Al la enhavo

La vorto "samideano"

de antoniomoya, 2008-majo-20

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

antoniomoya (Montri la profilon) 2008-majo-20 20:25:16

Karaj geamikoj:
Mi estas nur komencanto, sed mi volus demandi vin kion vi interpretas, kion vi havas en vian menson kiam vi diras la vorton "samideano"? Kion ĝi signifas por vi?
Dankon al ĉiuj.

Trold (Montri la profilon) 2008-majo-20 21:59:27

Bona demando!
Por mi temas pri la konscio senti sin loĝanto de la sama planedo eĉ se ni ĉiuj venos de tre diferenca landoj kun malsamaj kulturoj kaj lingvoj. Ankaŭ temas pri senti sin parto kaj kun-kreinto de unu nenacia kulturo.

ermanno (Montri la profilon) 2008-majo-20 22:06:39

antoniomoya:Karaj geamikoj:
Mi estas nur komencanto, sed mi volus demandi vin kion vi interpretas, kion vi havas en vian menson kiam vi diras la vorton "samideano"? Kion ĝi signifas por vi?
Dankon al ĉiuj.
Pardonu min, mi faris tajperaron, sed mi ne scias, kiel nuligi ĉi tiun mesaĝon. Ĝis!

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-majo-21 00:30:04

Mi opinias ke ĝi signifas la kredon ke Esperanto estas bona solvo de la problemo de internacia (ne/mal/mis)komunikado. Ke Esperanto permesas homojn de malsimilaj landoj, kulturoj, kaj lingvoj kunparoli sen jaroj da malfacila laboro kaj sen la trudo de la nacia lingvo de iu je la aliaj.

"Samideanoj" estas homoj kiuj lernas Esperanton. Estas ne ĵus UNU kialo lerni Esperanton, sed, se vi lernas ĝin, vi trovos ke iuj aliaj homoj lernis ĝin ankaŭ ĉar multaj da la samaj ideoj tuŝis ilin.

Se oni ne havas kialojn lerni Esperanton, kial oni devus fari ĝin?

Frankp (Montri la profilon) 2008-majo-21 11:02:33

samideano
signifas por mi:

Komuna lingvo ne estas la solvo por ĉiu problemoj sed estas taŭga ilo por serĉi komune al solvoj.

Filu (Montri la profilon) 2008-majo-21 14:34:36

Maël Spiga:La vorto "samideano" estas ekskluziva saluto el esperantistoj al esperantistoj. Ĉi tiu vorto signifas (mi tradukos en la hispana; via kaj mia naskita lingvo): sami = el mismo, el equivalente , de = desde, procedente de, -an = sufijo de pertenencia a grupo, -o = terminación de palabra sustantiva. Ĉi tiu saluto signifas ke vi, mi, ni, ĉiu esperantistoj, estas egalaj fratoj.
Mi ne scias la hispana, sed tamen laŭ mi 'samideano' dispartiĝas je sam-ide-an-o, ne sami-de-an-o.

Sam-ide-an-o: homo, kiu kiel vi kredas je Esperanto (je la ideo malantaŭ Esperanto).

Simile, ni povas havi:
Via sam-land-an-o: homo, kies lando estas la sama ol la via;
Via sam-klas-an-o: ano el via klaso;
Via sam-planed-an-o: homo el la sama planedo ol vi (tio estas: la tuta homaro);

Mi eĉ foje uzis 'simil-latitud-an-o', parolante al ruso. La latitudo de lia urbo similis tiu de la mia, sed tamen niaj urboj estis en malsamaj landoj kaj pluraj miloj da kilometroj for unu de la alia. Tamen, pro nia komuna nordeco ni ambaŭ estis tiumomente spertintaj longajn malvarmajn monatojn en vintro, kaj do laŭ mi taŭgis la vorto.

sal.gif

Dreamlight (Montri la profilon) 2008-majo-21 20:58:42

Maël Spiga:
La vorto "samideano" estas ekskluziva saluto el esperantistoj al esperantistoj. Ĉi tiu vorto signifas (mi tradukos en la hispana; via kaj mia naskita lingvo): sami = el mismo, el equivalente , de = desde, procedente de, -an = sufijo de pertenencia a grupo, -o = terminación de palabra sustantiva. Ĉi tiu saluto signifas ke vi, mi, ni, ĉiu esperantistoj, estas egalaj fratoj.

Ĝis revido, bonaj samideanoj!
Aŭ Sama, ideo, kaj an, tiel, persono de la sama ideo.

Araneo (Montri la profilon) 2008-majo-21 22:27:26

Aŭ Sama, ideo, kaj an, tiel, persono de la sama ideo.
Bona vorto ankaŭ estas 'samlingvano'.
Amikece Vili

Filu (Montri la profilon) 2008-majo-22 16:39:45

Maël Spiga:Vi pardonu min malgajo.gif
Nepardonpetinde, nature, estimata samideano!

antoniomoya (Montri la profilon) 2008-majo-22 17:31:46

Maël, mi sciis ekde mi legis vian mesaĝon ke vi eraris, ĉar mi bone scias la signifon de la vorto "samideano" (sam-ide-ano), membro de la sama ideo. Sed mi volis korekti neniom. Tio kio min interesis estis la "penso" ke vi ĉiuj havas en via kapo kiam vi diras al iu "samideano-n", ĉar mi ne scias ĉu "la interna ideo" (la idealo) originala de la lingvo malaperis, kaj nuntempe restas nur ia "kultura sento" kaj neniom plu.

Pardonu miajn erarojn, sed memoru ke mi estas nur dumonata komencanto okulumo.gif

Reen al la supro