Al la enhavo

Cxu Esperanto estas la internacia lingvo de la revolucio Interreto ?

de morico, 2017-julio-03

Mesaĝoj: 270

Lingvo: Esperanto

morico (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-19 11:44:34

95% de la monda loĝantaro estas por la plurlingvismo en la mondo kaj Esperanto ebligas defendi la diversecon de la lingvoj, la plurlingvismon, do favorigi la kreecon de ĉiuj.

Paulinho (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-19 14:20:05

Mi scias, ke Esperanto estas la plej disvastigita artefarita lingvo. Mi neniam studis alian ĉi tiu tipo. Por mi la forto de Esperanto estas ne nur en la nombro de parolantoj, kio jam estas formidable, sed en la persisto en farado de io ekster la parametroj de ekonomia kaj financa potenco.

Grown (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-19 18:28:41

Paulinho:Mi scias, ke Esperanto estas la plej disvastigita artefarita lingvo. Mi neniam studis alian ĉi tiu tipo. Por mi la forto de Esperanto estas ne nur en la nombro de parolantoj, kio jam estas formidable, sed en la persisto en farado de io ekster la parametroj de ekonomia kaj financa potenco.
Diru "eksterordinara".

Burevoj (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-20 10:21:01

jam dum longa tempo min interesas, ĉu temas pri revolucia interreto aŭ pri interreta revolucio

ps: mi malŝategas ajnajn revoluciojn, ĉu sociajn ĉu sciencajn ĉu iujn aliajn.

Grown (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-21 00:55:12

Anglparolantoj uzos la anglan. Esperantistoj uzos Esperanton. Koramikoj koramos, kaj malamantoj malamos (read: lovers gonna love, and haters gonna hate). Oni ne povas fari multe. Nur uzu Esperanton. La fadeno estas senutila tial.

vincas (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-26 15:30:54

Burevoj:jam dum longa tempo min interesas, ĉu temas pri revolucia interreto aŭ pri interreta revolucio

ps: mi malŝategas ajnajn revoluciojn, ĉu sociajn ĉu sciencajn ĉu iujn aliajn.
Haha, Esperanto estas tre malfacila lingvo. La angla estas pli facila lango.gif

morico (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-28 22:49:14

vincas: Haha, Esperanto estas tre malfacila lingvo. La angla estas pli facila lango.gif
Fonetiko: Esperanto (Eo) tute regula por la akcento kaj la skribo: unu letero= unu sono; en la angla pli ol 100 000 esceptoj;
Gramatiko: en Eo tre granda klareco. Al ĉiu vario en la menso respondas vario en la lingvo dum la sama tempo: ekzemple -o, -a, -e, -n, -j, as ktp. En la angla estas multe da neregulaĵoj;
Vorttrezoro: en Eo regula formiĝo de la vortoj; en la angla la malregulaĵoj estas tre grandnombraj.

Laŭ la taksadoj kaj la lingva deveno, la sciencistoj diras ke esperanto estas de 4 ĝis 20 foje pli facila ol la angla.

morico (Montri la profilon) 2017-septembro-03 22:20:52

Ĉefa problemo por esperanto estas bona informado al la gentoj

morico (Montri la profilon) 2017-septembro-05 12:41:31

La paco ne plu ekzistas en multaj landoj kaj denove la monda paco estas minacata disfali kun Nord-koreo kaj Usono.

Dum ĉirkaŭ la 19-a jarcento estis la "pax britannica", la brita paco ĝis 1914. Post 1945 estis la "pax americana", la usona paco ĝis nun. Hodiaŭ estas pluraj potencegoj kaj la homaro ne plu povas vivi kun ununura potencego aŭ kun ununura malfacila lingvego kiu profitas al malgranda malplimulto

Esperanto estas la helpa internacia lingvo kreita por la paco kaj por ĉiuj. Ĝi iĝas nun pli kaj pli necesa kontraŭ la milito.

morico (Montri la profilon) 2017-septembro-06 20:34:42

Parolo de Vytenis Andriukaitis dum Germana Esperanto-Kongreso 2017

[Ĉiu] ne komprenis la lingvon de la najbaro. Tial Zamenhof sentis ke la unua paŝo al repacigo kaj paco estus havigi al ili komunikilon - lingvo, tre facile lernebla

Reen al la supro