Zum Inhalt

#freeBogatov – 19-a kaj 20-a de junio: Tutmonda alvoko al agado: protestaj memfotoj – Rusiaj ambasadejoj

von Kliphph, 19. Juni 2017

Beiträge: 10

Sprache: Esperanto

Kliphph (Profil anzeigen) 19. Juni 2017 05:24:48

#freeBogatov – 19-a kaj 20-a de junio: Tutmonda alvoko al agado: protestaj memfotoj – Rusiaj ambasadejoj

Dmitrij Bogatov, matematikisto kaj esperantisto, estis arestita la 6an de aprilo, surbaze de falsaj akuzoj, kaj riskas punon je 20 jaroj da malliberejo. Malmultaj opinias, ke Bogatov estis arestita, nur ĉar li havis, elirnodon de Tor en sia hejma servilo. Lia familio, amikoj kaj advokatoj petas internacian helpon por protesti kontraŭ tiu terura maljusteco, dum Dimitrij plu estas malliberigita.

#freeBogatov ŝatus vidi manifestojn en la tuta mondo la 19an kaj 20an de junio 2017. Se vi estas proksime de ambasadejo aŭ konsulejo de Rusio, iru tien kaj memfotu vin antaŭ la konstruaĵo, menciante lian nomon. Se vi estas malproksime de rusiaj oficialaj ejoj, memfotu vin antaŭ loka rekonebla loko. Ekzemple, la Eiffel-turo en Parizo.

Poste, sendu la foton en tviteron per la kradvorto #freeBogatov, kaj ĝi estos diskonigita en la sociaj retoj. Aldonu mesaĝon laŭ via plaĉo, indiku vian urbon aŭ landon. Ni okupiĝos pri la cetero.
Vi ankaŭ povas sendi mesaĝon anonime, kaj se vi preferas, vi povas ankaŭ kaŝi vian vizaĝon por protekti vian sekurecon. Via sekureco ĉiam estos nia ĉefa zorgo.

Kiu vi estas?
Ĉu koncernata civitano, ĉu aktivulo, kodrompisto aŭ eble #Anonymous. Vi maltrankviliĝas pri la monda represio kontraŭ la aktivuloj, kiuj luktas por respekto de la privata vivo. Ni ne deziras, ke vi plenumu malobeeman agadon, aŭ kolektu homamason. Ni nur esperas, ke vi fotos vin, sola aŭ kun kelkaj amikoj. Tio estas simpla solidereca ago. Solidareco, kiu vere estas necesa en tia epoko

Kial protesti?
Ni ŝatus, ke vi legu tion, kion Electronic Frontier Foundation kaj Acces Now skribis pri la situacio de Bogatov kaj ties impliko.
https://www.eff.org/deeplinks/2017/04/access-now-a...
Kien iri?
Jen listo de ĉiuj diplomataj misioj de Rusio en la mondo:
https://en.wikipedia.org/wiki/List_of_diplomatic_m...
Amaskomunikila kontakto kaj organizanto
Ksenia estas en rekta rilato kun la familio, amikoj kaj advokato de Bogatov, kaj taskita pri kunordigado de tiuj agoj.
Retpoŝtadreso: ksenia@radicalcinema.org
Tvitero: @edok_lotosov
Jabber: xeniax@xmpp.ninja
Fil: @ksenia_f

Retpaĝaro: https://freebogatov.org/eo/
Tvitero: https://twitter.com/freeBogatov
Fejsbuko: https://www.facebook.com/pg/freeBogatov/

externalImage.png

Kliphph (Profil anzeigen) 19. Juni 2017 19:12:58

Esperantistoj kampanjas por liberigi Bogatov

Komence de aprilo en Moskvo estis arestita Dmitrij Bogatov, esperantisto, komputisto kaj matematikisto. Oni akuzas lin pri disvastigo de “alvokoj al terorismo”. La 19-an kaj 20-an de junio ankaŭ esperantistoj partoprenos kampanjon por lia liberigo.

La 25-jara Dmitrij Bogatov estas membro de la Moskva Esperanto-Asocio MASI. Li estis kaptita de la polico la 6-an de aprilo pro suspekto pri alvokoj al publika malordo lige kun manifestacio, kiu okazis en la centro de Moskvo la 2-an de aprilo.

Laŭ akuzo li sub la kaŝnomo “Ajrat Baŝirov” en la reto instigis manifestaciantojn porti al la Ruĝa Placo “ĉifonojn, botelojn, benzinon, terebinton kaj ŝaŭmplaston”. Laŭ liaj advokatoj pri la alvoko kulpas ne li, sed alia persono, kiu uzis lian elirnodon de la sistemo Tor, kiu permesas anoniman aliron al la reto.

De tiam Dmitrij Bogatov restas malliberigita. En majo la homrajta organizaĵo Memorial rekonis lin kiel politikan prizonulon. La 19-an kaj 20-an de junio okazas internacia kampanjo por lia liberigo, kiun partoprenos almenaŭ kelkaj esperantistoj.

La kampanjo havas retejon ankaŭ en Esperanto, kaj ĝuste la 19-an kaj 20-an de junio la celo estas, ke eksterlandaj subtenantoj fotu sin kun afiŝo subtena al Bogatov ĉe rusiaj reprezentejoj, kaj poste afiŝu la fotojn en la reto kun la etikedo #freeBogatov.

Libera Folio petis ke Irina Gonĉarova, la kunordiganto de MASI, respondu al kelkaj demandoj lige kun la kampanjo.

Libera Folio: Kial laŭ vi gravas, ke esperantistoj partoprenu en la kampanjo?

Irina Gonĉarova: – La afero de Bogatov estas afero de nova generacio, afero de gejunuloj. Nun en la politika vivo de Rusio ĝi estas sekvata de multaj homoj. Ĉiuj liberemaj aŭ neŭtralaj amaskomunikiloj atentas ĝin – en gazetartikoloj, radioelsendoj, jutubkanaloj, blogoj, sociaj retoj ktp. Kaj ĉie aŭ preskaŭ ĉie estas mencio ke Dmitrij estas esperantisto. Foje venas specialaj demandoj ĉu pri li, ĉu al lia edzino Tatjana Fjodorova pri kio estas Esperanto, kial la junaj geedzoj elektis ĝin lerni kaj tiel plu, kaj Tatjana respondas, ke estas facile lernebla lingvo, pli justa ol la angla, la lingvo, kiu ebligas pli facilan komunikadon inter homoj – samkiel interreto.

– Ĉiuj tiuj paroloj kaj mencioj envenas tute nature, sen ajna fanatika trudo de esperantistoj, la temo aperas nur ĉar oni pri tio demandas. Tia natureco estas, laŭ mi, tre valora, ĝi neniel ŝajnas propagando de Esperanto. Aliflanke, se estas menciata internacia esperantista komunumo, venas la demando: kie do estas viaj samideanoj? Speciale nun – kiam la politikaj aktivuloj ekis organizadi agojn subtene al Dmitrij en aliaj landoj. Sur tiu fono apero de esperantistoj estas ne nur tre natura, sed ankaŭ tre dezirinda.

Kiaj ĝis nun estis la reagoj al la aferoj inter esperantistoj en Rusio kaj alilande?

– Malgraŭ ke en lastaj jaroj pli kaj pli da homoj venas al Esperanto-kursoj pro la noblaj idealoj de Esperanto, por pleja parto tio estas abstraktaĵoj. Jes, kelkaj membroj de la Moskva Esperanto-Asocio MASI ĉeestadis la juĝprocesojn de Dmitrij – por esprimi al li, sidanta en la kaĝo, sian homan subtenon. Sed ĉu veran solidarecon? Ĉu iu pretas por liberiga agado? Dume ŝajnas, ke ne. Pri pli aĝa generacio eĉ ne temas. Neniu pretas enplektiĝi en politikon, neniu pretas riski … Kaj laŭ mi gravas, ke decidoj pri protestaj agoj estu absolute memstaraj, estas privata afero de ĉiu homo.

– Mi admiras la rapidegan politikan maturiĝon de Tatjana, ŝiajn kuraĝon kaj senlacan diversflankan agadon por liberigi la edzon. Mi mem ĉeestis preskaŭ ĉiujn ĵuĝprocesojn, estis kun la protestantaj gejunuloj ĉe la Administrejo de la Prezidento dum la serio de unuopaj manifestacioj la 30-an de majo kaj korespondas kun Dmitrij per la socia interretmesaĝejo “Politika prizonulo”. Jen ĉio, pri kio mi povas raporti. Estas nia kulpo, ke ni maltro informas alilandajn esperantistojn pri la afero de Bogatov. Se oni ne scias – al kio oni reagu?

Kion vi esperas atingi per la kampanjo?

– Sincere dirante, persone mi ne kredas, ke la kampanjo povas iel influi al la verdikto. Ĝi dependos de multaj aliaj faktoroj, hazardaj koincidoj, la situacio en la lando en la tago de juĝado kaj tiel plu. Niaj protestaj agoj sur tiu fono estas, bedaŭrinde, tro malgravaj por iel influi. Amaskomunikiloj “aŭdeblas” nekompareble pli, sed ĉu sufiĉe por ke la ĵuĝo atentu ilin? Mi ĝojus erari … Kial do ni protestas, se tio nenion ŝanĝos? Mi ne konas la motivojn de la aliaj. Mi povas respondi nur pri mi mem. Simple – ne eblas ne. Mi mem bezonas tion – laŭ mia propra konscienco. Kaj se paroli pri Esperantujo – jen eblo montri esperantistan solidarecon al alilandanoj, ĉefe al multegaj rusiaj gejunuloj kaj interretuzantoj atentantaj la Bogatov-aferon, montri same nature, kiel Dmitrij kaj Tatjana mencias Esperanton.

Grown (Profil anzeigen) 7. Juli 2017 00:08:15

Kliphph:#freeBogatov – 19-a kaj 20-a de junio: Tutmonda alvoko al agado: protestaj memfotoj – Rusiaj ambasadejoj

Dmitrij Bogatov, matematikisto kaj esperantisto, estis arestita la 6an de aprilo, surbaze de falsaj akuzoj, kaj riskas punon je 20 jaroj da malliberejo. Malmultaj opinias, ke Bogatov estis arestita, nur ĉar li havis, elirnodon de Tor en sia hejma servilo. Lia familio, amikoj kaj advokatoj petas internacian helpon por protesti kontraŭ tiu terura maljusteco, dum Dimitrij plu estas malliberigita.

#freeBogatov ŝatus vidi manifestojn en la tuta mondo la 19an kaj 20an de junio 2017. Se vi estas proksime de ambasadejo aŭ konsulejo de Rusio, iru tien kaj memfotu vin antaŭ la konstruaĵo, menciante lian nomon. Se vi estas malproksime de rusiaj oficialaj ejoj, memfotu vin antaŭ loka rekonebla loko. Ekzemple, la Eiffel-turo en Parizo.

Poste, sendu la foton en tviteron per la kradvorto #freeBogatov, kaj ĝi estos diskonigita en la sociaj retoj. Aldonu mesaĝon laŭ via plaĉo, indiku vian urbon aŭ landon. Ni okupiĝos pri la cetero.
Vi ankaŭ povas sendi mesaĝon anonime, kaj se vi preferas, vi povas ankaŭ kaŝi vian vizaĝon por protekti vian sekurecon. Via sekureco ĉiam estos nia ĉefa zorgo.

Kiu vi estas?
Ĉu koncernata civitano, ĉu aktivulo, kodrompisto aŭ eble #Anonymous. Vi maltrankviliĝas pri la monda represio kontraŭ la aktivuloj, kiuj luktas por respekto de la privata vivo. Ni ne deziras, ke vi plenumu malobeeman agadon, aŭ kolektu homamason. Ni nur esperas, ke vi fotos vin, sola aŭ kun kelkaj amikoj. Tio estas simpla solidereca ago. Solidareco, kiu vere estas necesa en tia epoko
Ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo. Nekorekte.

Grown (Profil anzeigen) 7. Juli 2017 00:36:58

Kliphph:Ĉiuj tiuj paroloj kaj mencioj envenas tute nature, sen ajna fanatika trudo de esperantistoj, la temo aperas nur ĉar oni pri tio demandas. Tia natureco estas, laŭ mi, tre valora, ĝi neniel ŝajnas propagando de Esperanto. Aliflanke, se estas menciata internacia esperantista komunumo, venas la demando: kie do estas viaj samideanoj? Speciale nun – kiam la politikaj aktivuloj ekis organizadi agojn subtene al Dmitrij en aliaj landoj. Sur tiu fono apero de esperantistoj estas ne nur tre natura, sed ankaŭ tre dezirinda.

Kiaj ĝis nun estis la reagoj al la aferoj inter esperantistoj en Rusio kaj alilande?

– Malgraŭ ke en lastaj jaroj pli kaj pli da homoj venas al Esperanto-kursoj pro la noblaj idealoj de Esperanto, por pleja parto tio estas abstraktaĵoj. Jes, kelkaj membroj de la Moskva Esperanto-Asocio MASI ĉeestadis la juĝprocesojn de Dmitrij – por esprimi al li, sidanta en la kaĝo, sian homan subtenon. Sed ĉu veran solidarecon? Ĉu iu pretas por liberiga agado? Dume ŝajnas, ke ne. Pri pli aĝa generacio eĉ ne temas. Neniu pretas enplektiĝi en politikon, neniu pretas riski … Kaj laŭ mi gravas, ke decidoj pri protestaj agoj estu absolute memstaraj, estas privata afero de ĉiu homo.

– Mi admiras la rapidegan politikan maturiĝon de Tatjana, ŝiajn kuraĝon kaj senlacan diversflankan agadon por liberigi la edzon. Mi mem ĉeestis preskaŭ ĉiujn ĵuĝprocesojn, estis kun la protestantaj gejunuloj ĉe la Administrejo de la Prezidento dum la serio de unuopaj manifestacioj la 30-an de majo kaj korespondas kun Dmitrij per la socia interretmesaĝejo “Politika prizonulo”. Jen ĉio, pri kio mi povas raporti. Estas nia kulpo, ke ni maltro informas alilandajn esperantistojn pri la afero de Bogatov. Se oni ne scias – al kio oni reagu?

Kion vi esperas atingi per la kampanjo?

Sincere dirante, persone mi ne kredas, ke la kampanjo povas iel influi al la verdikto. Ĝi dependos de multaj aliaj faktoroj, hazardaj koincidoj, la situacio en la lando en la tago de juĝado kaj tiel plu. Niaj protestaj agoj sur tiu fono estas, bedaŭrinde, tro malgravaj por iel influi. Amaskomunikiloj “aŭdeblas” nekompareble pli, sed ĉu sufiĉe por ke la ĵuĝo atentu ilin? Mi ĝojus erari … Kial do ni protestas, se tio nenion ŝanĝos? Mi ne konas la motivojn de la aliaj. Mi povas respondi nur pri mi mem. Simple – ne eblas ne. Mi mem bezonas tion – laŭ mia propra konscienco. Kaj se paroli pri Esperantujo – jen eblo montri esperantistan solidarecon al alilandanoj, ĉefe al multegaj rusiaj gejunuloj kaj interretuzantoj atentantaj la Bogatov-aferon, montri same nature, kiel Dmitrij kaj Tatjana mencias Esperanton.
Ŝanĝbrilanta ĝeneraĵo. Trolongaĵo - malgraŭ ĉio, se vi estus malsincere, do vi ne konfesus tion, ĉu ne? Retorike.

Vi metanta la teknikaĵojn ĉe la fino uzis la Piedo En La Pordon teknikon. Min impresas. Mi antaŭrigardas identigi viajn teknikojn refoje.

thyrolf (Profil anzeigen) 7. Juli 2017 18:17:22

La ŝanĝbrilanta generalo kritikas la lingvan kapablon de la plej renoma "libera folio".

Tio enhavas certan gradon de aŭdaco, mi al mi permesas mencii. ridulo.gif

Grown (Profil anzeigen) 7. Juli 2017 22:47:28

thyrolf:La ŝanĝbrilanta generalo kritikas la lingvan kapablon de la plej renoma "libera folio".

Tio enhavas certan gradon de aŭdaco, mi al mi permesas mencii. ridulo.gif
Nekomprenite. Kiun ŝanĝbrilantan ĝeneralaĵon vi intencis signifi?

Vestitor (Profil anzeigen) 13. Juli 2017 22:34:41

Grown:
thyrolf:La ŝanĝbrilanta generalo kritikas la lingvan kapablon de la plej renoma "libera folio".

Tio enhavas certan gradon de aŭdaco, mi al mi permesas mencii. ridulo.gif
Nekomprenite. Kiun ŝanĝbilantan ĝeneralaĵon vi intencis signifi?
Negramatike.

Frano (Profil anzeigen) 26. Juli 2017 17:16:00

Grown (Profil anzeigen) 27. Juli 2017 22:47:01

Frano:Dmitrij Bogatov nun en hejma aresto
Ne vere suspekte, ĉu li informis?

Zurück nach oben