Naar de inhoud

Kvizo por hodiaŭ (7.sep.2017)

door mkj1887, 7 september 2017

Berichten: 4

Taal: Esperanto

mkj1887 (Profiel tonen) 7 september 2017 18:48:18

Kiu estas la plej-bone vendata scienc-fikcia romano en la tuta historio?
Mi scias.
Ču VI scias?

nornen (Profiel tonen) 7 september 2017 21:03:36

Plej bone vendata? Plej multe vendata? Plej ofte vendata? Plej vendata?

Tre malfacila demando.
Mi kredas ke ĝi povus esti unu el tiuj ĉi klasikaj verk(ar)oj:
Fondaĵo (7 libroj) (Foundation)
Duno (6 libroj) (Dune)
Strangulo in Stranga Lando (Stranger in a Strange Land)
Solaris
La voĉo de la Sinjoro (Głos Pana)
Dek naŭ okdek kvar (Nineteen Eighty-Four)
La Tempveturilo (The Time Machine)
Ĉu Androidoj Sonĝas pri Elektraj Ŝafoj? (Do Androids Dream of Electric Sheep?)
Farenhejt 451 (Fahrenheit 451)
Brava Nova Mondo (Brave New World)
La Milito de la Mondoj (The War of the Worlds)
La Tripieduloj (4 libroj) (The Tripods)
Rivermondo (5 libroj) (Riverworld)
La Ludo de Ender (Ender's Game)

Aŭ eble unu el tiuj ĉi libroj, pri kiuj mi ne certas ĉu ili estas scienco-fikciaj:

Meĥanika Oranĝo (A Clockwork Orange)
La Sinjoro de la Muŝoj (Lord of the Flies)
La Homo en la Alta Burgo (The Man in the High Castle)

Aŭ eble unu el romanoj pli nuntempaj:
Nokta Gvato (6 libroj) (Ночной дозор)
Metroo 2033 (3 libroj) (Метро 2033)
Kuristo de Labirintoj (5 libroj) (Maze Runner)
La Ludoj de la Malsato (3 libroj) (The Hunger Games)
Ŝiparo (Armada)
Rakonto de Via Vivo (Story of Your Life)
La Svarmo (Der Schwarm)

Mi konjektas ke la gajninto estas 1984.

mkj1887 (Profiel tonen) 7 september 2017 21:27:19

Dankon pro viaj pensoj.

La solvo estas ‘Dune’.

Jen citaĵo el la artikolo en la anglalingva Wikipedia pri Frank Herbert:

The Dune saga, set in the distant future and taking place over millennia, deals with complex themes such as human survival and evolution, ecology, and the intersection of religion, politics and power. Dune itself is the best-selling science fiction novel of all time and the series is widely considered to be among the classics of the genre.

Ekzistas responda artikolo en la Esperantlingva Wikipedia (Vikipedio), sed tiu artikolo estas nur ĝermo, kaj ne mencias la vendo-rangon de la romano ‘Dune’.

Cetere, la traduko de la substantiva senco de ‘stranger’ estas ‘nekonato’ aŭ ‘fremdulo’. (‘Strangulo’ estus traduko de ‘weirdo’.) Mi tradukus la titolon ‘Stranger in a Strange Land’ per ‘Fremdulo en Fremda Lando’.

nornen (Profiel tonen) 7 september 2017 22:00:58

Sendube Fremdulo en Fremda Lando. Mia tradukkoplodo estas simple... stranga.

Mi forgesis la vorton fremd/ kiam mi skribis la respondon.

Nek Brava Nova Mondo plačas al mi. Brava? Sovağa? Kurağa?

Terug naar boven