Vai all’indice

Kiam spamado estos konkerinta lernu.net

di thyrolf, 01 luglio 2017

Messaggi: 3

Lingua: Esperanto

thyrolf (Mostra il profilo) 01 luglio 2017 15:29:34

Mi timas, ke post kelka tempo la portalo LERNU.NET ne plu estos utiligebla, ĉar la naŭziga spamado plenigos la forumon per sia ĉagreniga rubaĵo.

Sed iel mi havas la impreson, ke la administra teamo malaperis en la nirvana. Kio okazis? Tio nun estas la demando?

Vestitor (Mostra il profilo) 02 luglio 2017 15:09:51

Jes, tiu ja estas la demando. Mi jam menciis ĉi tiu problemo kaj la malapero de la administrantoj. La fadeno ankoraŭ ne havas respondon.

Ni nur petas iom da informo pri la situacio.

Grown (Mostra il profilo) 07 luglio 2017 02:40:12

Ĉu mi rajtas parodii reklamistojn Humoren sentabue? Mi jam avertis ilin kvarfoje, do mi jam havas mian piedon en la pordon. Mi petas ricevi liston da ĉiu reklamo en Lernu.

Torna all’inizio