Naar de inhoud

Moneroj en skatoloj

door Miland, 21 mei 2008

Berichten: 3

Taal: Esperanto

Miland (Profiel tonen) 21 mei 2008 07:22:09

Estas tri skatoloj, la unua enhavante du 10c moneroj, la dua unu 10c kaj unu 5c, kaj la tria du 5c. Etikedoj prepariĝis, dirante '10c', '15c' kaj '20c', sed bedaurinde ĉiuj el la skatoloj ricevis malĝustajn etikedojn!
Iu povas preni monerojn el skatoloj (laŭ via elekto) kaj montri ilin al vi. Vi povas vidi la etikedojn, kompreneble. Kiom da moneroj, minimume, vi bezonas vidi por dedukti la enhavoj de la skatoloj?
La unua ĝusta solvo gajnos verdan stelon.

sergejm (Profiel tonen) 21 mei 2008 07:45:26

vi devas vidi unu moneron el la kesto kun etikedo 15c

Miland (Profiel tonen) 21 mei 2008 08:04:53

sergejm:vi devas vidi unu moneron el la kesto kun etikedo 15c
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:
*

Terug naar boven