ไปยังสารบัญ

Kiel oni preventas sin kabei?

จาก yasmin_chanelle, 11 กรกฎาคม 2017

ข้อความ 73

ภาษา: Esperanto

Grown (แสดงโปรไฟล์) 4 กันยายน 2017, 22:54:32

Male, Vikipedio estas gruppensaĵujo. Malbonspiritstate, Vikipedio estas persuadaĵo por ties biasoj, kiu ĉiu estas pro la laboreja veneneco el la konformeco kia estas ĉar ĉiu Vikipedia artikolo estas nur unu versio el ĉiu. La artikoloj estas konflikt-rimedumo kian la plej energiega aktual-negocia malafablegulo ĉiufoje venkas ĉar la administrantoj ŝatas ilin.

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 5 กันยายน 2017, 17:47:04

https://en.wikipedia.org/wiki/Creationism

Mi ne finlegis ĝin, sed ĝi pruvas, ke oni povas prezenti diversecon de opinioj, se ili tiel estas nomitaj.

Grown (แสดงโปรไฟล์) 6 กันยายน 2017, 01:25:18

Altebrilas:https://en.wikipedia.org/wiki/Creationism

Mi ne finlegis ĝin, sed ĝi pruvas, ke oni povas prezenti diversecon de opinioj, se ili tiel estas nomitaj.
Ili povas presenti tion, sed ili ne volas. Ili povas prezenti ne tion, do ili ne volas.

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 6 กันยายน 2017, 11:23:36

Bedaŭrinde, mi ne komprenis vian frazon, pro troabundo da pronomoj. Ĉu vi povas anstataŭi ilin?

Grown (แสดงโปรไฟล์) 12 กันยายน 2017, 21:41:47

Grown:
Altebrilas:https://en.wikipedia.org/wiki/Creationism

Mi ne finlegis ĝin, sed ĝi pruvas, ke oni povas prezenti diversecon de opinioj, se ili tiel estas nomitaj.
Ili povas presenti tion, sed ili ne volas. Ili povas prezenti ne tion, do ili ne volas.
Vikipedio povas presenti multajn vidpunktojn, sed Vikipedio ne volas. Vikipedio povas prezenti ne multajn vidpunktojn, do ili ne volas.

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 14 กันยายน 2017, 15:59:13

Vikipedio prezentas nenion, nur ĝiaj uzantoj prezentas temojn per artikolojn. Oni povas tie eĉ prezenti opinioj, kondiĉe, ke oni nomu ilin tiaj.
Mi ilustris tion per ekzemplo de kreationismo, kiu kontestas darwinan evoluon.

Sed ni foriĝas de la temo, kabeado.

Grown (แสดงโปรไฟล์) 18 พฤศจิกายน 2017, 04:22:59

Kio estus la diferenco?

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 18 พฤศจิกายน 2017, 10:29:33

Mi timas, ke la iniciintino de tiu fadeno jam kabeis...

vincas (แสดงโปรไฟล์) 18 พฤศจิกายน 2017, 10:48:36

Altebrilas:Mi timas, ke la iniciintino de tiu fadeno jam kabeis...
Mi dubas ĉu ŝi povas kabei. Se iu volas kabei, tiu devas esti sukcesa kaj vigla esperantisto.

Fari kiel Kabe, forlasi la esperantismon post vigla kaj sukcesa partopreno en la movado.
http://www.reta-vortaro.de/revo/

Paulinho (แสดงโปรไฟล์) 18 พฤศจิกายน 2017, 17:37:15

Esperanto estas bela revo. Mi ne estas oficiala membro de la movado. Mi nur aplaŭdas. Estas aliaj belaj revoj en la vivo, aliaj manieroj por serĉi pacon. Mi multe okupiĝas pri aliaj manieroj, do mi ne privilegias Esperanton. Sed mi aplaŭdas. Kaj mi petas al tiuj, kiuj priorigas Esperanton: ne forgesu viajn sonĝojn. En ĉiuj vojoj, homoj havas difektojn kaj mankojn. Persistu! Mi persistos en aplaŭdi vin.

กลับไปด้านบน