Ir ao conteúdo

[Baza 1] Semajno 5: La vetero

de Junesun, 22 de maio de 2008

Mensagens: 12

Idioma: Esperanto

Junesun (Mostrar o perfil) 22 de maio de 2008 20:21:35

Komenciĝis la kvina semajno. Ni studos la kvinan parton de Ana Pana. Temas pri la vetero. Rakontu al ni pri la vetero ĉe vi.

At this point you should already be able to understand Esperanto with the frequent help of a dictionary. That dictionary is already built into lernu! - whenever you click on a word, you get a translation. It's much faster than looking up words in a regular dictionary, and that means that it's not as frustrating to read a text where you don't know 30% of the words. Just try reading Esperanto like this. Try with what I wrote above, with topics in the Esperanto lernu! forums and with stories from the lernu! library. Get as much exposure to Esperanto as possible. You will improve your vocabulary quickly and painlessly this way. Meanwhile, this week is dedicated to discussing the weather in Esperanto. How is the weather where you live? Do you like the climate?

Jetzt müsstest du bereits Esperanto verstehen können, wenn du oft Wörter nachschlägst. Ein Wörterbuch ist in lernu! schon enthalten - immer wenn du auf ein Wort klickst, kriegst du eine Übersetzung. Das geht viel schneller, als Wörter in einem normalen Wörterbuch nachzuschlagen, und dadurch ist es auch nicht so frustrierend, einen Text zu lesen, in dem 30% der Wörter unbekannt sind. Versuch einmal, Esperanto so zu lesen. Probier es aus mit meinem kurzen Text oben, mit Themen in den Esperanto-Foren von lernu!, oder mit Geschichten aus der lernu!-Bibliothek. Versuche, so oft mit Esperanto in Kontakt zu kommen, wie möglich. Auf diese Weise verbesserst du schnell und schmerzlos dein Vokabular. Währenddessen werden wir in dieser Woche das Wetter auf Esperanto diskutieren. Wie ist das Wetter dort, wo du wohnst? Magst du das Klima?

akvokajoleo (Mostrar o perfil) 24 de maio de 2008 05:25:53

La vetero en Brazilo varias multe, ĉar la lando estras tre granda.

Ĉi tie, en San-Paŭlo, kie mi loĝas, la vetero plaĉas al mi: ĝenerale, ĝi ne estas nek tro varma, nek tro malvarma. En la vintoro, iufoje estas tre malvarma, ĉirkaŭ 2º celsiaj, sed ĝi ne daŭras multe. Ĝenerale, la vetero estas varma, ĉirkaŭ 25º celsiaj; mi ŝatas ĝin, kiel Ana Pana. De januaro ĝis marto pli-malpli, pluvas multe. En la vintoro, la vetero estas seka.

Brakumojn kaj ĝis baldaŭ!

Filu (Mostrar o perfil) 24 de maio de 2008 15:32:38

En la norda parto de Kanado, kie mi loĝas, vintroj daŭras ĉirkaŭ ok monatoj, la lagoj estas surpaŝeblaj dum duono de la jaro kaj la sunon oni povas vidi nur dum kelkaj horoj tage ĉirkaŭ la vintra solstico (la ekzakta daŭro rapide ŝanĝas por eta translatitudvojaĝo, ekzemple en mia urbeto la tagoj estas kvar-horaj la dudek unua de decembro, sed kie mi laboras, 300km norde de mia hejmo, la tagoj estas nur du-kaj-kvaron-horaj).

La longaj noktoj kaj la nordeco ebligas observadon de polusaj lumoj, sed tamen por tion fari nepre necesas bone vestiĝi, ĉar tie ĉi ne maloftas temperaturoj ĉirkaŭ minus kvardek gradoj (ĉu Celsiaj, ĉu Farenhejtaj??? Ne gravas, ĉar kiel vi eble scias, tiuj du skaloj estas egalaj je tiu punkto...)

Kontraste, la someroj estas ĉiam lumaj, malgraŭ ke tamen ĝenerale ne tiel varmegaj. Kelkfoje ni spertas 25°-Celsian veteron, sed ekde la komenco de septembro nur rare super 15 gradoj iras la temperaturo, en oktobro ekvintras kaj en novembro neniam plu malfrostas.

Pri precipitaĵoj, ĉi tie estas kutime tre seka, sed pro la ĉiamfrostita grundo la akvo ne perdiĝas enteren kaj estas multege da lagoj en la ĉirkaŭaĵoj. Tial ni oftete spertas nebulon (ne tiom ofte, kiom ĉe la maro, sed tamen pli ofte ol mi kutimiĝis dum miaj infanecaj jaroj en pli sudaj latitudoj de Kanado).

atomsk (Mostrar o perfil) 24 de maio de 2008 16:23:28

Nun estas printempo ĉe mi en Nov-Ĵerzejo. Kiu signifas ke iu tagoj pluvas, kaj iu ni havas belan veteron kiel hodiaŭ. Ankaŭ la temperaturo estas perfekte por mi.

Somere la vetero estas varmega, fakte en mia opinio, estas tro varmega por mi, tial mi ne ŝatas someron multe.

En vintroj ĉi tie, la vetero estas malvarma kaj ni havas neĝon.

ailebol (Mostrar o perfil) 26 de maio de 2008 22:10:06

Mi loĝas en Nov-Ĵerzejo kiel Atomsk sed mia domo estas apud la Atlantica Oceano. Mi pensas, ke La marbrezo tenas la temperaturoj esti pli malvarma en la somero kaj pli varma en la vintro.
Mi ŝatas la malsamaj sezonoj.
Vintro povas esti malvarma, neĝa kaj frosta kun temeraturoj proksime dek gradoj farenheit ( –12 celsius ). Somero povas varma kaj humida kun temperaturoj proksime naŭdek gradoj farenheit ( tredek du gradoj celsius ). Printempo kaj sumero havas belajn florojn kaj arbojn. Aŭtuno gvidas vintro kaj la folioj de la arboj sangas oranĝa, flava and ruĝa antaŭ ili falas al la tero.

ohiojohano (Mostrar o perfil) 28 de maio de 2008 00:01:41

Mi loĝas en Ohio, Usono.
Hodiaŭ la vetero ne estas bela.
Nun estas dek kvar super la nulo kaj pluvas.
Parto de printempo kaj somero, pluvas ofte ĉi tie.
La aŭtono estas la sezono plej plaĉas al mi. Dum aŭtono, estas multe da kukurboj, pomoj kaj belegaj folioj.

FrankoVoglero (Mostrar o perfil) 28 de maio de 2008 08:03:44

Mi loĝas en Sudgermanio. Hodiaŭ estas varma tamen nuboza. Mi pensas ke ni ricevos fulmotondron vespere ĉar estas tre sufoka.

Meteologoj pensas ke ni ricevos tre varmegan someron.

Roze (Mostrar o perfil) 30 de maio de 2008 18:53:40

Brazilo estas granda lando kaj ĉia regiono havas malsaman veteron.
Nun, ĉe mi, pluvas kaj estas 20 gradoj celsiaj. Hieraŭ la suno brilis kaj estis 34 gradoj celsiaj.
En mia urbo (Rio de Ĵanejro),la somero estas tro varma:la tamperaturo atingas 42gradojn celsiajn. En la vintro, atingas 14 gradojn celsiajn.
Ĉiuj sezonoj plaĉas al mi: la suno de la somero,la malvarmeto de la vintro kaj la belecoj en la printempo kaj aŭtuno.
La vivo estas bela!!!!
Ĝis.

Roze (Mostrar o perfil) 30 de maio de 2008 18:53:42

Brazilo estas granda lando kaj ĉia regiono havas malsaman veteron.
Nun, ĉe mi, pluvas kaj estas 20 gradoj celsiaj. Hieraŭ la suno brilis kaj estis 34 gradoj celsiaj.
En mia urbo (Rio de Ĵanejro),la somero estas tro varma:la tamperaturo atingas 42gradojn celsiajn. En la vintro, atingas 14 gradojn celsiajn.
Ĉiuj sezonoj plaĉas al mi: la suno de la somero,la malvarmeto de la vintro kaj la belecoj en la printempo kaj aŭtuno.
La vivo estas bela!!!!
Ĝis.

Dozorca (Mostrar o perfil) 30 de maio de 2008 22:22:02

Hodiau en Vroclavo estas tre bela vetero.La suno brilas,kaj estas tre varme. sal.gif

De volta à parte superior