У садржају

Kontraŭdiro en "Gerda malaperis"

од Cruz, 07. август 2017.

Поруке: 4

Језик: Esperanto

Cruz (Погледати профил) 07. август 2017. 16.56.12

Lastatempe mi legis la romanon "Gerda malaperis" verkita de Claude PIRON. Je la fino troviĝas komento tiel "Kara kaj estimata leginto, vi legis ĉi tie aventuron ĝis la fino. Sendube vi estas kontenta, ke ĉio finiĝis bone. Sed ĉu vi rimarkis, ke en la rakonto grava kontraŭdiro troviĝas? Alivorte, en unu loko la aŭtoro diras ion, kaj en alia li diras la kontraŭon? Ĉu vi ne rimarkis? Bedaŭrinde. Nun vi devos relegi la tutan tekston por trovi, pri kio temas. Legu atente, kaj se post unu legado vi ne trovis, relegu duan fojon, trian fojon, ktp. Certe vi fine trovos. Kaj se post dek legadoj vi konstatos, ke vi ankoraŭ ne trovis, ne ploru: vi estos asimilinta tiom pli bone la bazojn de esperanto".

Se ankaŭ vi legis tiun romanon, kion vi pensas esti la kontraŭdiro? Mi pensas ke la kontraŭdiro estas tion: en unu loko, la aŭtoro diras ke "Inter la Lumoserĉantoj, tre riĉaj homoj troviĝis. Tial, laŭ diversaj malnovaj dokumentoj, ilia trezoro estas multvalora" kaj en alia loko li diras ke "Por la Frataro, la Spiritaj Valoroj estas la plej altaj. Tial ĝia Trezoro estas pure Spirita". Kion vi pensas pri tio?

Cruz (Погледати профил) 08. август 2017. 14.46.59

Strange! Ĉu neniu legis la romanon "Gerda malaperis"? Legu ĉi tie.

robbkvasnak (Погледати профил) 08. август 2017. 15.49.14

Bedaŭrinde mi neniam legis ĝin.

Jev (Погледати профил) 09. август 2017. 09.33.23

Cruz:Strange! Ĉu neniu legis la romanon "Gerda malaperis"? Legu ĉi tie.
La romano troviĝas ankaŭ en nia biblioteko.

Вратите се горе