לתוכן העניינים

Prezidanto, prezidento...

של Kriketo, 23 במאי 2017

הודעות: 2

שפה: Esperanto

Kriketo (הצגת פרופיל) 23 במאי 2017, 12:31:16

Saluton al vi!
Eble la demando jam estis multfoje diskutita...
Laŭ mi, ŝtatestro nomiĝas "Prezidanto", ĉu ne? Evidente, la vorto venas el la nuna participo. Tiel, oni dirus "La prezidinto Obama", "la prezidanto Trump", kaj (eble...) "la prezidonto Pence", ĉu ne?
Sed oni vidas ankaŭ la vorto "prezidento" (ekz. la hodiaŭa Esperanta Retradio : http://esperantaretradio.blogspot.ch/2017/05/se-gi... ). Ekzistas vere la vorto "prezidento"? Kio estas la diferenco?
Mi dankas vin por la klarigo!

thyrolf (הצגת פרופיל) 23 במאי 2017, 15:36:55

el vortaro.net, la enreta versio de la Plena Ilustrita vortaro:

prezident/o = prezidanto 3.
prezidentejo. Domo, palaco, kie sidas la prezidento k liaj diversaj oficejoj.



*prezid/i (tr)

1 Konduki en ordo la diskutojn: prezidi en kunsido, en tribunalo, en parlamentoB; prezidi super la debatoj; mi prezidos en la kongreso ne kiel aŭtoro, sed kiel «la plej kompetenta E-isto»Z; li lerte prezidis la UN-asembleonM.

2 Havi la plej altan oficon en la gvidado de organizaĵo, regno k.a.
prezidado. Agado de tiu, kiu prezidas.

prezidanto

1 Tiu, kiu prezidas en kunveno, kunsido: elekti prezidanton por la laborkunsido; prezidanto de la kongreso.

2 Tiu, kiu gvidas, kiel ĉefo, la laboradon k administradon de organizaĵo, estraro ks: la prezidantoj de landaj asociojZ; la prezidanto de UEA, de la Plenum-Komitato de SAT; la prezidanto de grava firmo.

3 Respublikestro: la prezidanto de la Germana Federacia Respubliko.

prezidantaro. prezidanta kolektivo.

prezidanteco. Titolo k funkcio de prezidanto.

aĝoprezidanto. Plej aĝa membro de kunveno, rolanta kiel provizora prezidanto.

vicprezidanto. Helpanto k eventuala anstataŭanto de prezidanto: se mortas la prezidanto de Usono, la vicprezidanto aŭtomate fariĝas prezidanto.

לראש הדף