Mergi la conținut

Ĉu plaĉus nova, sen-nacia koresponda servo?

de bdalfavero, 7 iunie 2017

Contribuții/Mesaje: 4

Limbă: Esperanto

bdalfavero (Arată profil) 7 iunie 2017, 00:08:00

Saluton, ĉiuj!

Kiam mi unue eklernis Esperanton, estis malfacile trovi plumamikojn. Do, mi volas starigi programon por korespondado. Estus granda helpo, laŭ mi, korespondi kun aŭ aliaj novuloj aŭ kun spertoj esperantistoj. Tiel via scio de la lingvo pliboniĝus dum kutima konversacio.

Ĉu tiu ĉi ideo plaĉas al vi?

Komprenu, ke tiu ĉi programo ne estas nur por komencantoj, sed por ĉiuj esperantistoj, kiuj volas korespondi.

Dankon! Mi atendas viajn vidpunktojn.

bdalfavero

thyrolf (Arată profil) 7 iunie 2017, 05:58:34

Mi ne trovas tion bona ideo. La graveco de korespondado bedaŭrinde malkreskis dum la jaroj, kaj nun denove spliti la ankoraŭ ekzistantajn ofertojn estas kontraŭcela.

Pli bone uzi la ekzistantajn eblecojn, ekz. ĉe

adresaro.org

aŭ ĉe
edukado.net/komunumo/korespondaservo

raffadalbo (Arată profil) 13 iunie 2017, 20:19:47

bdalfavero:Mi volas starigi programon por korespondado. Estus granda helpo, laŭ mi, korespondi kun aŭ aliaj novuloj aŭ kun spertoj esperantistoj. Tiel via scio de la lingvo pliboniĝus dum kutima konversacio.
Mi kredas ke thyrolf pravas, ĉefe kiam li atentigas ke jam ekzistas eblecoj
(kaj, laŭ mia impreso, ne bonsuksesaj).

Tamen, kial ne? Vi povas provi.
Gravas tamen fari ion malsaman - korespondan servon kiu ne estu kopio de aliaj, sed nova tipo aŭ nova aranĝo.

thyrolf (Arată profil) 17 octombrie 2018, 14:07:58

kaj nun: pri korespondado. Kaj pri la solvo trovi korespondantojn.

Înapoi mai sus