К содержанию

Kiel oni preventas sin kabei?

от yasmin_chanelle, 11 июля 2017 г.

Сообщений: 73

Язык: Esperanto

Altebrilas (Показать профиль) 20 июля 2017 г., 10:32:48

La komenca idearo de Esperanto temis proksimume pri tio:

1. konfliktojn ofte estigas miskompreno inter pli malpli sinceraj homoj

2. miskompreno okazas ĉefe pri la lingva diverseco inter popolanoj - kiuj plejofte estas senditaj al militoj

3. Facila kaj neŭtrala lingvo povas helpi popolanoj de ĉiuj landoj komuniki.

La laŭmoda idearo de nia epoko estas eviti paroli pri polemikaj temoj, por eviti konfliktojn.

Mia opinio estas ke preferindas tuja polemiko, ol posta perforta konflikto. Sed tio debatindas.

Grown (Показать профиль) 20 июля 2017 г., 19:09:58

Altebrilas:La komenca idearo de Esperanto temis proksimume pri tio:

1. konfliktojn ofte estigas miskompreno inter pli malpli sinceraj homoj

2. miskompreno okazas ĉefe pri la lingva diverseco inter popolanoj - kiuj plejofte estas senditaj al militoj

3. Facila kaj neŭtrala lingvo povas helpi popolanoj de ĉiuj landoj komuniki.

La laŭmoda idearo de nia epoko estas eviti paroli pri polemikaj temoj, por eviti konfliktojn.

Mia opinio estas ke preferindas tuja polemiko, ol posta perforta konflikto. Sed tio debatindas.
Ŝanĝbrilanta ĝeneraĵo. Mi havas Esperantajn konversaciojn afabla, sed en la angla, estas amare. Mi ne scias pri kial, precize, sed eblas ke estas pli klare kiam oni intence estas malafabla. Tiam oni krokidilas. Plie, oni povas meti adverbojn ĉe la komenco de iu frazo. Alie oni paranoie demandas motivojn de gealiuloj.

thyrolf (Показать профиль) 21 июля 2017 г., 8:04:24

Altebrilas:La komenca idearo de Esperanto temis proksimume pri tio:

1. konfliktojn ofte estigas miskompreno inter pli malpli sinceraj homoj

2. miskompreno okazas ĉefe pri la lingva diverseco inter popolanoj - kiuj plejofte estas senditaj al militoj

3. Facila kaj neŭtrala lingvo povas helpi popolanoj de ĉiuj landoj komuniki.

La laŭmoda idearo de nia epoko estas eviti paroli pri polemikaj temoj, por eviti konfliktojn.

Mia opinio estas ke preferindas tuja polemiko, ol posta perforta konflikto. Sed tio debatindas.
Paroli la saman lingvon tamen nur estas la unua paŝo, kiel mi devis mem sperti. Se du homoj el malsamaj kulturoj interkomunikas, ili bezonas AMBAŬ tolereman reteneman sintenon, ĉar ekzemple en unu kulturo io povas estas malferma ĝentileco, kio en la alia kulturo estas malĝentila kaj insulta. La plej drasta ekzemplo estas eble, (se mi bone scias) ke oni ne povas diri rektan "ne" al ĉino aŭ japano, sed vi devas trovi manieron esprimi vian rifuzon per iomete pli komplika vojo. Dum inter germanoj tia maniero povas sentiĝi kvazaŭ la parolanto estas kaŝema, falsa kaj intrigema homo.

Do post paroli la saman lingvon oni devas provi "paroli" la po alian kulturon. Sed eble tio nur estas mia erara kompreno.

Krome, interkomuniki aŭ komuniki al aliaj nur povas esti la unua paŝo al paca kunvivado. Per sia homaranismo Zamenhof celis ekspliki, ke post vortoj ankaŭ necesas AGOJ. Tio ne nur estas Zamenhofa ideo. Estas kultura interkonsento, ke oni taksu la AGOJN de homoj pli ol la vortojn.

Altebrilas (Показать профиль) 21 июля 2017 г., 13:59:59

Via opinio estas interesa. Krom paroli la saman lingvon, oni devas praktiki la saman kulturon. Esperantistoj ja havas komunan kulturon, escepte pri tiaj formalaĵoj kiuj ŝajnas arbitraj.

Oni povas adopti tiujn ecojn, kiuj favoras komunikadon: toleremon, paciencon, kredo je la sincereco de la alia, ktp.
Oni devas ankaŭ eklerni la kultuojn de aliaj popoloj (medioj, sociaj klasoj, ktp..) sed tio estas ega tasko.
Oni povas ankaŭ eltrovi ĝentilecajn regulojn specifajn al esperantistoj ("Estimata samideano" komence de letero al nekonatulo estas ekzemplo). Eble iu povas verki manlibreton pri esperantista ĝentileco, laŭ sia sperto en esperanta medio?

yasmin_chanelle (Показать профиль) 21 июля 2017 г., 22:16:03

Alterbrilas , vi certe pravas (kaj denove thyrolf mi bedaŭras, gmail denove diris ke la retadreso estis ne alskribebla :~( ). Estante en tutmonda komunumo, oni devas konsideri homojn el diversaj lokoj. Kvankam mi ŝategus se la malnovaj ceremonoj reaperos (ekz. komenci litero per „estimata samideano“, aŭ eĉ nomi unu la alian samideano), la ĝentileco de Esperantujo ja ŝajnas pli kaj pli neceremonieciĝas, kiu ne estas malbona, sed la etoso de „klasika Esperanto“ estas ŝatata de mi (ekz. preskaŭ ĉiu maljuna esperantisto nomas min kara, kiu angle estus strange, sed Esperante, mi scias ke estas ĉiam amika gesto). Eble tia sentemeco estas pli kutima en Eŭropo?

Grown (Показать профиль) 21 июля 2017 г., 23:38:56

yasmin_chanelle:Alterbrilas , vi certe pravas (kaj denove thyrolf mi bedaŭras, gmail denove diris ke la retadreso estis ne alskribebla :~( ). Estante en tutmonda komunumo, oni devas konsideri homojn el diversaj lokoj. Kvankam mi ŝategus se la malnovaj ceremonoj reaperos (ekz. komenci litero per „estimata samideano“, aŭ eĉ nomi unu la alian samideano), la ĝentileco de Esperantujo ja ŝajnas pli kaj pli neceremonieciĝas, kiu ne estas malbona, sed la etoso de „klasika Esperanto“ estas ŝatata de mi (ekz. preskaŭ ĉiu maljuna esperantisto nomas min kara, kiu angle estus strange, sed Esperante, mi scias ke estas ĉiam amika gesto). Eble tia sentemeco estas pli kutima en Eŭropo?
Negramatike. Mi nomus iun kiel kara nur kiam mi provas malspiritstatigi sin.

thyrolf (Показать профиль) 22 июля 2017 г., 7:11:20

Kara samideanino Yasmin Chanelle,

(jes, ekzemple en la germana arto skribi leteron, oni ofte - t.e. kiam ankoraŭ oni fakte skribis paperajn leterojn - uzis "Kara" kiel ĝentila esprimo en neoficialaj leteroj, kaj finis la leteron per ekz. "Via Thyrolf" )

mi forte bedaŭras, ke Via sendo de espoŝto ne funkciis. Mi tuj provis sendi al tiu adreso poŝton el mia propra fakta e-fako, kaj tio tuj funkciis. Mi nun mencias ĉi tie la adreson litere: thyrolf@opentrash.com. Sed eble gmail rifuzas sendi al certaj adresoj. Do, kontraŭ mia kutimo mi eble devas skribi publike pri pensoj pli intimaj.

Mi same kiel vi ŝatas la klasikan Esperanton, ankaŭ pro tio, ke oni tiam ankoraŭ provis eluzi la avantaĝon de Esperanto rilate al la radikŝpara uzo de vortfaraj elementoj anstataŭ uzi poste enkondukitajn radikojn. Bela ekzemplo estas la esprimo "vagonaro" anstataŭ la pli postan vorton "trajno". Ĝi donas la etoson, ke oni tiam havis pli da tempo por zorgeco, por pripensi formulojn laŭ la specife Esperantaj reguloj, kaj la preteco kontroli siajn esprimojn per oficiala vortaro. Hodiaŭ oni ofte emas tuj uzi iajn nacilingvajn esprimojn, nur donante al ili Esperantoforman veston. En tiu ĉi forumo ni ja havas "specialiston" por tiu metodo.

Se oni legas atestumojn verkitajn de "normalaj" Esperantistoj el la fruaj tempoj, oni ofte konstatas la tiaman senton, ke oni partoprenas en nobla kaj monde grava afero, kiu alportos bonojn al la homaro ktp. Bedaŭrinde jam de la komenco ekzistis ankaŭ kvereloj pro lingvaj kaŭzoj, sed same pro misstreboj rilataj al la gvidado de la grupoj kaj de la pensmanieroj. Ke oni ankaŭ kiel Esperantisto ne estas "ekster la mondo" oni vidas je la ekzemplo de la splitiĝo de la movado en burĝa kaj laborista branĉoj (do "UEA" kaj "SAT").

La ideon de Altebrilas pri komposti gvidliniojn pri Esperantista ĝentileco mi trovas fascina. Tamen oni ne povas sole starigi tiajn gvidliniojn, sed laŭ mia imago devas komprenigi ili per aldono de ekzemploj, kiuj klarigas la kaŭzon de ilia ekzisto.

Ekzemplo: Iu sendinto leĝere babilas en la unua letero pri si kaj konversacie direktas demandojn al la adresato pri aferoj de ties lando, kiu facile estas troveblaj en la interreto. La adresato sentas sin insultita pro tio, ke la sendinto ne montris la respekton preni sur sin almenaŭ la malgrandan penon antaŭe informiĝi mem pri tio. En tiu kazo la Esperantista ĝentileco postulus, ke la adresato devas komprenigi al si, ke la motivo de la sendinto estas nek malĝentila nek insulta, kaj per kelkaj vortoj klarigi al la sendinto la tiurilatajn kutimojn en la lando de la adresito.

Alia pli komplika temo estas, ke homoj el malriĉaj landoj kelkfoje petas financan aŭ alian subtenon (ekz. rilate al vizaj aferoj ) de sia korespondanto el pli bonfarta lando, kaj sentas sin diskriminaciita, se tiu ne plenumas tiun deziron, ktp. Tio tamen jam tuŝas la tiklan demandon, kion la korespondanto etike povas aŭ ne povas rifuzi. Kaj jam ni iras la vojon al la temo de la homaranismo.

Amike, via Thyrolf ( ridulo.gif )

Altebrilas (Показать профиль) 22 июля 2017 г., 20:46:07

Estimataj gesamideanoj Yasmin kaj Thyrolf,

Mi dankas vin pro la tempo, kiun vi uzis por pluvivigi la debaton. Ekzemploj pri travivitaj situacioj en esperantista kunteksto estas interesa materialo por aperigi la nediritajn regulojn kiujn kutime aplikas la esperantistoj.

Ekzemploj povas esti de pluraj specoj:
- Ekz. de observita ĝentileco, kiuj pensigis; "Jen afabla homo"
- Ekz de miskomprenoj
- Ekz de formala ĝentileco, pri kialo oni ne scias, sed "oni ĉiam faris tiel"

.../...

Altebrilas (Показать профиль) 22 июля 2017 г., 21:10:40

Kara Yasmine (mi estas maljuna esperantisto okulumo.gif )
preskaŭ ĉiu maljuna esperantisto nomas min kara, kiu angle estus strange, sed Esperante, mi scias ke estas ĉiam amika gesto
En la franca, "cher" signifas kara, sed preskaŭ neniam kun ama intenco. Por tio oni uzas "chéri" aŭ "chérie", kio estas multe pli intima. Mi ne scias, ĉu estas ekzakte la sama nuanco en la angla inter "dear" kaj "darling"?

Grown (Показать профиль) 23 июля 2017 г., 15:48:41

thyrolf:Kara samideanino Yasmin Chanelle,

(jes, ekzemple en la germana arto skribi leteron, oni ofte - t.e. kiam ankoraŭ oni fakte skribis paperajn leterojn - uzis "Kara" kiel ĝentila esprimo en neoficialaj leteroj, kaj finis la leteron per ekz. "Via Thyrolf" )

mi forte bedaŭras, ke Via sendo de espoŝto ne funkciis. Mi tuj provis sendi al tiu adreso poŝton el mia propra fakta e-fako, kaj tio tuj funkciis. Mi nun mencias ĉi tie la adreson litere: thyrolf@opentrash.com. Sed eble gmail rifuzas sendi al certaj adresoj. Do, kontraŭ mia kutimo mi eble devas skribi publike pri pensoj pli intimaj.

Mi same kiel vi ŝatas la klasikan Esperanton, ankaŭ pro tio, ke oni tiam ankoraŭ provis eluzi la avantaĝon de Esperanto rilate al la radikŝpara uzo de vortfaraj elementoj anstataŭ uzi poste enkondukitajn radikojn. Bela ekzemplo estas la esprimo "vagonaro" anstataŭ la pli postan vorton "trajno". Ĝi donas la etoson, ke oni tiam havis pli da tempo por zorgeco, por pripensi formulojn laŭ la specife Esperantaj reguloj, kaj la preteco kontroli siajn esprimojn per oficiala vortaro. Hodiaŭ oni ofte emas tuj uzi iajn nacilingvajn esprimojn, nur donante al ili Esperantoforman veston. En tiu ĉi forumo ni ja havas "specialiston" por tiu metodo.

Se oni legas atestumojn verkitajn de "normalaj" Esperantistoj el la fruaj tempoj, oni ofte konstatas la tiaman senton, ke oni partoprenas en nobla kaj monde grava afero, kiu alportos bonojn al la homaro ktp. Bedaŭrinde jam de la komenco ekzistis ankaŭ kvereloj pro lingvaj kaŭzoj, sed same pro misstreboj rilataj al la gvidado de la grupoj kaj de la pensmanieroj. Ke oni ankaŭ kiel Esperantisto ne estas "ekster la mondo" oni vidas je la ekzemplo de la splitiĝo de la movado en burĝa kaj laborista branĉoj (do "UEA" kaj "SAT").

La ideon de Altebrilas pri komposti gvidliniojn pri Esperantista ĝentileco mi trovas fascina. Tamen oni ne povas sole starigi tiajn gvidliniojn, sed laŭ mia imago devas komprenigi ili per aldono de ekzemploj, kiuj klarigas la kaŭzon de ilia ekzisto.

Ekzemplo: Iu sendinto leĝere babilas en la unua letero pri si kaj konversacie direktas demandojn al la adresato pri aferoj de ties lando, kiu facile estas troveblaj en la interreto. La adresato sentas sin insultita pro tio, ke la sendinto ne montris la respekton preni sur sin almenaŭ la malgrandan penon antaŭe informiĝi mem pri tio. En tiu kazo la Esperantista ĝentileco postulus, ke la adresato devas komprenigi al si, ke la motivo de la sendinto estas nek malĝentila nek insulta, kaj per kelkaj vortoj klarigi al la sendinto la tiurilatajn kutimojn en la lando de la adresito.

Alia pli komplika temo estas, ke homoj el malriĉaj landoj kelkfoje petas financan aŭ alian subtenon (ekz. rilate al vizaj aferoj ) de sia korespondanto el pli bonfarta lando, kaj sentas sin diskriminaciita, se tiu ne plenumas tiun deziron, ktp. Tio tamen jam tuŝas la tiklan demandon, kion la korespondanto etike povas aŭ ne povas rifuzi. Kaj jam ni iras la vojon al la temo de la homaranismo.

Amike, via Thyrolf ( ridulo.gif )
Nekomprenite.

Наверх