Al la enhavo

Cxu Esperanto estas la internacia lingvo de la revolucio Interreto ?

de morico, 2017-julio-03

Mesaĝoj: 270

Lingvo: Esperanto

morico (Montri la profilon) 2017-septembro-12 06:28:48

Kial Esperanto (eo) estas la lingvo la plej taŭga por la paco?
- Eo estas paca lingvo de ĝia deveno kaj por ĝia destino.
- Eo, la helpa, neŭtra ,ne hegemonia, internacia lingvo estas tre preciza kaj justa inter la nacioj, do estas la plej diplomatia.
- Eo estas efika lingvo. Ĝi estas sen esceptoj kaj estas lernata meze dek foje pli rapida ol la angla aŭ aliaj grandaj lingvoj.
- Eo estas saltotabula lingvo kiu ebligas ŝati kaj lerni pli rapide aliajn lingvojn.

morico (Montri la profilon) 2017-septembro-13 09:35:30

La uraganoj fariĝas pli kaj pli grandnombraj kaj danĝeraj. La solidareco de la homaro por la savo de la naturo fariĝas pli kaj pli necesa.

Tamen,la nur angla politiko vekas la naciismojn kiuj ne volas, la plej ofte, agnoski komunajn interesojn de la homaro. Ekzemple la prezidanto Trump hodiaŭ ne volas agnoski la neceson batali por la ekologio.

Esperanto, kiel helpa, justa internacia lingvo, estas ankaŭ taŭga lingvo por ekologio apud ĉiuj lingvoj.

morico (Montri la profilon) 2017-septembro-29 22:46:16

La monda loĝantaro estas sep miliardoj kaj kvin cent milionoj, kvaroble la monda loĝantaro en 1887, trioble pli ol en 1950 (2,5 miliardoj). La ĉefa klarigo estas la progreso de la saneco post 1945, do la granda malpliiĝo de la morteco, precipe en la "Sudo". Nur 20 ĝis 30 aŭ 40 jaroj post la komenco de la malpliiĝo de la morteco, la fekundigo malpliiĝas. Tiam, la loĝantaro kreskiĝas tre rapide en la "Sudo" dum tiuj du, tri aŭ kvar jardekoj, (>2%/ jaro inter 1950 kaj 1990), pli longtempe kiam la komenca denseco por kulturitebla kvadrata kilometro estas malgranda (Ameriko, Afriko).

La mondo estas dividita laŭ la meza fekundigo ("fertility")/ lando:
- la duono de la homaro vivas en landoj kie la meza fekundigo estas egala aŭ pli eta ol 2,1 infanoj po virino ("Nordo", Orienta Azio, la preskaŭa duono de la latina Ameriko...)
- la triono de la homaro vivas en landoj kie la fekundigo estas pli granda ol 2,1 kaj pli eta ol 3 infanoj po virino: Suda Azio kiel Barato; la plimulto de Latinameriko, Norda Afriko kaj Suda Afriko, Okcidenta Azio, Centra Azio, Sudorienta Azio;
- la sesono de la homaro loĝas en landoj kie la fekundigo estas pli granda ol 3: ĉefe kelkaj aziaj landoj kun militoj ( Irako, Sirio, Jemeno, Afganlando...) kaj la subsahara Afriko; >4, meze 5 kaj pli ol 6 infanoj po virino en kelkaj Sahelaj kaj Centr-Afrikaj landoj.
La militoj kaj ĉefe la malforta statuto de la virinoj, precipe la malforta meza daŭro de ilia edukado klarigas la mezan nombron da infanoj, pli granda ol 2,5 aŭ 3 po ĉiu virino.

morico (Montri la profilon) 2017-oktobro-01 15:25:46

Grown: esperanto estas el la homa scienco kiu estas lingvoscienco. Tio estas opinio anstataŭ matematiko. Ĉio kion vi citis krom demokratio (elekti la reĝistojn) estas pro matematiko. Esperanto ne estas malbona plano, estas improvizita, ne-matematika plano, do tio neniam fine venkos.
Nenia parolata lingvo estas nur matematika. Tamen esperanto ne estas improvizita.
La eŭropaj lingvoj estas la plej parolataj en la mondo, precipe kiel dua lingvo kaj la radikoj estas tre ofte la samaj por multe da eŭropaj lingvoj. Do tio estis logika elekti tiun leksikon.
Samtempe la aglutinantaj lingvoj, la plej parolataj en Azio kaj Afriko, estas plejparte multe pli regulaj por la fonetiko, la deklinacioj, konjugacioj, la afiksoj, la derivaĵo de la vortoj (substantivo- adjektivo- verbo ktp). Do tio estis logika havi grandegan regulecon en la konstruaĵo de la lingvo.

Pluraj centoj da homoj volis konstrui la bazojn de internacia planlingvo, sed nur unu internacia lingvo sukcesis: Esperanto.

morico (Montri la profilon) 2017-oktobro-02 21:40:20

La perspektivoj de la vario de la loĝantaro estas tre malsimilaj laŭ la grupoj de landoj.
Kiam la fekundigo estas pli eta ol 2,1, la loĝantaro varios tre malmulte (unua grupo, 50% de la monda loĝantaro: "Nordo", plimulto de Orienta Azio, Brazilo, Irano, Turkio...).
Kiam la fekundigo estas inter 2,1 kaj 3, la loĝantaro kreskos meze.(dua grupo, 33% de la monda loĝantaro: plimulto de Latina Ameriko, de Sud-Azio, plimulto de Norda Afriko kaj Okcidenta Azio...)
Kiam la fekundigo estas inter 3 ĝis 5 la loĝantaro kreskos rapide.(tria grupo, 7% de la monda loĝantaro: Pakistano, malplimulto de la Subsahara Afriko)
Kiam la fekundigo estas pli granda ol 5, la loĝantaro kreskos tre rapide.(kvara grupo, 9% de la monda loĝantaro: plimulto de la Subsahara Afriko)

Plie, estas ĝenerale ligilo inter la meza alta enspezo po loĝanto kaj la malalta fekundigo en la "Nordo", aŭ la rapida pliiĝo de la meza enspezo kaj la malpliiĝo de la fekundigo en Orienta Azio.
La unua grupo kie la fekundigo estas pli malalta meze ol 2,1 infanoj por ĉiu virino, (duono de la monda loĝantaro)) estas por la plimulto, ĉu landoj kun alta meza enspezo ("Nordo", ĉirkaŭ 40000 $/loĝanto), ĉu landoj kun rapida kreskado de la meza enspezo/loĝanto, ĉefe ekde 1960-1980, precipe Orienta Azio (ĉirkaŭe > 5%/jaro kaj 15000 $/loĝanto en 2015)
La dua grupo (fekundigo inter 2,1 kaj 3, triono de la monda loĝantaro) estas plejparte pli malriĉa kaj ekonomike kreskiĝas meze pli malrapide.
La tria kaj kvara grupoj estas ankoraŭ pli malriĉaj kaj kreskiĝas, ekonomike po ĉiu loĝanto, ankoraŭ meze pli malrapide. La kvara grupo havas meze 3000 $ po loĝanto ĉiu jaro: la plimulto de Subsahara Afriko. La meza produkto po loĝanto en la mondo estas proksimume 15000 $/ jaro.

La mondo estas tre diversa ekonomike kaj demografie. La ĉefa kaŭzo estas la historio, precipe la koloniigo.

La tutmondiĝo estas procezo kiu daŭris ekde pluraj jarcentoj kaj povas daŭri ankoraŭ dum pluraj jardekoj aŭ pli.

morico (Montri la profilon) 2017-oktobro-03 07:13:15

Estas multe kaŭzoj por la rapida kreskiĝo de la produktaĵo kaj enspezo / loĝanto plejparte en Orienta Azio (30% de la monda loĝantaro), ekde 1945 (Japanio), 1960 (Sud-Koreio) aŭ 1980 (Ĉinio, Vietnamio ktp).

En la komenco de la periodo, la landoj kaj registaroj estis kontraŭ tre malfacilaj perspektivoj: rapida kreskiĝo de la loĝantaro (>2%/ jaro), dum la denseco/ kulturebla kvadrata kilometro estis jam tre alta (ofte>500, iufoje > 1000) kaj malrapida kreskiĝo de la tre malalta meza enspezo.

La registaroj favoris la kreskiĝon de la saneco kaj de la edukado. Tio ebligis la malkreskiĝon de la morteco kaj poste de la fekundigo ("fertility") .Tiam la parto de la 15 ĝis 65 jaroj, de la aktivaj virinoj, de la eduka loĝantaro, do de la ŝparo kaj de la investado kreskiĝis rapide.

Samtempe, la registaroj favoris la agrikulturan produktaĵon kaj precipe industriajn eksportaĵojn. Tiuj-ĉi ebligis la importaĵojn, poste la produktaĵon de maŝinoj kaj la ekonomian modernigadon .

morico (Montri la profilon) 2017-oktobro-07 18:43:19

Ekde 1980 la tutmondiĝo estas misekvilibrita. Ĝi estas tre grava por la financega kaj la spekulaĵa kapitalismo. Ankaŭ por la grandaj firmoj, ĉar en multe da industriaj branĉoj estas oligopoloj, kiuj regas la mondan merkatojn pri prezoj ktp.

Male la tutmondiĝo estas malpli grava por la laboristoj. Ĉiu lando estas malsimila por la historio kaj la nivelo de industriado, do de la meza labora produktiveco kaj de la meza salajro. La enmigrado aŭ la elmigrado estas malgrandaj kompare kun la monda loĝantaro, ĉirkaŭ 220 milionoj da internaciaj migrantoj vivas en alia lando, do ĉirkaŭ 3% de la monda loĝantaro kaj la ekvivalento de tri jaroj de kreskado de tia monda loĝantaro. La migrado inter la landoj de la "Sudo" estas multe pli granda ol la migrado de la "Sudo" al la "Nordo"

La plimulto de la civitanoj de la plej riĉaj landoj ne volas grandan enmigradon.Do la politikistoj de la Nordo, kiuj volas konservi la povon, bremsas forte la enmigradon.

morico (Montri la profilon) 2017-oktobro-25 13:39:24

Realece, la "tutmondiĝo" estas duona misekvilibrita tutmondiĝo. Do la perspektivoj por la 99% de la popoloj estas ofte malbonaj: kreskiĝo de la malegalecoj, de la polucio k.t.p.

La diskonigo de esperanto eblus pli grandan pacon, solidarecon interne de ĉiu popolo kaj inter la popoloj, pli bonan kontrolon de la financaj kapitaloj.

morico (Montri la profilon) 2017-oktobro-28 07:03:39

Hodiaŭ, oni parolas pri la kono'ekonomio. La diskonigo de Esperanto grand'skale ebligus:
- pli fortan pacon kaj malkreskigon de la militoj;
- aliron al internacia lingvo por ĉiuj en kelkaj jaroj;
- plibonigon de la edukado kaj de la enspezo por la plimulto;
- kreskigi la ekologian konsciencon k.t.p.

morico (Montri la profilon) 2017-novembro-10 23:29:54

Hodiaŭ, unu jarcento post la rusa revolucio kaj post la fino de la unua mondmilito, la konsekvencoj estis tre gravaj;

Estis komunistaj registaroj por triono de la monda loĝantaro de 1950 ĝis la fina de la Sovietunio en 1990, kaj ankoraŭ proksimume nun 20 ĝis 25% de la monda loĝantaro.

La dua mondmilito estis sekvo de la unua, de la traktato de Versailles (Versaj) en 1919, sed ankaŭ la sekvo de la ekonomika krizo de 1929, kiu ebligis la alvenon de Hitler kiel diktatoro de Germanio en 1932. Li mortigis pli ol 50 milionoj da loĝantoj en la mondo.

La malkoloniado de la plimulto de aziaj kaj afrikaj landoj estis ankaŭ sekvo de la du mondmilitoj.

La historio montras ankaŭ ke la "tutmondiĝo" estas nur duona tutmondiĝo.

La historio montras ankaŭ la gravecon de la paco, do la gravecon de Esperanto,la plej bona helpa internacia lingva ilo por la paco.

Reen al la supro