Aller au contenu

En la ĵurnalo Hannoversche Allgemeine Zeitung estis artikolo pri Herzberg kaj Esperanto

de Tram_Amiko, 12 mai 2017

Messages : 8

Langue: Esperanto

Tram_Amiko (Voir le profil) 12 mai 2017 15:12:40

Herzberg estas urbo en la Harz. La Harz estas regiono en la mezo de Germanio proksime de la studenta urbo Göttingen.
Herzberg estas Esperanto-urbo.
En la ĵurnalo Hannoversche Allgemeine Zeitung estis artikolo pri Herzberg kaj Esperanto.
Vi povas legi la artikolon ĉi tie:
http://www.haz.de/Nachrichten/Der-Norden/Uebersich...
La artikolo estas en germana lingvo.
Sed en la interreta paĝo de la ĵurnalo vi trovus ankaŭ mallongan filmon en esperanta lingvo: Peter Zilvar prezentas la esperantan lingvon.
Ĉi tie ankaŭ estas fotoj de la urbo: http://www.haz.de/Nachrichten/Der-Norden/Fotostrec...
externalImage.png
La foto kun la numero 13 montras la monumenton de d-ro Zamenhof. La monumento staras sur la Zamenhof-placo en Herzberg.
http://www.haz.de/Nachrichten/Der-Norden/Fotostrec...

alonsososo (Voir le profil) 16 mai 2017 08:36:56

Dankon pro dividi la novaĵon. La titolo de artikolo estas iom troigita. Sed troigi estas trajto de jurnalistoj.

Grown (Voir le profil) 16 mai 2017 11:43:10

alonsososo:Dankon pro dividi la novaĵo. La titolo de artikolo estas iom troigita. Sed estas trajto de jurnalistoj.
Troigiteco estas konita propaganda tekniko.

thyrolf (Voir le profil) 16 mai 2017 14:08:08

Oni ne babilu sen kontroli. En Herzberg oni faras mirigian laboron, mi estis tie. Peter kaj Zsofia jam agadas plurajn jardekojn por establi Esperantan komunon. Ili havas amasegon de libroj kaj gazetoj, pluraj vidindaĵoj de la urbo (inter alie la arbolernpado) estas provizitaj per ŝildoj, same kiel la enirŝildoj de la urbo.

Ili konstate okazigas pliklerigajn kursojn Esperantlingvajn. En pluraj gastejoj oni povas mendi Esperantlingve, ili havas ekspoziciejon en la kastelo, kaj multegaj da gastoj kaj grupe kaj unuope venas al la centro, kie estas vera centro kaj ne nur estas nomita tiel.

La kunlaboro kun la urba registaro estas bonega, la (plurajn milojn da Eŭroj kostinta) busto de Zamenhof staras sur placeto, kiun oni antaŭ mallonga tempo oficiale nomigis "Esperanto-placo"n, kaj lastfoje la SAT-kongreso tie okazis.

Neniu senpensanta babilanto rajtas malgrandigi tiun modelan kaj ampleksegan agadon! Ne klaĉu sed kopiu!

alonsososo (Voir le profil) 17 mai 2017 20:10:15

La atingoj de la centro certe estas laŭdinda ! Mi nur stumblis pro la vorto ĉefurbo.

kdl5000 (Voir le profil) 17 mai 2017 21:00:16

Miaopinie la plej laŭdinda atingo de la Interkultura Centro Herzberg estas la apogo de la uzo de E-o en ĝemelurba agado kaj junularaj kontaktoj inter la ĝemelurboj, precipe Góra en Pollando.

Tram_Amiko (Voir le profil) 26 juin 2017 22:43:06

Grown:
alonsososo:Dankon pro dividi la novaĵo. La titolo de artikolo estas iom troigita. Sed estas trajto de jurnalistoj.
Troigiteco estas konita propaganda tekniko.
Kelkfoje viaj avertoj eble pravas. Sed vi tro ofte avertas kun la same intenco.
Kiam homoj gojas pri ion, vi ofte interrompas la amuzon. Kelkfoje tiu estas grava. Sed tre ofte ne estas tre helpema.

Grown (Voir le profil) 1 juillet 2017 17:16:44

thyrolf:Oni ne babilu sen kontroli. En Herzberg oni faras mirigian laboron, mi estis tie. Peter kaj Zsofia jam agadas plurajn jardekojn por establi Esperantan komunon. Ili havas amasegon de libroj kaj gazetoj, pluraj vidindaĵoj de la urbo (inter alie la arbolernpado) estas provizitaj per ŝildoj, same kiel la enirŝildoj de la urbo.

Ili konstate okazigas pliklerigajn kursojn Esperantlingvajn. En pluraj gastejoj oni povas mendi Esperantlingve, ili havas ekspoziciejon en la kastelo, kaj multegaj da gastoj kaj grupe kaj unuope venas al la centro, kie estas vera centro kaj ne nur estas nomita tiel.

La kunlaboro kun la urba registaro estas bonega, la (plurajn milojn da Eŭroj kostinta) busto de Zamenhof staras sur placeto, kiun oni antaŭ mallonga tempo oficiale nomigis "Esperanto-placo"n, kaj lastfoje la SAT-kongreso tie okazis.

Neniu senpensanta babilanto rajtas malgrandigi tiun modelan kaj ampleksegan agadon! Ne klaĉu sed kopiu!
Saluton! Mi returnas frue. Mi ne komprenas ĉiun vian vorton. Iu bonvolu diri al mi pri kiel uzi Mac-an klavaron kaj antaŭ ĉio halti tiun damnetindetan literumkontrolilon, kiu ne scias ke mi fakte uzas Esperanton.

Tram_Amiko:
Grown:
alonsososo:Dankon pro dividi la novaĵo. La titolo de artikolo estas iom troigita. Sed estas trajto de jurnalistoj.
Troigiteco estas konita propaganda tekniko.
Kelkfoje viaj avertoj eble pravas. Sed vi tro ofte avertas kun la same intenco.
Kiam homoj gojas pri ion, vi ofte interrompas la amuzon. Kelkfoje tiu estas grava. Sed tre ofte ne estas tre helpema.
Amuze, MMM!!! Mff, ummrgg, arrhrrgh, nrranhahh! Mi ŝerce provas prezenti tion kiel io, sed tio fakte estas nenio. Kiam oni uzas propagandajn teknikojn, si preskaŭ ĉiufoje provas prezenti vastan senfruktaĵon da nenio kiel io. Ĉu tio estas amuza sufiĉe?

Retour au début