본문으로

hispaniano, poeziisto...

글쓴이: juangarciadelrio, 2017년 8월 25일

글: 3

언어: Esperanto

juangarciadelrio (프로필 보기) 2017년 8월 25일 오전 7:40:00

Jen demandoj por fakuloj : Laŭ la Fundamento, ĉu oni estas ĝuste diri :
1.- Hispaniano, franciano, germaniano...ktp? por esprimi la ideon de homoj kiuj loĝas en Hispanio, Francio, Germanio...Same, ĉu oni estus ĝuste uzi la adjektivojn “hispania, francia, germania...”? Tio implicus uzi la “regulan” formon por esprimi enloĝantojn“, same kiel en brazilano, usonano, ktp. ĉu ne?
2.- filozofiisto, poeziisto, arkitekturisto, ktp. Denove, oni uzus por tio la ”regulan“ formon. Fakte, vortoj kiel filozofo, poeto aŭ arkitekto estus nur ”neregulaj sed tamen akcepteblaj pro ilia internacieco kaj pro ilia Fundamenta deveno vortoj“. Cu ne?
Mi atendas viajn respondojn. En ambaŭ kazoj, mi pensas ke oni devus akcepti ambau manierojn : regulaj kaj kutimaj ( tiu lastaj pro ”internacieco“)

thyrolf (프로필 보기) 2017년 8월 25일 오전 8:10:16

Oni ne povas kontesti, ke "hispaniano" estas formita laŭregule. Sed pli bone estas uzi ĝin ĉefe ekz. por kazoj kiel:
"germana hispaniano" por germano, kiu akceptis la ŝtatanecon de Hispanio.

Se oni okupiĝas dum kelka tempo per Esperanto, oni rimarkas, ke la celo de Zamenhof (originale: Samenhof) ne estis la kompleta eluzo de ĉiuj kapabloj de vort-kunmetadoj, ekzemple li ne uzis "salakvejego" sed "maro". Lia celo estis unuflanke tre regula, facile lernebla lingvo kaj aliflanke belsona, "korvarmiga" lingvo por literaturo kaj poezio, rapide komprenebla por kleraj parolantoj de la plej grandaj lingvoj de la mondo (tiam oni havis alian ideon pri "mondo"). En la vortaro vi ofte trovas vortojn, kiujn oni povus alidiri per kunmetaĵoj, sed pro - ni diru: - eleganteco de la lingvo estas difinita kiel propra vorto.

Vortare, Esperanto do estas ia kompromiso, fiksita post tio, ke Zamenhof antaŭ la eldono de la unua libro de Esperanto verkis kaj tradukis multajn, ankaŭ malfacilajn tekstojn, ankaŭ por spertiĝi pri la facila "fluo" de la lingvaĵo, kaj dum tiu proceso elektis la vortojn, kiujn li aldonis al la vortaro aŭ kiujn li ne aldonis kaj lasis por esprimiĝi pere de kunmetaĵoj. La celo estis "bona" lingvo, ne "plej vortradikŝpara" ridulo.gif lingvo.

juangarciadelrio (프로필 보기) 2017년 8월 25일 오전 8:47:30

Dankon pro via komento, thyrolf.

다시 위로