Contenido

Amuza, ironia, eraro en la anglalingva Vikipedio

de mkj1887, 21 de mayo de 2017

Aportes: 4

Idioma: Esperanto

mkj1887 (Mostrar perfil) 21 de mayo de 2017 21:22:17

La unua propozicio de la unua frazo de la artikolo en la anglalingva Vikipedio pri la ‘anglosfero’ estas en la fuŝangla. Rimarku, ke ekzistas aparta artikolo pri la ‘angla-parolanta mondo’. La rilato inter la du nocioj estas, ke la anglosfero estas strikta subaro de la angla-parolanta mondo – konsistante el la ‘kernaj’ parolantoj de la angla. Ne estas novaĵo, ke homoj kies gepatra lingvo ne estas la angla skribas por la anglalingva Vikipedio – kaj do neeviteble enlasas lingvajn erarojn – tamen estas sufiĉe ironie, ke, kiel dirite, la lingvaĵo de la unua propozicio de la unua frazo de la artikolo en la anglalingva Vikipedio pri al kernaj parolantoj de la angla estas fuŝa. La eraro konsistas el tio, ke ‘a simlar cultural roots’ estu ‘similar cultural roots’ – tio estas, manku tiu komenca ‘a’. Jen la ligo al la artikolo pri la anglosfero. (Kaj jen la ligo al la artikolo pri la angla-parolanta mondo.)

novatago (Mostrar perfil) 23 de mayo de 2017 10:43:37

Kial tio gravas? Mi komprenas tion, kion vi celas diri. Tamen, Vikipedio estas redaktebla de ĉiu. Korektu la eraron kaj daŭrigu vian vivon. ridulo.gif

Ĝis, Novatago.

mkj1887 (Mostrar perfil) 23 de mayo de 2017 12:42:41

novatago:Kial tio gravas? Mi komprenas tion, kion vi celas diri. Tamen, Vikipedio estas redaktebla de ĉiu. Korektu la eraron kaj daŭrigu vian vivon. ridulo.gif

Ĝis, Novatago.
La diablo estas en la detaloj.

Grown (Mostrar perfil) 24 de mayo de 2017 08:58:23

mkj1887:
novatago:Kial tio gravas? Mi komprenas tion, kion vi celas diri. Tamen, Vikipedio estas redaktebla de ĉiu. Korektu la eraron kaj daŭrigu vian vivon. ridulo.gif

Ĝis, Novatago.
La diablo estas en la detaloj.
Male, iuj senlacaj kontributantoj kaj administristoj tie estas apud la diablo. La kvalifika parto de Vikipedio estas venena, kaj bazita pri potencia. En, Vikipedio similanta Wikihow, la artikola povo pliiĝi estas malgrandiĝanta rimedo sen klaraj proprantoj, do homoj ne plu povas aldoni multe da novan enhavon de si mem, kaj tial kvareli je la rimedo, malgraŭ ke la rimedo estas senpaga. Petrolo kaj akvo estas paga, sed tio ne ŝanĝas kia rimedo tiuj estas.

Volver arriba