Al la enhavo

Cxu Esperanto estas la internacia lingvo de la revolucio Interreto ?

de morico, 2017-julio-03

Mesaĝoj: 270

Lingvo: Esperanto

Frano (Montri la profilon) 2017-julio-10 08:27:26

Grown:Naŭze! Estas Pedobear, kaj estas neniom eĉ aĵo!
Bone ke la paĝo estas jam forigita, sed tio ŝanĝis nenion en disvastigita opinio pri Esperanto kiel senutila aŭ eĉ danĝera afero.

Grown (Montri la profilon) 2017-julio-10 19:39:49

Frano:
Grown:Naŭze! Estas Pedobear, kaj estas neniom eĉ aĵo!
Bone ke la paĝo estas jam forigita, sed tio ŝanĝis nenion en disvastigita opinio pri Esperanto kiel senutila aŭ eĉ danĝera afero.
Oni rajtas opinii, sed nur kie la temo estas bonvenita.

morico:
Tram_Amiko:Mi timas ke la komputila lingvo de la komputila tradukada programo estas la nova ĉefa lingvo de la mondo. Kaj Esperanto nur estas unu malgrava lingvo kiel la tuta aliaj lingvoj.
La demando ne estas, ĉu ni povas haltigi tiun evoluon. Sed la demando estas, kiel ni povas uzi tiun evoluon por pli bona konversacio inter la homoj de diversaj landoj. Kaj, ĉu Esparanto helpus kompreni kaj formi tiun evoluon?
Komputila traduka programo estas (kaj estos, mi esperas) tre grava progreso. Tamen ĝi ne estas lingvo. Plie Esperanto povas esti tre preciza kaj bona ponta lingvo.
Kio laŭ via vortaro estas ponta?

morico (Montri la profilon) 2017-julio-10 21:32:12

Grown:"Kio laŭ via vortaro estas ponta?"

Lingvo ponto aŭ pli bone pontlingvo estas , ekzemple, kiam oni uzas pont-lingvon tri por traduki de lingvo unu al lingvo du.

Tio estas granda avantaĝo de Esperanto uzi la diversajn finaĵojn -o, -a, -e , aŭ -i, kiam tio signifas ion. Kun la 40 regulaj afiksoj tio ebligas pli grandan simplecon de la vortprovizo lerni.

Kun la reguleco de la fonetiko kaj la 16 reguloj de la baza gramatiko, tio klarigas ke, laŭ Claude (Klod) Piron , Esperanto estas meznombre dekfoje pli rapida lerni ke grandaj lingvoj.

morico (Montri la profilon) 2017-julio-10 21:35:42

Roch (Montri la profilon) 2017-julio-10 21:37:02

ponto (pont·o)
1. konstruo ebliganta trairon de rivero, fosaĵo, kavo k.s.; 2. figure: interkomunikilo

Grown (Montri la profilon) 2017-julio-11 18:45:36

Frano:
Grown:Naŭze! Estas Pedobear, kaj estas neniom eĉ aĵo!
Bone ke la paĝo estas jam forigita, sed tio ŝanĝis nenion en disvastigita opinio pri Esperanto kiel senutila aŭ eĉ danĝera afero.
Kiom oportune. Nun vi ne havas pruvon.

morico:
Tram_Amiko:Mi timas ke la komputila lingvo de la komputila tradukada programo estas la nova ĉefa lingvo de la mondo. Kaj Esperanto nur estas unu malgrava lingvo kiel la tuta aliaj lingvoj.
La demando ne estas, ĉu ni povas haltigi tiun evoluon. Sed la demando estas, kiel ni povas uzi tiun evoluon por pli bona konversacio inter la homoj de diversaj landoj. Kaj, ĉu Esparanto helpus kompreni kaj formi tiun evoluon?
Komputila traduka programo estas (kaj estos, mi esperas) tre grava progreso. Tamen ĝi ne estas lingvo. Plie Esperanto povas esti tre preciza kaj bona ponta lingvo.
Nu tio estas ponta lingvo!

morico (Montri la profilon) 2017-julio-11 20:53:47

Frano:
" tio ŝanĝis nenion en disvastigita opinio pri Esperanto kiel senutila aŭ eĉ danĝera afero."

Multe da homoj pensas ke Esperanto estas senutila aŭ danĝera afero?



Ĉar ili pensas ke la tuta angla estas bona afero por la homaro.

Por la homaro ne; por la regantoj de grandaj firmoj aŭ bankoj jes. Ili povas kreskigi iliajn avantaĝegojn. Tiuj homoj regas la plimulton de la amaskomunililoj kiuj ripetas la superan ideologion

morico (Montri la profilon) 2017-julio-13 06:41:09

Laŭ "OXFAM International", [Oksfam] 1% de la monda loĝantaro havas 50% de la tutmonda riĉeco.
https://www.oxfam.org/fr/salle-de-presse/communiqu...


Esperanto estas la taŭga justa facila internacia lingvo por la 99% ceteraj.

Frano (Montri la profilon) 2017-julio-13 08:56:55

morico:Esperanto estas la taŭga justa facila internacia lingvo por la 99% ceteraj.
Jes, ĝi estas tia.
Sed:
La peticio Esperanto, la oficiala lingvo de la Eŭropa Unio, nun! kolektis nur 12500 voĉdonojn dum kvar kaj duono jaroj. Eĉ ne ĉiu el 250000 registritaj Lernuanoj kaj 1000000 lernantoj de E-o ĉe Duolingo certas pri ĝia utileco.

Grown (Montri la profilon) 2017-julio-13 09:20:50

Frano:
morico:Esperanto estas la taŭga justa facila internacia lingvo por la 99% ceteraj.
Jes, ĝi estas tia.
Sed:
La peticio Esperanto, la oficiala lingvo de la Eŭropa Unio, nun! kolektis nur 12500 voĉdonojn dum kvar kaj duono jaroj. Eĉ ne ĉiu el 250000 registritaj Lernuanoj kaj 1000000 lernantoj de E-o ĉe Duolingo certas pri ĝia utileco.
Mi opinias ke Esperanto estas neŝtata, sed mi ankaŭ antaŭrigardas identigi iliajn propagandajn teknikojn. Mi ne bonvenas nek malbonvenas ilin Esperanten nek for de Esperanto.

Reen al la supro