Mesaĝoj: 44
Lingvo: Esperanto
StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-07 16:48:11
Prave oni diras: "De ŝtelisto unu gesto estas ofte kulpatesto."
Estis iam ĉarlatano, kiu promesis trovi, kiu ŝtelis rublon. Kolektinte ĉiujn servistojn en la ĉambro, li estingis la lumon, kovris nigran kokon per kribrilo kaj ordonis ĉiujn vice aliri kaj, singarde karesinte la dorson de l' koko, ree lin kovri: tuj kiam la ŝtelisto tuŝos lin, li ekkrios per tuta sia voĉo.
- Ĉu ĉiuj aliris?
- Ĉiuj.
- Kaj ĉiuj karesis la kokon?
- Ĉiuj. Kaj la koko ĉe ne intencis krii!
- Ne - diris la ĉarlatano - mi ion suspektas; donu la lumon kaj montru ĉiuj kune la manojn! Rigardu - ĉiuj havas unu manon fulgitan, ĉar la ĉarlatano ŝmiris la nigran kokon per fulgo, nur unu junulo havas ambaŭ manojn purajn. Jen la ŝtelisto! - ekkriis la ĉarlatano kaj kaptis la blankmanulon ĉe la kolumo.
El: "Esperanto en dek lecionoj" de P. Wimmer
StefKo (Montri la profilon) 2021-januaro-19 21:59:07
Antaŭ multaj jaroj, tri soldatoj, malsataj kaj mizeraj pro la batalo, alvenis al malgranda vilaĝo.
La vilaĝanoj, suferantaj pro magra rikolto kaj la multjara milito, rapide kaŝis la malmulton kiu restis al ili por manĝi. En la vilaĝa korto, ili skuis la manojn kaj plendis pro la manko de manĝaĵoj.
La soldatoj kviete parolis inter si kaj la unua soldato iris al la plej aĝaj vilaĝanoj.
'Viaj lacaj kampoj havas plu nenion por dividi, do ni dividos tion kion ni havas - la sekreto kiel fari supon el ŝtonoj.'
Kompreneble la vilaĝanoj estis intrigitaj kaj rapide fajro estis farita sub la plej granda kaldrono de la vilaĝo dum la soldatoj enmetis tri glatajn ŝtonojn.
'Nu, estos bongusta supo', diris la dua soldato; 'sed kun pinĉeto da salo kaj iom da poreo estus vere bongusta!'
Vilaĝanino eksaltis, kriante 'Kiom fortune! Mi ĵus memoras kie restas iom da!'
Tiam ŝi forkuris, revenante kun antaŭtuko plena je poreo kaj beto. Dum la kaldrono plubolis, la memoro de la vilaĝanoj pliboniĝis: baldaŭ hordeo, karotoj, bovaĵo kaj kremo finiĝis en la kaldrono, kaj barelo da vino estis rulita al la kortego dum ĉiuj eksidis por festi.
Ili manĝis kaj dancis kaj kantis tra la nokto, refreŝigita pro la festeno kaj iliaj novtrovitaj amikoj.
En la mateno kiam la tri soldatoj vekiĝis, ĉiuj vilaĝanoj staris antaŭ ili. Ĉe iliaj piedoj kuŝis sako kun la plej bonaj pano kaj fromaĝo de la vilaĝo. 'Vi donis al ni la plej grandan donacon - la sekreton kiel fari supon el ŝtonoj', diris maljunulo, 'kaj ni neniam forgesos'.
La tria soldato parolis al la vilaĝanaro, kaj diris: 'Ne estas sekreto, sed estas certe, ke nur dividante, ni povas fari festenon', tiam la soldatoj vagis for, laŭ la vojo.
El "Inspiraj rakontoj". Tradukis Lode Van de Velde.
sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-19 22:33:54
StefKo (Montri la profilon) 2021-januaro-20 13:53:03
sergejm:Ruse estas simila rakonto pri supo el toporo.Mi ankaŭ tradukus "supo el ŝtono" kaj ne "ŝtona supo".