Mi relegis la ĵusantaŭspaman mesaĝon. Mi kredis, ke la problemoj de germana aŭtomobila industrio venis el usonaj monpunoj, ne de eŭropuniaj... Ŝajnas, ke la informojn la medioj ne sammaniere atentigas, en niaj du landoj.
Mi relegis la ĵusantaŭ spaman mesaĝon. Mi kredis, ke la problemoj de germana aŭtomobila industrio venis el usonaj monpunoj, ne de eŭropuniaj... Ŝajnas, ke la informojn la medioj ne sammaniere atentigas, en niaj du landoj.

Jes kaj ne: Multaj homoj en germanio pensas, ke la amerikana leĝoj kontrau aerpoluado estas la problemo por la germana diesel-veturiloj, ĉar ili pensas, ke la usona limo por nitrogena oksido estas tro strikta.
Ili pensas ankau, ke la germana aŭto-produkantoj produktas Diesel-veturilojn, ĉar la limo por karbona dioksido en la Europa Unio estas tro striktaj.
(Diesel-motoroj faras malpli karbonan dioksidon ol benzinaj motoroj. Sed ĝi faras pli multe nitrogenan oksidon.)
Vi vidas: Multaj homoj kredas la problemo ne estas la aerpoluado aŭ tro multe de veturiloj kun tro multe de toksaj gasoj. Ili pensas la problemo estas la gasaj kvantaj limoj, kiu faras la Usono aŭ la Eŭropa Unio por purigi la aeron.

Estas ankaŭ homoj, kiu bonvenas striktaj limoj kontraŭ aerpoluado. Estas egala, se estas aerpoluado-limoj de la usono aŭ de la Eŭropa Unio. Sed disvastigi tion opinion ne estas facile.

Altebrilas (User's profile) June 20, 2017, 9:50:38 AM

Franca publiko havas malpli da teĥnika kulturo ol la germana. Por ĝi, Diesel veturiloj estas pli kostaj aĉete, sed malpli uzade: oni faras pli da kilometroj per ĉiu litro kaj pagas malpli da impostoj. Nun la medioj anoncis, ke Diesel motoroj poluas pli multe kaj ke la leĝo estas ŝanĝonta. Ilo do opinias, ke ili revendos sian veturilon je pli malalta prezo...

Pri CO2 kaj NO, la plejparto el ili forgesis la liceajn ĥemiajn kursojn...

tom789 (User's profile) June 22, 2017, 3:00:14 AM

Mi volis esprimi, ke estas malsamaj frazoj -> "iu (politikoj/EU) unuigos Eŭropo" kaj "Eŭropo unuiĝos". Nur la dua frazo eliminas premon kaj maljuston kaj donas esperon, ke la unuiĝo daŭros. EU estas grava kaj forta, sed laŭ mi kaj laŭ plimulto da miaj najbaruloj, EU nun (antaŭe tio ne estis - EU tre ŝanĝiĝis) paradokse detruas esperon por vera unuiĝo. Ekstere ni eble estas "unuiĝa EU" (euro, shengen), sed intere ni tre fragmentas, niaj konceptoj (ekz. pri elnodiĝo de migrada krizo) estas ekstreme diversaj. Se ni havas iun problemon, ni nur planas summitojn, dekretas kvotojn por ĉio kaj malŝparas monojn tie, kie ni devus preni respondecon kaj agi. "Kunlaboro de la eŭropaj statoj" povas esti sed EU ankaŭ kaj volonto al unuiĝo kreskus. Multfoje in Ĉeĥio aŭdeblas, ke ni nur interŝanĝis ordonojn de Moscow por aliaj de Brusel, homoj sentas, ke iu volas unuigi, sed volonto al unuiĝo alfundiĝas. :/ . sbobet มือถือ

Altebrilas (User's profile) June 22, 2017, 10:29:59 PM

EU profitas ĉefe al Germanio (oni pli kaj pli vidas Eŭropon kiel granda Germanio), sudaj landoj estas finance ruinigitaj, orientaj landoj plendas, ke EU detruas iliajn tradiciajn valorojn, Britio jam foriris kaj Germanio ne volas pagi por la aliaj, kiel ĝi pagis por eksa DDR. EU ne kapablas ripari siajn misfunkciadojn, ĉar la traktatoj ebligas facile fari, sed preskaŭ neebligas malfari... Ĉar la lobioj estis servitaj unue, malfacilas retroiri kontraŭ iliajn interesojn...

EU dezirinde estus komencinta per komuna lingvo, komunaj medioj, komuna publika opinio... Sed bedaŭrinde, ili faris alimaniere.

ghibulo (User's profile) June 23, 2017, 12:29:53 PM

tom789:Multfoje in Ĉeĥio aŭdeblas, ke ni nur interŝanĝis ordonojn de Moscow por aliaj de Brusel
Ekzakte... kiel Ondřej Neff skribas ...

.....
En situacio kiam Frontex fariĝis la agentejo de kontrabandada organizacioj transportanta klientojn de la Tria Mondo al subtenaj rimedoj de la Okcidento, ni rifuzas akcepti la ideon, ke la tiel nomataj kvotoj estas solvoj. Ĝi estas nur alibion de aktuala unia-administrado. Fakte ĝi estas nur bagatelo. 12 aŭ 1200 aŭ 12000 rifuĝintoj ne estas por la Ĉeĥa Respubliko teknike, ekonomie kaj organize do neniu problemo. Tio ĉi estas grava politika problemo.
Ni estas ekstreme alergiaj por perforta truddevigado de la ideologia sensencaĵo, klare kontraŭas komuna senco. Estas malĝoja sed evidenta: Malrapide Bruselo moviĝis en la rolo, kiun Moskvo ludis dum duonjarcento por ni, kiel fonto de malracia sensencaĵo energie pledita. Jes, ne estas ankoraŭ ĝuste, sed iomete, ĉiutage pli kaj pli, ĝi estas.
Bruselo gvidata de homoj kiel Juncker perdis 65mil. Britio. Nun forpelas en angulo Visegrádon pri la sama loĝantaro. Eble sinjoro Macron... vere opinias, ke antaŭ li tremos Eŭropa bloko fortigita per duonjarcenta sperto kun la diktatoreco de Rusio?

Altebrilas (User's profile) June 25, 2017, 2:17:19 PM

Nun ŝajnas, ke Eŭropunio dividiĝas laŭ tri partoj: Germanio, kun nordaj landoj, Francio, kun sudaj landoj kaj la ekssoveta bloko. Mi ne bone vidas kio povas bremsi tiun pli-kaj-plian dividiĝon. Ĉu esperantistoj povus helpi krei komunan senton en nia kontinento?

Tram_Amiko (User's profile) June 26, 2017, 12:42:35 PM

Altebrilas:Nun ŝajnas, ke Eŭropunio dividiĝas laŭ tri partoj: Germanio, kun nordaj landoj, Francio, kun sudaj landoj kaj la ekssoveta bloko. Mi ne bone vidas kio povas bremsi tiun pli-kaj-plian dividiĝon. Ĉu esperantistoj povus helpi krei komunan senton en nia kontinento?
Mi timas, ke la Eŭropa Unio bezonas pli ol Esperanton por estos bona Unio.
Sed mi konsentas kun vin, ke Esperanto povas helpi krei komunan senton. Ne nur en la futuro, sed ankaŭ nun.

Mi estas germano, kaj mi estas maltrankvila, kiam mi legis, ke homoj en Ĉeĥio komparas la Europa Unio kun la Varsovia Kontrakto kaj komparas Berlino kun Moskvo. Por ke mi estas maltrankvila sed ankaŭ mi estas perpleksa kaj kolera.

Multaj homoj en Germanio pensas la ekonomia problemoj de aliaj statoj de la Eŭropa Unio nur estas la problemoj de tiuj statoj. Sed ekzistas ankaŭ homoj en Germanio, kiu scias, ke la germana eksporta pluso generas eksporta Minuso en aliaj statoj de la Eŭropa Unio.

Tiu problemo ne estas nova. Tiu problema ekzistis ankaŭ antaŭ la fondo de la Eŭropa Unio! Kaj la problemoj kun la eksportaj Plusoj de unuaj statoj kaj la eksportaj minusoj de aliaj statoj oni povas pli bone solvi en la Europa Unio.

Sed vi ne povas pli bone solvi la problemon kun la detruo de la Eŭropa Unio!

Kaj la komparo de Unia Eŭropo kun la Varsovia Pakto venenas la konversacio.

Grown (User's profile) July 2, 2017, 3:30:54 AM

Tram_Amiko:@jeromnanderson kaj @Vestitor
Mi komencis ĉi tiun fadenon en esperanta lingvo, ne en anglia lingvo!
Bonvolu, respektas la decidon pri la lingvo.
@jeromnanderson
Kaj ne detruu la fadenon kun stulta artikoloj!
Negramatike. Tio ne estas artikolo, estas reklamo.

Tram_Amiko:
Altebrilas:
Mi relegis la ĵusantaŭspaman mesaĝon. Mi kredis, ke la problemoj de germana aŭtomobila industrio venis el usonaj monpunoj, ne de eŭropuniaj... Ŝajnas, ke la informojn la medioj ne sammaniere atentigas, en niaj du landoj.
Mi relegis la ĵusantaŭ spaman mesaĝon. Mi kredis, ke la problemoj de germana aŭtomobila industrio venis el usonaj monpunoj, ne de eŭropuniaj... Ŝajnas, ke la informojn la medioj ne sammaniere atentigas, en niaj du landoj.

Jes kaj ne: Multaj homoj en germanio pensas, ke la amerikana leĝoj kontrau aerpoluado estas la problemo por la germana diesel-veturiloj, ĉar ili pensas, ke la usona limo por nitrogena oksido estas tro strikta.
Ili pensas ankau, ke la germana aŭto-produkantoj produktas Diesel-veturilojn, ĉar la limo por karbona dioksido en la Europa Unio estas tro striktaj.
(Diesel-motoroj faras malpli karbonan dioksidon ol benzinaj motoroj. Sed ĝi faras pli multe nitrogenan oksidon.)
Vi vidas: Multaj homoj kredas la problemo ne estas la aerpoluado aŭ tro multe de veturiloj kun tro multe de toksaj gasoj. Ili pensas la problemo estas la gasaj kvantaj limoj, kiu faras la Usono aŭ la Eŭropa Unio por purigi la aeron.

Estas ankaŭ homoj, kiu bonvenas striktaj limoj kontraŭ aerpoluado. Estas egala, se estas aerpoluado-limoj de la usono aŭ de la Eŭropa Unio. Sed disvastigi tion opinion ne estas facile.
Ripete. Negramatike.

Altebrilas (User's profile) July 4, 2017, 10:46:14 AM

Troleto kaj trolego

Altebrilas (User's profile) July 5, 2017, 9:05:31 PM

Tram_Amiko:
Altebrilas:Nun ŝajnas, ke Eŭropunio dividiĝas laŭ tri partoj: Germanio, kun nordaj landoj, Francio, kun sudaj landoj kaj la ekssoveta bloko. Mi ne bone vidas kio povas bremsi tiun pli-kaj-plian dividiĝon. Ĉu esperantistoj povus helpi krei komunan senton en nia kontinento?
Mi timas, ke la Eŭropa Unio bezonas pli ol Esperanton por estos bona Unio.
Sed mi konsentas kun vin, ke Esperanto povas helpi krei komunan senton. Ne nur en la futuro, sed ankaŭ nun.

Mi estas germano, kaj mi estas maltrankvila, kiam mi legis, ke homoj en Ĉeĥio komparas la Europa Unio kun la Varsovia Kontrakto kaj komparas Berlino kun Moskvo. Por ke mi estas maltrankvila sed ankaŭ mi estas perpleksa kaj kolera.

Multaj homoj en Germanio pensas la ekonomia problemoj de aliaj statoj de la Eŭropa Unio nur estas la problemoj de tiuj statoj. Sed ekzistas ankaŭ homoj en Germanio, kiu scias, ke la germana eksporta pluso generas eksporta Minuso en aliaj statoj de la Eŭropa Unio.

Tiu problemo ne estas nova. Tiu problema ekzistis ankaŭ antaŭ la fondo de la Eŭropa Unio! Kaj la problemoj kun la eksportaj Plusoj de unuaj statoj kaj la eksportaj minusoj de aliaj statoj oni povas pli bone solvi en la Europa Unio.

Sed vi ne povas pli bone solvi la problemon kun la detruo de la Eŭropa Unio!

Kaj la komparo de Unia Eŭropo kun la Varsovia Pakto venenas la konversacio.
Eble tiu-ĉi forumo estas okazo montri al la publiko ke Esperanto povas helpi homojn el malsamaj landoj debati pri malfacilaj problemoj. En niaj reciprokaj landoj, Francio kaj Germanio, oni ne vidas la aferojn sammaniere. Pri tio kulpas la loka kulturo, aŭ propagando. Ni ne rezonas el la samaj antaŭsupozoj, el la samaj hipotezoj.

La unua tasko estas kompreni tiujn hipotezojn, kaj esperi atingi komunan vidpunkton de la problemo. Poste, ĝi apros pli facile solvebla, t.e. la solvoj aŭ la obstakloj aperos pli klare ambaŭflanke.

Back to the top