Mesaĝoj: 269
Lingvo: Esperanto
morico (Montri la profilon) 2019-januaro-21 21:46:03
Nur 1% de la riĉeco (akcioj ktp) de Jeff Bezos, estro de Amazono kaj plej riĉa homo en la mondo, estas proksime al la sano-buĝeto de Etiopio kaj ĝiaj 105 milionoj da loĝantoj.
Prezentanta figuro en rekomendado pri la rajtoj de virinoj kaj demokratia regado kaj paco, la Ugandana Winnie Byanyima estas la Plenuma Direktorino de Oxfam International, kiu publikigas sian jaran raporton pri neegaleco.
Oxfam: "Neegalecoj inter riĉuloj kaj malriĉuloj estas politika elekto." La ekonomia novliberalismo estas ĉe la radiko de diferencegaj rimedoj inter miliarduloj kaj miliardoj da malriĉuloj. La solvo: impostigi la riĉulegojn pli por financi la publikajn servojn.
La kreskigo de la Internacia Lingvo povas helpi kreskigi internacian publikan opinion kaj doni pli grandan prioritaton al la bazaj bezonoj de la malriĉuloj en la mondo.
morico (Montri la profilon) 2019-januaro-21 21:58:32
La plejparto eblas lerni nur Esperanton kiel internacia dua lingvo. Ĉar ĝi estas tiel facila ke ĝi ne mortigus naciajn aŭ regionajn lingvojn.
Tram_Amiko (Montri la profilon) 2019-februaro-16 17:44:44
Alia ekzemplo estas la movado de la Flavaj veŝtoj en Francio. Parto de la movado volas partopreni en la 2019 eŭropaj elektoj. Kaj la programo de ĉi tiu movado estas tre bunta kaj havas malmultan strukturon. Tamen, voĉdonaj institutoj diras, ke ĉi tiu partio de la "Flavaj Veŝtoj" ricevos ĉirkaŭ 10% voĉdonojn en Francio.
Mi certas: La partio EDE havas pli bonan programon ol la partio "La partio". Kaj ankaŭ la Flavaj veŝtoj ne povos fari pli bonan programon. Tamen, la partio EDE ricevos malpli da voĉoj ol ĉi tiuj du partioj. Sed tio ne estas tiel malbona kaj la kaŭzo ne estas la malbona kvalito de la programo de partio EDE. Kaj mi ne pensas, ke ĝi malhelpas la esperan ideon, se la partio EDE kandidatos je la eŭropaj elektoj!
morico (Montri la profilon) 2019-julio-24 05:55:16
La varmegoj iĝas pli fortaj kaj daŭrigeblaj en multe da landoj en la mondo.
La facila kaj justa helpa Internacia lingvo fariĝas bona ILo por fortigi tutmondan publikan opinion pri la defendo de la ekologio.
morico (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-07 15:14:06
La traduko en esperanto kiel la helpa internacia lingvo, demandita de la plej popolitaj landoj de la Ligo de la Nacioj en 1922 povus ŝparigi la du atomajn bombardegojn
morico (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-07 15:14:07
La mesaĝo estas kaŝita.
sergejm (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-08 03:13:03
Metsis (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-08 06:24:40
La versio, kiun mi scias, estas sekva:
Frue en aprilo 1945 Japanio singarde demandis kun la helpo de Svislando pri kondiĉoj de kapitulaco. Japanio estis pli malpli preta kapitulaci, sed havis nur unu absolutan kondiĉon: ne tuŝu la imperiestron. Bedaŭrinde la usonanoj jam en la komenco de sia milito deklaris, ke ili akceptas nur senkondiĉan kapitulacon de la malamikoj. La britoj ne estis tre entuziasmiĝitaj pri tiu ideo (malamiko kun scio, ke ili ne povas havi bonajn kondiĉojn por kapitulaco, batalas pli fortege), sed Stalin ĝojis, ke ĉi tio signifis, ke Usono subtenos Sovetunion (la situacio kontraŭ la germanoj tiam estis tre malfacila). Historia ironio estas, ke finfine Japanio atingis sian kondiĉon, kaj oni ne tuŝis la imperiestron.
Stalin promesis, ke post tri monatoj de la kapitulaco de Germanio, Sovetunio atakos Japanion kaj tiun promeson li plenumis. Sovetunio invadis Manĉurion en la komenco de aŭgusto kaj frakasis la japanajn trupojn. Usono panikis kaj decidis atombombi Japanion antaŭ Sovetunio okupas tro multe da areo en Ĉinio. Ankaŭ penso, ke post la kapitulaco de Germanio miloj da soldatoj plu devas morti por venki Japanion, ne ŝajnis alloga al Usono.
sergejm (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-09 05:14:57
Metsis (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-09 06:53:17
Pravas, ke Usono havis liston de urboj, kiujn oni ne bombis per ordinaraj bomboj. Memoru, ke oni uzis multe da brulbomboj, ĉar tiam ekzistis multaj lignaj konstruaĵoj en Japanio, pli multe ol en Eŭropo. Hiroŝimon oni havis sur tiu listo, ne por ŝpari la urbon de la detruo (la urbo havis grandajn millitajn instalaĵojn) sed por testi eventualajn novajn armilojn. Ankaŭ Kioto estis sur tiu listo sed por ŝpari ĝin, ĉar oni kalkulis, ke la japanoj neniam kapitulacos, se oni detruas la preĝejojn tie.