Pesan: 8
Bahasa: Esperanto
Kriketo (Tunjukkan profil) 23 Mei 2017 13.05.22
Li alvenis en la urbo. Ŝajnas al mi ke ekzistas movado, do kial oni ne diras "Li alvenis en la urbon"?
thyrolf (Tunjukkan profil) 23 Mei 2017 15.40.57
Li alvenis en la urbo. Er kam in der Stadt an.
Li venis en la urbon. Er kam in die Stadt.
Kriketo (Tunjukkan profil) 23 Mei 2017 16.01.17
pace (Tunjukkan profil) 9 Juni 2017 21.38.25
http://tatoeba.org/eng/sentences/search?query=alve...
sergejm (Tunjukkan profil) 10 Juni 2017 09.45.43
Eble oni volis diri ion similan al "Li alvenis al sia celo en la urbo", sed tiam oni devas koni la celon.
En la tatoebaj frazoj mi trovis neniun, kie "en la urbo" estis uzata pro la senco, sed ne influo de aliaj lingvoj.
Vi povas trovi en tekstaro.com "alven\VF en". Plejparte ĝin sekvas akuzativo aŭ neesperantigataj urbonomoj, kiam estas uzata nominativo, plejparte tio signifas tempon aŭ manieron de movo. Sed iam nominativo estas uzata en lokoj (alvenis en Kopenhago"), eĉ ĉe Zamenhof, kiun uzon mi ne komprenas.
Neuzo de akuzativo povas ŝanĝi sencon:
"Li alvenis en la trajnon" - li verŝajne veturos per la trajno.
"Li alvenis en la trajno" - li jam veturis per la trajno.
raffadalbo (Tunjukkan profil) 15 Juni 2017 14.15.58
Oni povas diri "alveni al la urbo" ĉar "al" neniam volas la akusativon.
Sed "en" postulas la akusativon ĉiam kiam estas moviĝo.
Kaj denaskaj lingvoj povas havi esceptojn, Esperanto ne.
Tamen PMEG klarigas ke eblas "subkomprenataj celoj". Ekzemple oni povus diri ni alvenis en Kopenhago kiel mallongigo de ni alvenis en la stacidomon kiu estas en Kopenhago.
Mi kredas ke tia mallongigo estas permesata sed ne konsilinda.
tom789 (Tunjukkan profil) 19 Juni 2017 04.30.44
He came to Irvine in Durban on.
He came to Irving in Die Stadt. golden slot
sergejm (Tunjukkan profil) 20 Juni 2017 15.57.00
"Li alvenis en la urbo" taŭgas nur se la celo (al Irving) estas konata el kunteksto.