去目錄頁

kial oni ne falas en la lito dum la dormo

thyrolf, 2017年6月13日

讯息: 8

语言: Esperanto

thyrolf (显示个人资料) 2017年6月13日上午7:55:40

Pardonu, la titolo devas esti: Kial oni ne falas EL la lito dum la dormo?

Hodiaŭ matene miaj litaĵoj troviĝis antaŭ la lito, do mi dum la nokto certe batalis forte. Sed mi mem ne falis el la lito. Tial mi miras: Kial homoj ne falas el la lito dum la longhora dormado. Oni ja ne dormas en kuvo, sed sur ebena matraco!

vespi (显示个人资料) 2017年6月14日下午1:14:54

oni ne falas el la lito dum la dormo, ĉar la korpo normale ne povas moviĝi. ankaŭ, kvankam vi dormas, la korpo "scias", ke ne devas fali. do, se vi movas, almenaŭ vi ne falas (normale).

Koracio (显示个人资料) 2017年6月15日上午9:01:02

Humoro:

Du Hungaraj iamaj komilotonoj havas novan teorion pri tio. La gradeco de tiu teorio estas, ke ĝi ankaŭ detalas, kial oni ne povas ellitiĝi facile.

La teorio enkondukas koncepton litgravitacion, kiu efikas inter lito kaj homa korpo. Ĝi estas mezurita en Newtono, kaj ĝia signo estas g(lito). Ĝi ekigas en pezocentro de homo, kaj ĝia direkto montras al pezocentro de lito. Ĝia kontraŭforto estas littiranta forto, kiun signifikas F(littiranta).

Kiam la homo enlitigas aŭ ellitiĝi volas, la lito malfermas vermotruon al Saturno, kaj interakcias kun hidrogeno kaj amonio de Saturno. En la reakcio la lito gajnas elektronojn el la hidrogeno kaj amonio, kaj ĝi altiras la ionojn. Per tiu ĝi malgrasiĝas, kaj povas pligrandigi sian gravitadon. Ĝi fermas la vermotruon, kiam oni rigardas sub ĝi, ĉar se oni povus vidi la vermotruon, povus okazi katastrofon. Malsanejaj litoj ne faras tiun, ĉar oni povus vidi la vermotruon sub ili.

Ĝian grandecon efikas plua faktoroj. Unu estas la tempo ĝis kiam la vermotruo estas malfermita. Aliaj estas laceco de homo, kaj diferenco inter temperaturoj mezuritaj ekstere kaj sub kovrilo. Ĝi estas proporcia al tiuj kvantoj ĝis ĝia maksimumo. Ĝia maksimumo estas 940 Newtonoj, ĉar por ĝi devas reakti kun plena gaskvanto de Saturno. Tiu povas okazi morton de homo.

thyrolf (显示个人资料) 2017年6月15日下午12:18:51

Aha, dankon, nun mi ĉion komprenas. Ĉu ekzistas atentigilo, kiu fajfas kaj vekigas homon, se li estas en danĝero de mortiĝo?

Altebrilas (显示个人资料) 2017年6月17日下午1:11:19

Jes, oni povas fali en lito, sed nur sonĝe kaj ofte en aliajn lokojn pli profundajn. Feliĉe, post la vekiĝo, oni konstatas ke estas pli da timo ol da doloro. okulumo.gif

Bilbo22 (显示个人资料) 2017年8月15日上午9:07:50

vespi:oni ne falas el la lito dum la dormo, ĉar la korpo normale ne povas moviĝi. ankaŭ, kvankam vi dormas, la korpo "scias", ke ne devas fali. do, se vi movas, almenaŭ vi ne falas (normale).
Jes, mi opinias ke ia maniere vi tute pravas. Nia subkonscia singardo ne dormas. Eks : ofte dormas mia filino kiam ni vojaĝas motorcikle kaj, kvankam ŝi profunde dormas, kvankam mi akcelas, bremsas kaj sinuas la vojo, ŝi, feliĉe, ne falas. Do, dormu milde, via subkonscio zorgas pri vi, kaj via lito malpli rapidas ol motorciklo okulumo.gif.

Bilbo22 (显示个人资料) 2017年8月15日上午9:30:39

Humuro :
Iam, ĉe psikologo
-Dokoro, ĉi nokte, dum la tuta nokto sonĝis mi esti besto. Ĉu gravas ?
- Tute ne, ofte ni sonĝas esti besto. Kia besto estis vi ?
- Mi sonĝis esti ĉevalon.
- Bone, kaj kion faris vi ĉevale ?
- Mi paŝtigis, paŝtigis kaj paŝtigadis.
- Do, kia problemo estas via ?!?
- Matene, mi ne plu havis matracon !
- ?!?... :-\

Bilbo22 (显示个人资料) 2017年8月16日上午5:58:20

讯息已经隐藏了。

回到上端