Mergi la conținut

Audio ludado Don Quijote -

de aslafy, 9 septembrie 2017

Contribuții/Mesaje: 4

Limbă: Français

aslafy (Arată profil) 9 septembrie 2017, 19:27:41

Quelqu'un peut-il enregistrer ce texte en audio ?
Et me l'envoyer sur le mail aslafy@gmail.com - Dankon !
Ĉu iu povas registri ĉi tiun tekston en audio?

Capitro 1
Kiu temas pri la stato kaj la vivmaniero de la fama idalgo don Quijote de La Mancha

En vilaĝo de La Mancha, kies nomon mi ne volas memori, antaŭ nelonge vivis hidalgo el tiuj kun lanco en rako, antikva ŝildo, osta ĉevalaĉo kaj rapida levrelo. Stufaĵo pli ofte bova ol ŝafa en la matenoj, haketita viando kun salo preskaŭ en ĉiu nokto, grivoj kaj frititaj ovoj sabate, lentoj vendrede, kaj plie kolombido dimanĉe prenis tri kvaronojn de lia enspezo. La alian kvaronon konsumis velura sajo, pluŝaj kuloto kaj pantofloj por la festaj tagoj, dum en la cetero de la semajno li kontentiĝis portante delikatan lanaĵon.

Bilbo22 (Arată profil) 10 septembrie 2017, 16:55:25

Farita okulumo.gif
Bonan aǔskultadon.

aslafy (Arată profil) 10 septembrie 2017, 18:43:37

Bilbo22:Farita okulumo.gif
Bonan aǔskultadon.
Saluton
Mi ricevis vian audio-registradon !!!
Mi demandis tion en la forumo, ĉar mi ŝatas Don Quichotte !
Mi esperas legi ĝin unu tagon en Esperanto.
Mi laboras pri kunveno de kulturoj inter Hispanio, Maroko kaj Francio.
Vi povas vidi mian retejon ĉi tie: www.andalousiesdumaroc.net.
Esperanto-amikoj komencis traduki al esperanto.
Se vi permesos, mi metos vian aŭd-reprodukton sur mian esperan retejon: https://lesperanto.blogspot.com/
Multe Dankon !

Bilbo22 (Arată profil) 20 septembrie 2017, 20:06:26

Saluton al vi,
Mi ne ĉiam tuj respondas ĉar la laboro postulas min multe kaj, vespere, mi ne ofte havas sufiĉe da energio por veni ĉi tie.
Pri la registrado, kompreneble, mi tute konsentas ke vi metu ĝin retejen.
Ĝis baldaǔ.
Amike.
Stefan'

Înapoi mai sus