Viestejä: 20
Kieli: Esperanto
Miland (Näytä profiilli) 20. toukokuuta 2008 7.41.59
Verda stelo por la unua ĝusta respondo!
Jen konsileto se bezonita:
desegnu planojn de la niveloj de la kubo, kiel desegnitaj planoj de la etaĝoj de konstruaĵoj.
sergejm (Näytä profiilli) 20. toukokuuta 2008 11.09.08
Se kelkfojaj samdirektaj movoj estas kalkulataj kiel unu: 1680
Nun ne estas facile uzi Excel, estis skribita programo.
Miland (Näytä profiilli) 20. toukokuuta 2008 12.57.35
sergejm:Se la turo...La turo povas movi nek malantauen, nek maldekstren, nek malsupren, kaj ne nenecese malrapide (unu paŝo foje en direkto laŭ kiu pli ol unu paŝoj eblas).
Tamen, bedaŭrinde, laŭ mia kalkulo, vi malpravas.
Mi kalkulis la solvon unue uzante nur paperon kaj krajonon! Mi ĵus kontrole rekalkulis ĝin uzante Excel - la lasta estas utila por neteco kaj por kontroli kalkulojn, sed ne necesa.
Provu denove.
Filu (Näytä profiilli) 20. toukokuuta 2008 13.51.58
Tiu, kiu nenion provas, neniun verdan stelon gajnas...
Filu (Näytä profiilli) 20. toukokuuta 2008 13.55.08
20+
20*6+
20*6*21+
20*6*21*56
Miland (Näytä profiilli) 20. toukokuuta 2008 13.55.32
Filu:Tiu, kiu nenion provas, neniun verdan stelon gajnas...La proverbo pravas, la provo mistrafas!
Provu uzi analogan metodon al la alia problemo.
Mi aldonis konsileton al la problemo.
Filu (Näytä profiilli) 20. toukokuuta 2008 14.12.41
Filu:143 766Nature, laŭ la operacioj menciitaj en mia posta mesaĝo, mia respondo legiĝu 143 780
Tiu, kiu nenion provas, neniun verdan stelon gajnas...
Sed tamen en ambaŭ kazoj malbonas la respondo...
Filu (Näytä profiilli) 20. toukokuuta 2008 14.26.20
Tiu, kiu timas mokon, nur malmulte valoras...
Miland (Näytä profiilli) 20. toukokuuta 2008 14.30.50
Filu (Näytä profiilli) 20. toukokuuta 2008 14.57.53
Miland:"menciitaj en mia posta mesaĝo"? Tio estas la via, ĉu? Se jes, vi ne faris kiel mia konsileto, ĉu? La solvo estas nek 143, nek 780, nek eĉ 143780!Vi estas anglalingvano kaj konsekvete skribus 143,780 kie mi, franclingvano, skribus 143 780. En Esperanto, tamen kaj malkiel al la angla lingvo, komo indikas eko de la frakcia parto de nombro.
Ho nu! Mi nun scias, ke 143 780 ne estas bona respondo.