前往目錄

Kiel oni preventas sin kabei?

貼文者: yasmin_chanelle, 2017年7月11日

訊息: 73

語言: Esperanto

Altebrilas (顯示個人資料) 2017年8月1日下午1:01:09

Do mi taksu vin tia.

yasmin_chanelle (顯示個人資料) 2017年8月5日下午10:39:29

Altebrilas:
yasmin_chanelle:

Pri la alia diskutotemo, mi trovas ke en la pli bonaj kondiĉoj esperantistoj estas kutime simpataj ĉar ili penas esti ĝentilaj laŭeble, malsukcesante nur kiam ili ekparolas sciante pri ofenda temo (kiu estas neevitebla).
Unu el miaj lernantinoj diris al mi, ke ŝi ŝatas la esperantistan medion, ĉar tie ŝi povas renkonti klerajn kaj bonvenemajn homojn. Plia kialo por ne kabei!
Prave! ridulo.gif

Grown (顯示個人資料) 2017年8月5日下午11:41:56

Sed kion eks-Esperantistoj diras pri Esperanto?

Frano (顯示個人資料) 2017年8月6日下午12:51:16

Grown:Sed kion eks-Esperantistoj diras pri Esperanto?
Kion diris sinjoro Kabe?

Altebrilas (顯示個人資料) 2017年8月21日下午10:23:53

Li diris, unuavide, ke li ne plu kredas je Esperanto, sed ne volas malkuraĝigi tiuj kiuj plu kredas je ĝi.

Estas ĉies rajto forlasi esperanton aŭ argumenti kontraŭ ĝi. Mi respektas iliajn ideojn - (sed iom malpli antaŭjuĝojn aŭ propagandon, kiu estas ofte ilia fonto), kaj taksas Kabe-n respektema al esperantistoj, eĉ se li forlasis la movadon.

Grown (顯示個人資料) 2017年8月25日上午12:51:15

Altebrilas:Li diris, unuavide, ke li ne plu kredas je Esperanto, sed ne volas malkuraĝigi tiuj kiuj plu kredas je ĝi.

Estas ĉies rajto forlasi esperanton aŭ argumenti kontraŭ ĝi. Mi respektas iliajn ideojn - (sed iom malpli antaŭjuĝojn aŭ propagandon, kiu estas ofte ilia fonto), kaj taksas Kabe-n respektema al esperantistoj, eĉ se li forlasis la movadon.
Kompreneble. Dankon, ni ne estas iu timejo (read: climate of fear) kiu timas malsamkredon kaj forlason kiel malsamkredo. Do ni estas ĉi-tie elekte. Ni ne timas malsamkredon. Ekzemple, mi ŝatas la forumojn, ĉar la nesamkredo ĉi-tie estas nevenena. Oni havas ties opinion, kaj mi havas mian. Vikipedio ne akceptas tion, sed mi valoras Vikipedion ĉar mensogo per omisio estas tiom malfaĉila tie, kaj multe da tipo de mensogo dependas je mensogoj per-omisiaj.

Altebrilas (顯示個人資料) 2017年8月28日下午10:51:31

Ĉu vi volas diri, ke aliaj opinoj ol la via ne ĝenas vin, kaj ke vi ŝatas forumojn tiellonge ke ili ne instigas al perforto? Ke kvankam Vikipedio ne akceptas diverseco de opinioj (enciklopedio ĝenerale preferas faktojn), vi taksas ĝin valora, ĉar tie malfacilas mensogi per vola preterlaso de veraj informoj, ĉar iu ajn povas aldoni ilin?

Altebrilas (顯示個人資料) 2017年8月28日下午10:56:04

Ĉiukaze, estimata Yasmin, mi esperas ke vi donis al vi celon en la esperanta movado, kaj ke vi baldaŭ realigos ĝin.

Grown (顯示個人資料) 2017年9月2日上午1:41:17

Altebrilas:Ĉu vi volas diri, ke aliaj opinoj ol la via ne ĝenas vin, kaj ke vi ŝatas forumojn tiellonge ke ili ne instigas al perforto? Ke kvankam Vikipedio ne akceptas diverseco de opinioj (enciklopedio ĝenerale preferas faktojn), vi taksas ĝin valora, ĉar tie malfacilas mensogi per vola preterlaso de veraj informoj, ĉar iu ajn povas aldoni ilin?
Iom prave. Vikipedio ofte prezentas sian opinion kiel fakto.

Altebrilas (顯示個人資料) 2017年9月2日上午11:12:18

Grown:
Iom prave. Vikipedio ofte prezentas sian opinion kiel fakto.
Vikipedio ne havas opinion: ĝi estas nur ilo. Estas la opinio de kelkaj uzantoj, kaj la aliaj havas la rajton - kaj eĉ la devon, se ili povas - indiki ke artkolo enhavas nur opiniojn, al kiuj mankas pravigon.

回到上端