Ĉu plaĉus nova, sen-nacia koresponda servo?
ya bdalfavero, 7 Juni 2017
Ujumbe: 4
Lugha: Esperanto
bdalfavero (Wasifu wa mtumiaji) 7 Juni 2017 12:08:00 asubuhi
Kiam mi unue eklernis Esperanton, estis malfacile trovi plumamikojn. Do, mi volas starigi programon por korespondado. Estus granda helpo, laŭ mi, korespondi kun aŭ aliaj novuloj aŭ kun spertoj esperantistoj. Tiel via scio de la lingvo pliboniĝus dum kutima konversacio.
Ĉu tiu ĉi ideo plaĉas al vi?
Komprenu, ke tiu ĉi programo ne estas nur por komencantoj, sed por ĉiuj esperantistoj, kiuj volas korespondi.
Dankon! Mi atendas viajn vidpunktojn.
bdalfavero
thyrolf (Wasifu wa mtumiaji) 7 Juni 2017 5:58:34 asubuhi
Pli bone uzi la ekzistantajn eblecojn, ekz. ĉe
adresaro.org
aŭ ĉe
edukado.net/komunumo/korespondaservo
raffadalbo (Wasifu wa mtumiaji) 13 Juni 2017 8:19:47 alasiri
bdalfavero:Mi volas starigi programon por korespondado. Estus granda helpo, laŭ mi, korespondi kun aŭ aliaj novuloj aŭ kun spertoj esperantistoj. Tiel via scio de la lingvo pliboniĝus dum kutima konversacio.Mi kredas ke thyrolf pravas, ĉefe kiam li atentigas ke jam ekzistas eblecoj
(kaj, laŭ mia impreso, ne bonsuksesaj).
Tamen, kial ne? Vi povas provi.
Gravas tamen fari ion malsaman - korespondan servon kiu ne estu kopio de aliaj, sed nova tipo aŭ nova aranĝo.
thyrolf (Wasifu wa mtumiaji) 17 Oktoba 2018 2:07:58 alasiri