Til innholdet

La invento de naciismo

fra rapn21,2017 8 25

Meldinger: 6

Språk: Esperanto

rapn21 (Å vise profilen) 2017 8 25 17:07:18

"Ĉu vi scias ke naciismo estas nova fenomeno? Oni ĝenerale pensas ke ĝi havas longan historion daŭrante centoj aŭ eĉ miloj da jaroj. Ofte oni ligas modernajn homojn kaj praulojn, kaj naciistoj kutime kredas ke ili agas same kiel la historiaj herooj. Historiajn militojn kaj heroojn oni priskribas per naciaj nomoj kiujn ili mem ne uzis. Do nacioj ĉiam ekzistis, ĉu ne?

Sed vere, naciismo estas invento de la deknaŭa jarcento kaj antaŭ tiu epoko, ne ekzistis ia komuna nacieco. Antaŭ la Industria Revolucio, homoj nur havis lojalecon al siaj familioj, siaj vilaĝoj kaj siaj sinjoroj, ili ne pripensis ian nacion. Ne estis komuna kulturo, histoio aŭ eĉ lingvo. Sed se la popolo ne estis franca, irlanda aŭ germana, kiuj ili estis?"

La invento de naciismo

cimmic (Å vise profilen) 2017 8 26 15:08:37

Mi ne legis la artikolon, sed mi pensas ke ĝi interesas. Mi studas muziksciencon kaj je la kurso muzikhistorio, la lektoro diris, ke malfacilas esplori nacian muzikon, ĉar la kulturo ne sekvas la limojn de la nacioj.
Ĉe iuj lokoj, la popoloj identiĝas kun siaj vilaĝoj; kaj ĉe aliaj lokoj, la popoloj identiĝas kun siaj religioj. Ekz. en Pakistano, la popolo pensas ke ili estas islamanoj pli ol ili estas pakistananoj.

Grown (Å vise profilen) 2017 8 27 01:19:02

Identigo ne estas tiom importanta al mi.

cimmic (Å vise profilen) 2017 8 27 21:06:01

Grown:Identigo ne estas tiom importanta al mi.
Ankaŭ ne al mi. Mi pensas pri mi mem kiel homo de la Mondo. Mi estas danio, fratego kaj muzikisto, sed tiuj aferoj ne difinas min. Nenio definas min.

Altebrilas (Å vise profilen) 2017 8 28 21:57:13

Homoj identiĝas al la grupo, kiu plej bone potektas lin. Tio povas esti familio, tribo, etno, religia komunumo, nacio, entrepreno , ktp.

Kiam Eŭropunio ĉesos misfunkcii kaj pli bone protektos siajn civitanojn ol la ŝtatoj, eŭropanoj prefere identiĝos al ĝi (komona lingvo ne povas malhelpi). Same kiam UNO funkcios kiel tutmonda nacio, la homoj sentos sin civitanoj de la mondo.

Grown (Å vise profilen) 2017 9 2 01:46:51

Altebrilas:Homoj identiĝas al la grupo, kiu plej bone potektas lin. Tio povas esti familio, tribo, etno, religia komunumo, nacio, entrepreno , ktp.

Kiam Eŭropunio ĉesos misfunkcii kaj pli bone protektos siajn civitanojn ol la ŝtatoj, eŭropanoj prefere identiĝos al ĝi (komona lingvo ne povas malhelpi). Same kiam UNO funkcios kiel tutmonda nacio, la homoj sentos sin civitanoj de la mondo.
Nekomprenite.

Tibake til toppen