본문으로

Moneroj kaj tasoj

글쓴이: Miland, 2008년 5월 21일

글: 4

언어: Esperanto

Miland (프로필 보기) 2008년 5월 21일 오전 8:12:37

Ĉi foje, imagu (aŭ kolektu!) tri ŝaumajn tasojn (kiel troviĝas en malmultekostaj kafejoj) kaj 11 malgrandajn
monerojn.

Unue, vi devas dividi la monerojn inter la tasoj por ke ĉiuj el la tasoj havas neparan numeron da moneroj.

Facile, ĉu ne? Estas multe da manieroj. Ezkemple, 1 monero en la unua taso, 3 en la dua kaj 7 en la tria.

Bone. Do nun, provu fari la saman taskon kun dek (10) monerojn!

Verda stelo por la unua ĝusta solvo..

Frankp (프로필 보기) 2008년 5월 21일 오전 11:46:27


la unua ebleco
Vi skribis inter la tasoj.

Mi starigas la tasoj en densa serio.

1 monero en la unua taso
2 en la dua,
6 en la tria.
la lastan monerojn kuŝigas mi sur la randoj de la dua kaj la tria.

Frankp (프로필 보기) 2008년 5월 21일 오전 11:53:03


Alia ebleco

mi donas

1 monero en la unua taso
3 en la dua,
6 en la tria.

kaj starigas la unua tason en la tria tason.
Tiam vi havas ankaŭ 7 monero en la tria tason.

Miland (프로필 보기) 2008년 5월 21일 오후 1:56:53

Frankp:starigas la unua tason en la tria tason.
Gratulon! Jes, tio estas la koro de la metodo.

Vi do gajnas la verdan stelon:

*

다시 위로