לתוכן העניינים

Kie mi povas trovi gramatikajn ekzercojn (kun solvo)

של Catalin, 5 בספטמבר 2017

הודעות: 3

שפה: Esperanto

Catalin (הצגת פרופיל) 5 בספטמבר 2017, 08:23:09

Saluton,

Mi bezonus gramatikajn ekzercojn por praktiki kaj korekti miajn erarojn, tiajn kie oni demandas meti la n-akuzativon aŭ la difinan artikolon - la kie ĝustas en la frazoj ktp. Kie mi povus trovi tiajn ekzercojn (page aŭ senpage), mi aŭdis ke edukado havis ilin sed ili ne plu estas disponeblaj por lernantoj sed nur por instruistoj.

Dankon

EmilioVdf (הצגת פרופיל) 5 בספטמבר 2017, 21:51:50

Kelkaj ekzerzoj en la kursoj de Esperanto:
http://www.unilang.org/course.php?res=64 Esperanto for Beginners
https://learn.esperanto.com/en/ Esperanto in 12 Days

Ĉu vi faris la tutajn ekzercojn de la "teorio de Nakamura" ĉe lernu.net?

sergejm (הצגת פרופיל) 6 בספטמבר 2017, 04:44:40

Catalin! En via mesaĝo ne estas erarojn kun akuzativo, sed estas eraro kun artikolo 'la kie'. Mi dubas, ke estas ekzercoj pri ĉu meti artikolon en tia loko.
Do faru ekzercoj mem:
Prenu fragmenton de teksto, ekzemple de tekstaro.com; forigu ĉiujn akuzativojn kaj artikolojn; remetu ilin; komparu kun originalo.

לראש הדף