Al la enhavo

Kio signifas staffer?

de Grown, 2017-aŭgusto-18

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Grown (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-18 20:51:34

Kio signifas staffer? Ekzemple, Henry Hyde ŝovis ĝin dungitulinen multfoje. Ŝi estis staffer. Sed kiu vorto aŭ frazparto signifas staffer?

sergejm (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-19 00:14:47

Staff = personaro
Staffer = personarano, aŭ personaranino ĉi kaze.

thyrolf (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-19 06:27:52

kunlaboranto
dungito
...

Grown (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-19 18:42:10

sergejm:Staff = personaro
Staffer = personarano, aŭ personaranino ĉi kaze.
Dankon al vi ambaŭ.

Burevoj (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-20 10:24:08

laŭ mi stuffer signifas, ke io estas pli stuff-a, ol la alia

ekzemple - longer, harder, faster... stuffer

sergejm (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-20 16:02:17

Angla -er estas multsignifa.
Worker = laboristo
New-Yorker = Novjorkano
Staff estas 'personaro', ruse 'кадры'.
Personaristo estas laboristo, kiu dungas/maldungas personaron ('кадровик'), do sufikso '-isto' ne taŭgas.
Pro tio 'personarano' aŭ 'dungito'.

Reen al la supro