Al la enhavo

la provokoj de kapitalistoj al nordkoreio devus ĉesi.

de cromañon, 2017-septembro-05

Mesaĝoj: 48

Lingvo: Esperanto

cromañon (Montri la profilon) 2017-septembro-05 10:31:35

nordkoreio suferis milojn da agredojn, ekonomiajn blokadojn, minacojn de invado, bombardojn, ktp. de la kapitalismaj landoj el sia sendependeco. tiuj agredoj kaj provokoj de kapitalismaj banditoj al nordkoreio estas grava krimo. nordkoreanoj ja rajtas vivi en sekura lando kiel ĉiu alia lando en la mondo. konstantaj militaj provokoj kaj minacoj povus kaŭzi eĉ akcidentan militon! kaj tiukaze ĉiuj perdos!! kapitalistoj ne estas dioj, respektu kaj vi estos respektataj!! lasu tiujn homojn vivi pace kaj sen minacoj de iu ajn!

http://www.europapress.es/internacional/noticia-pu...

http://www.bbc.com/mundo/noticias-internacional-41...

rapn21 (Montri la profilon) 2017-septembro-05 12:30:23

Neniu minacas Nord-Koreion, ili estas la minacantoj. Nord-Koreio eksplodis novajn bombojn, sed vi opinias ke ili estas la viktimoj? Nord-Koreio estas la provokanto pro sia lanĉo de misiloj. La lando estas diktaturo, pro tio la popolo suferas.

dzheyru (Montri la profilon) 2017-septembro-05 12:35:16

de kiu muzeo vi, knabo, eliris?
se Putin-Rusion kune kun la dika Pokemon'o batigos en la Ŝtonepoko, tiam al la mondo estos tre bone.

Fuzzy (Montri la profilon) 2017-septembro-05 15:47:03

cromañon, vi tute pravas!
Norda Koreio simple volas sekurecon, kaj estas evidente ke nur nuklea armilo kapablas doni defendon kontraŭ Usono. Tial la nordkoreianoj faras nenion malpravan, sed stulta politiko de Usono gvidas la tutan mondon al katastrofo.

Sed feliĉe mi certas ke la usonanoj ne kuraĝos ataki Nordan Koreion (ĝi ja jam havas atombombon!), kaj frue aŭ malfrue devos forrampi hejmen kun malgloro kaj malrespekto de la tuta homaro.

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-septembro-05 16:57:10

Laŭ kion mi legis kaj aŭdis, NK konservas tre doloran memoraĵon de la Korea Milito, kaj ne volas sperti la sorton de Irako. Tial ĝi imitas Iujn landojn, kiel Francio ekzemple, kiu havas atombomboj por ke oni ne venu sur ĝian teritorion por militi. Tio estas malpersvado. Ĝis nun, neniu atakis landon kiu havas nukleaj armiloj - krom per terorismo.

Ĉar tiu ekvilibro estas malstabila, urĝas obteni sekurecon tutmonde per aliajn metodojn.

Aliflanke, Japanio kaj Sudkoreio ne ŝatas, ke oni sendu bombojn super ilia teritorio kaj deziras vivi sekure. Devas okazi pacan negociado, kaj ĉiuj flankoj devas klopodi por tio, sen perforto, minacoj nek insultoj.

Burevoj (Montri la profilon) 2017-septembro-05 18:11:22

ĉu nord-koreio surbordigis sian armeon en usonon? ne, male

ĉu nord-koreio okupis tutan usonon? ne, kontraŭe

ĉu nord-koreio detruis preskaŭ tutan industrion de usono, ruinigis preskaŭ ĉiujn urbojn kaj vilaĝojn de usono, mortigis milionojn da usonaj civitanoj? ne, male

ĉu nord-koreio ĝis nun havas ĉirkaŭ usono kelkajn milit-bazojn kun nukleaj misiloj kaj multaj miloj da soldatoj? ne, usono havas

ĉu nord-koreia floto kun aviadil-ŝipoj kaj nukleaj submarŝipoj manovras apud usonaj marbordoj? ha-ha trifoje

samideanoj, iom rezonu kaj imagu, kiu estas en la nord-koreia popola memoro ĝis nun la ĉefa malamiko?
ĉu argentino aŭ kameruno?

Koracio (Montri la profilon) 2017-septembro-05 18:23:40

Ekonomiaj blokadoj estas tute superfluaj, eĉ necaj. Isoligado de diktaturo plilongigas ĝin. Kaj ĝi estas maljusta kontraŭ de popolo de diktaturo, ĉar ĝi punas tiujn, kiuj povas neniun fari, kaj ĝi ne punas la gvindantojn.

Burevoj (Montri la profilon) 2017-septembro-05 18:51:07

Koracio:Ekonomiaj blokadoj estas tute superfluaj, eĉ necaj. Isoligado de diktaturo plilongigas ĝin. Kaj ĝi estas maljusta kontraŭ de popolo de diktaturo, ĉar ĝi punas tiujn, kiuj povas neniun fari, kaj ĝi ne punas la gvindantojn.
unu el la plej fidelaj (kaj demokratiaj kaj toleremaj) aliancanoj de usono estas saudia arabio
ĉu tie virinoj havas rajton stiri aŭtojn?

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-septembro-06 11:55:10

Malfacilas debati pri tn. realpolitiko, ĉar taŭgaj informoj mankas. Plie, se ni interkonsentus pri kiu flanko estas la pli fia, kion ni povas fari? Ni havas neniom da influo al la gvidantoj de la koncernaj landoj.

Prefere ni debatu pri la mondo en kiu ni ŝatus vivi...

cromañon (Montri la profilon) 2017-septembro-07 08:44:10

rapn21:Neniu minacas Nord-Koreion, ili estas la minacantoj. Nord-Koreio eksplodis novajn bombojn, sed vi opinias ke ili estas la viktimoj? Nord-Koreio estas la provokanto pro sia lanĉo de misiloj. La lando estas diktaturo, pro tio la popolo suferas.
rakontu al ni alian fabelon, bonvolu!

Reen al la supro