Tästä sisältöön

Renkonto por novuloj dum la Hispana Esperanto-Kongreso

Tonyodb :lta, 8. kesäkuuta 2017

Viestejä: 1

Kieli: Esperanto

Tonyodb (Näytä profiilli) 8. kesäkuuta 2017 17.23.09

Post du semajnoj komenciĝos la Hispana Kongreso de Esperanto en Teruelo (Aragono). La programon eblas legi en tiu ĉi ligilo: http://www.esperanto.es/hef/index.php/kongreso/337

Ĝi inkludas la programerojn de la kongreso mem (23-25 de junio), kaj ankaŭ de aliaj aktivadoj kiuj komenciĝos en la antaŭaj tagoj de la semajno, ĉu en Teruelo mem ĉu en Zaragozo aŭ Madrido. Inter ili, oni programis renkonton por novaj esperantistoj, lernantoj, aŭ ĝenerale tiuj kiuj neniam ĉeestis esperantistan renkontiĝon, la 22an de junio.

Se vi volas lerni la lingvon, praktiki, ĝui la etoson, kaj la vorto "Kongreso" timigas vin, tiu renkonto povas esti la pordo malfermita por iom post iom eniri la komunumon.

Vidu la detalojn ĉe: http://www.esperanto.es/hef/index.php/kongreso

Takaisin ylös